Reĝa Kapelo de Granado

La Reĝa Kapelo (hispane Capilla Real de Granada) de la Katedralo de Granado situas en la urbocentro de Granado, kiu estas unu el la ĉefaj turismaj allogaĵoj. Tie estas enterigitaj la Katolikaj Gereĝoj, ilia filino Johana la Freneza kaj ties edzo, Filipo la Bela. La Katolikaj Gereĝoj elektis la urbon Granado por la enterigado kaj per reĝa breveto el la 13-a de septembro 1504 estis konstruita la Reĝa Kapelo.