Reĝa Kastelo de Varsovio

Reĝa Kastelo de Varsovio (pole Zamek Królewski w Warszawie) estas baroka-klasikisma reĝa kastelo troviĝanta en Varsovio apud Placo Zamkowy 4. Ĝi plenumas muzeajn kaj reprezentajn funkciojn.

Reĝa Kastelo de Varsovio
Zamek Królewski w Warszawie
reĝa palaco • burgomuzeovidindaĵo
Lando Pollando vd
Situo Varsovio
Situanta sur Castle Square
Konstrustilo(j) gotika arto vd
Arkitekto(j) Giovanni Battista Trevano vd
Estiĝo 1598
Koordinatoj 52° 14′ 52″ N, 21° 0′ 51″ O (mapo)52.24777777777821.014166666667Koordinatoj: 52° 14′ 52″ N, 21° 0′ 51″ O (mapo)
Reĝa Kastelo de Varsovio (Varsovio)
Reĝa Kastelo de Varsovio (Varsovio)
DEC
Reĝa Kastelo de Varsovio
Reĝa Kastelo de Varsovio
Situo de Reĝa Kastelo de Varsovio
Map
Reĝa Kastelo de Varsovio
Retpaĝo http://www.zamek-krolewski.pl
vdr

Unue rezidejo de mazoviaj Piastoj, kaj de la 16-a jarcento sidejo de la regopovoj de Unua Pola Respubliko: reĝo kaj Sejmo (Deputita Ĉambro kaj Senato).

En sia longa historio la Reĝa Kastelo estis plurvoje rabita kaj detruata fare de la trupoj de Svedio, Brandenburgio, Germanio kaj Rusio. En la 19-a jarcento, post falo de Novembra ribelo, estis destinita al bezonoj de la administracio de Rusia Imperio. Dum la unua mondmilito estis rezidejo de germana guberniestro. En la jaroj 1920–1922 sidejo de Ŝtatestro, en la jaroj 1926–1939 rezidejo de la Prezidento de Dua Pola Respubliko. Bruligita kaj prirabita de germanoj en 1939, preskaŭ tute detruita en 1944.

Interesaĵoj redakti

29.10.1611: Triumfa eniro en Varsovion de la pola militisto Stanisław Żółkiewski, venkinto en la batalo de Kluŝino, kun militkaptita rusa caro Bazilo la 4-a Ŝujskij kaj liaj fratoj, kie en Reĝa Kastelo ili omaĝis al pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa kaj ĵuris ke Rusio neniam atakos Pollandon

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • M. M. Drozdowski, A. Zahorski, Historia Warszawy, PWN, Warszawa 1975.
  • Aleksander Król, Zamek Królewski w Warszawie. Od końca XIII wieku do roku 1944 (Reĝa Kastelo en Varsovio. De la fino de la 13-a jarcento ĝis 1944), PIW, Warszawa 1971.
  • Jerzy Lileyko, Vademecum Zamku Warszawskiego, Warszawa 1980 ISBN 83-223-1818-9.

Eksteraj ligiloj redakti