Reĝa Monaĥejo de Santa María de Veruela

41° 48′ 43.97″ N 1° 41′ 34.80″ O / 41.8122139 °N, 1.6930000 °O / 41.8122139; 1.6930000 (mapo)Koordinatoj: 41° 48′ 43.97″ N 1° 41′ 34.80″ O / 41.8122139 °N, 1.6930000 °O / 41.8122139; 1.6930000 (mapo)

Klostro de la monaĥejo .
Turo

La Reĝa Monaĥejo de Santa María de Veruela aŭ simple Monaĥejo de Veruela kaj en hispana Real Monasterio de Santa María de Veruela estas iama abatejo cisterciana de la 12-a jarcento, situanta en la ĉirkaŭoj de Vera de Moncayo, en la provinco Zaragozo, Aragono, Hispanio.

Historio

redakti

En 1141 Pedro de Atarés donacis la valojn Veruela kaj Maderuela al monaĥoj de Scala Dei por fondo de monaĥejo laŭ titolo de la Virgulino Maria. Tamen la ordeno Cister ne permesis la fondon ĝis 1145.

La monaĥoj cistercianoj ĝuis la abundon de ŝtonoj kaj akvo por la konstruo kaj funkciado de la monaĥejo krom posedo de apudaj loĝlokoj, farmoj ktp., kio faris de la monaĥejo institucio senjora de la areo. Veruela estis abandonita de cistercianoj en 1835, okaze de la desamortización de Mendizábal, kio okazigis la detruon kaj abandonon de la monaĥejo. Tamen asocio de lokanoj de Borja kaj Tarazona malhelpis la totalan ruinon kaj kreis gastejon por konservi la monumenton. Ties gastis ekzemple dum la dua duono de la 19-a jarcento riĉaj zaragozanoj kaj gravuloj kiaj la fratoj Bécquer, nome la poeto Gustavo Adolfo kaj Valeriano Domínguez Bécquer, la pentristo; ambaŭ trovis tien romantikan lokon kiu inspiris multajn partojn de ties verkoj, ĉefe la kolekto de leteroj de Gustavo Adolfo publikitaj laŭ la titolo de Desde mi celda (ekde mia ĉelo), kaj parto de la kolekto de gravuraĵoj de Valeriano.[1] Tio famigis la monaĥejon de Veruela pli ol la longa estado de cistercianoj el 1145 al 1835, aŭ la estado de jezuitoj el 1877 al 1975.

En 1976 la ŝtato pruntedonis la monaĥejon al la Provinco Zaragozo por ties rehabilitado kaj konservado. Ekde 1998 Veruela estas malfermita al la publiko kaj tie okazas kultura agado, kia ekspozicioj, kursoj aŭ muzikaj festivaloj.

Arkitekturo

redakti

La konstruaĵo enhavas diversajn arkitekturajn stilojn, el la Romaniko ĉe la pordego de la preĝejo, al la Gotiko de la interno de la templo aŭ de la klostro mezepoka, la Renesanco en la reformoj fare de la abato Hernando de Aragono kaj la Baroko ĉe la pordego de la sakristio kaj de la nova monaĥejo.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti