Ne konfuzu kun Reĝlando Prusio

Reĝa Prusio
19-a de oktobro 1466 – 1772

protektorato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Flago de Reĝa Prusio ekde 1466
La Reĝa Prusio aŭ Pola Prusio (ruĝkolore) (parto de Krono de la Regno de Pollando) kaj Duklando Prusio (blue) (la feŭdo de Krono de la Regno de Pollando)
Mapo de 1576 de Prusio fare de Caspar Henneberg: Reĝa Prusio (sen suda Pomerio) aperas blanke, Duka Prusio (Duklando Prusio) palflave
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • Reĝa Prusio (pole Prusy Królewskie; germane Königlich-PreußenPreußen Königlichen Anteils) aŭ Pola Prusio[1] (pole Prusy Polskie[2]; germane Polnisch-Preußen[3]) estis historia teritorio en la nordo de la nuna Pollando, kiu de 1454 ĝis 1772/1793 apartenis al la tiama Pollando-Litovio. Reĝa Prusio konsistis el tiuj iamaj distriktoj de la Ŝtato de Ordeno de germanaj kavaliroj inkluzive Gdanska Pomerio) kun Danzig / Gdańsk, Chełmno-Lando / Kulmerlando kun Michałów-lando / Michelauer-Lando kaj Thorn / Toruń, ĉe la elfluo de la rivero Vistulo kun Elbląg / Elbing kaj Marienburg / Malbork, kaj la Episkopujo de Varmio (Ermland) kun Olsztyn / Allenstein - kio post la Dua Paco de Toruń de 1466 estis cedita al la Regno Pollando[4].

    "Reĝa Prusio" kaj ĝia orienta najbaro "Duka Prusio" (Duklando Prusio) estis posteuloj de la iama historia regiono "Prusio". Ili ambaŭ estiĝis el la iama Ŝtato de Ordeno de germanaj kavaliroj, kaj estis forte germane dominitaj, kun minoritato pola kaj kaŝuba. Ĉirkaŭ 1525 ambaŭ la Reĝa kaj la Duka Prusio akceptis la Reformacion kaj iĝis protestantaj, kun escepto de Varmio kiu restis strikte katolika kaj eĉ forta aganto de la Kontraŭreformacio.

    Ĝis la Lublina unio de 1569 Reĝa Prusio ĝuis substancan aŭtonomion. Post 1569 ĝi venis sub rekta administrado de la Krono de la Regno de Pollando en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Administre Reĝa Prusio estis parto de la Provinco Granda Pollando kun Granda Pollando mem, Mazovio, kaj Łęczyca kaj Sieradz, kun provinca ĉefurbo en Poznań.[1]

    En 1772 dum la Dispartigoj de Pollando-Litovio, la teritorio estis akirita de Prusio kaj fariĝis prusia provinco kun la nomo "Okcidenta Prusio". (Escepte de Varmio kiu estis aligita al la iama Duka Prusio, kiu eknomiĝis "Orienta Prusio".) Ĝi apartenis al Prusio ĝis 1918, ekde tiam denove al Pollando.

    Referencoj redakti

    1. 1,0 1,1 Anton Friedrich Büsching, Patrick Murdoch, A new system of geography, London 1762, p. 588 Google Books
    2. pole Zygmunt Gloger. (1900) “Volume 325”, Harvard Slavic humanities preservation microfilm project: Geografia historyczna ziem dawnej polski (Historia Geografio de iamaj Polaj teroj). Wydawnictwo Polska, p. 82, 144.
    3. germane Polnisch-PreußenŜtata Konstitucio de Pola Prusio (vidu: resumo en la publikaĵo de 1764, p. 581)
    4. Daniel Stone, A History of East Central Europe, University of Washington Press, 2001, p. 30, ISBN 0-295-98093-1 Google Books

    Literaturo redakti

    • Karin Friedrich , The Other Prussia: Royal Prussia, Poland and Liberty, 1569–1772, Cambridge University Press , 2000, ISBN 0-521-58335-7 on Google Books
    • Gerard Labuda (eld.), Historia Pomorza, vol. I–IV, Poznań 1969–2003 (kovras ankaŭ Orientan Prusion) pole
    • W. Odyniec, Dzieje Prus Królewskich (1454–1772). Zarys monograficzny, Warszawa 1972 pole
    • Dzieje Pomorza Nadwiślańskiego od VII wieku do 1945 roku, Gdańsk 1978 pole

    Eksteraj ligiloj redakti