Reĝa biblioteko de Belgio

nacia biblioteko de Belgio

La Reĝa biblioteko de Belgio ( nederlande Koninklijke Bibliotheek van België, france Bibliothèque royale de Belgique) estas la nacia biblioteko de Belgio. La biblioteko estis establita en 1837 kaj ĝia nova konstruaĵo estis inaŭgurita en la dua duono de la 20-a jarcento en centra Bruselo. La loko tenas multajn kolektojn de historia graveco kaj estas deponejo por ĉiuj libroj kaj skriba amaskomunikilaro publikigitaj en Belgio aŭ aliaj landoj skribitaj fare de belgaj verkistoj kaj raportistoj. La biblioteko tenas pli ol dek milionojn da librovolumoj inkluzive de kolekto de raraj libroj enhavantaj 250 000 erojn, ĝi ankaŭ tenas kolekton de 700 000 pentraĵoj kaj kuprogravuroj, 150 000 mapoj kaj 250 000 raraj objektoj inkluzive de moneroj kaj skvamoj. La kolekto de moneroj enhavas valorajn monerojn por la kampo de numismatiko kiel ekzemple Tetradraĥmo de la 5-a jarcento p.K.

Reĝa biblioteko de Belgio
Koninklijke Bibliotheek van België
emblemo
nacia biblioteko • Federal Scientific Institute
Komenco 19-a de junio 1837 vd
Antaŭe library of the École centrale de Bruxelles vd
Geografia situo 50° 50′ 36″ N, 4° 21′ 23″ O (mapo)50.8433334.356389Koordinatoj: 50° 50′ 36″ N, 4° 21′ 23″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Situo Bruselo
Reĝa biblioteko de Belgio (Bruselo)
Reĝa biblioteko de Belgio (Bruselo)
DEC
Reĝa biblioteko de Belgio
Reĝa biblioteko de Belgio
Map
Reĝa biblioteko de Belgio
Membro de Konsorcio de Eŭropaj Esploradaj Bibliotekoj • International GLAM Labs Community • Conference of European National Librarians • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
Filioj ISSN National Centre for Belgium • KBR Museum • KBR Web Archive vd
Posedatoj The Temptation of St Anthony vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Other federal services
vdr

En 1965 la muziksekcio estis establita en la biblioteko kaj la sekcio tenas proksimume 100 000 registraĵojn de muzikistoj en belga historio same kiel koncertprogramojn kaj diversajn fotojn.

La Librarium estas konstanta ekspozicio en la biblioteko kiu montras la historion de libroj kaj de legado, la ekspozicio enhavas ĉambrojn dediĉitajn al, inter aliaj, Henri van de Velde kaj Émile Verhaeren.

Eksteraj ligiloj redakti