La reĝa boleto (Boletus regius) estas fungo el la ordo boletaloj (Boletales) kaj el la familio boletacoj (Boletaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
reĝa boleto
Boletus regius
Boletus regius
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Boletales
Familio: Boletaceae
Genro: Boletus
Boletus regius
Krombh. 1832
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La fungoĉapelo estas 10–22 cm, almenaŭ parte rozeta, karminruĝa; la poroj estas flavaj kaj ne iĝas ruĝaj, la dika stipo (longas 6–10 cm, dikas 4–5 cm) estas flava. La karno de la fungo estas flava, ĝi ne aŭ apenaŭ bluiĝas je premo (tiu estas grava karakterizaĵo ĉe la boletoj).

La reĝa botelo estas mikoriza fungo, ĝia micelio estas konektita al radiketoj de diversaj foliarboj el la ordo fagaloj, kiel kverko, fagokarpeno. Ĝi tre proksimas al Boletus appendiculatus, kiu montras samajn dimensiojn, same flavajn porojn kaj stipon, sed ne havas ruĝajn kolorojn sur la ĉapelo kaj estas pli bluiĝema.

Tre proksima specio: pseŭdoreĝa boleto.