Reĝa kripto en Praga burgo

Reĝa kripto en Praga burgo troviĝas en Ĉeĥio, en Prago en katedralo de sankta Vito en la 3-a kortego de Praga burgo.

Reĝa kripto en Praga burgo
Tombo
Oficiala nomo: Hrobka českých králů
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Prago
Historia regiono Bohemio
Parto de Praga burgo, Katedralo de sankta Vito, Hradčany
Situo Reĝa kripto en Praga burgo
 - koordinatoj 50° 05′ 27″ N 14° 24′ 02″ O / 50.09083 °N, 14.40056 °O / 50.09083; 14.40056 (mapo)
Konstruita 1590
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Portalo pri Ĉeĥio

La reĝa kripto estas pieta loko en subterejo de la katedralo de sankta Vito, kie estas metitaj sarkofagoj kun korprestaĵoj de ĉeĥaj reĝoj.

Komence de la 20-a jarcento konstrulaboroj alportis al finigado de la longe ekkonstruita katedralo de sankta Vito vicon da signifaj trovaĵoj. En la jaro 1911 arkitekto Kamil Hilbert malfermis la subterejon de Sanktvenceslaa kapelo, por ke li esploru tombon de la sanktulo. Samtempe li trovis restaĵojn de devena rotondo, sed ankaŭ de pli nova romana baziliko. Dum kelkaj pluaj jaroj li sukcesis renovigi bazplanon de ambaŭ konstruaĵoj (do de la pli malnova rotondo kaj de la pli nova baziliko), kiuj antaŭis la katedralon. Parto de la arkeologiaj elfosaĵoj estas hodiaŭ envicigita en vizitvojo kondukanta al la reĝa kripto.

Por laika vizitanto la situacio estas iom komplika, ĉar li trairas tra restaĵoj de kelkaj konstruaĵoj, kiuj estis difektitaj dum kelkfojaj alikonstruoj. Unuopaj konstrufazoj diferencas unu de la alia sole per tipo de masonaĵo. Ni povas observi ĉi tie torson de baziliko de Spytihněv (norda apsido kaj orienta kripto de sanktaj Kosmo kaj Damiano) kaj plu etan fragmenton de la devena sanktvenceslaa rotondo kaj parton de ambitoj de devena monaĥejo, kiu ligis al la baziliko. La spacoj estas bone markitaj, inkluzive de desegnaĵo de la konstrufazoj, do ne estas necese detale priskribi ilin.

La vojo tra la subterejo kondukos nin ĝis la reĝa kripto. Meze de la kripto estas sepultita Karolo la 4-a (li mortis en 1378), dekstre Ladislao la 1-a (li mortis en 1457), maldekstre Jiří z Poděbrad (li mortis en 1471). En alia vico estas sarkofagoj de Venceslao la 4-a kun frato Jan Zhořelecký, komuna ĉerko de edzinoj de Karolo la 4-a, malantaŭe poste empira ĉerko de Mario Amalio, filino de Maria Teresia kaj devena stanĉerko de Rudolfo la 2-a (li mortis en 1611). La elirejo el la kripto estas meze de la katedralo antaŭ renesanca reĝa maŭzoleo.