La kuba reĝa palmo (Roystonea regia) estas indiĝena plantospecio en Karibio, el la planta familio palmacoj (Arecaceae). Ĝi estas ofta ornamplanto sur la tropikoj kaj subtropikoj. Ĝi estas nacia arbo de Kubo.

Reĝa palmo
Falita palmofolio
Mapo de natura arealo

Priskribo redakti

La trunko altas ĝis 20 m, malofte eĉ ĝis 30 m kaj havas la diametron de 37 ĝis 57,5 cm, ties surfaco estas griza-blanka. La arbokrono konsistas el ĉ. 15 folioj. La subaj folioj pendas pro la mempezo suben. La krona komuna tigo (kapitelo) estas okulfrape verda, longanta ĉ. 2 m. La petiolo mankas, la infloreska akso longas ĉ. 4 m. La mezaj folieroj longas 63 ĝis 119 cm kaj larĝas 2,5 ĝis 4,6 cm.

La infloresko mem longas ĉ. 1 m kaj larĝas same. La brakteetoj longas ĉ. 36 cm kaj larĝas 7,3 cm, la brakteo - ĉe la infloreska tigo - longas de 0,8 ĝis 1,6 m kaj larĝas 9,8 ĝis 13 cm, plej larĝe en la mezo. La flankaj branĉoj de la infloresko longas 11 ĝis 31 cm kaj havas diametron de 0,9 ĝis 2,3 cm. La viraj floroj estas blankaj. La kaliko estas triangula, longante 0,8 ĝis 1,4 mm kaj larĝante 0,9 ĝis 2 mm. La koroloj estas eliptaj ĝis ovalaj, longas 2,5 ĝis 6,4 mm kaj larĝas 2,2 ĝis 3,5 mm. Ĝi havas 6 ĝis 9 stamenojn, kiuj longas 3,2 ĝis 7,5 mm. La stamenoj ĉizilformaj kaj longas 2,3 ĝis 5,6 mm, la anteroj longas 2,4 ĝis 4,5 mm.

La karpelorudimento estas tre malgranda. La virinaj floroj estas same blankaj, la kalikfolioj estas renoformaj, longas 0,7 ĝis 1,8 mm kaj larĝaj 1,8 ĝis 3,4 mm. La koroloj estas ovalaj kaj longas 2,7 ĝis 3,7 mm. La staminodioj estas sesplataj, longaj 1,3 ĝis 2,8 mm kaj kreskas en la suba parto. La ginoceo longas de 1,1 ĝis 3,5 mm kaj havas la diametron de 0,9 ĝis 2,6 mm.

La fruktoj estas kugloformaj ĝis eliptoida kaj dorsventra, iom kunpremita. Ili longas 8,9 ĝis 15,1 mm, dorsventre dikaj 6,9 ĝis 11,2 mm kaj larĝaj 7 ĝis 10,9 mm. La eksokarpo estas purpure nigra, la suturorestaĵo estas plata. La endokarpo estas eliptoida kaj longas 7,5 ĝis 11,1 mm.

Disvastiĝo redakti

La reĝa palmo kreskas indiĝene inter montetoj kaj valoj de Kubo. En Florido ĝi kreskas en konteoj Collier, Dade kaj Monroe. Pluaj troviĝejoj estas la Jukatano de Meksiko, bordo de la Meksika Golfo, Belizo kaj Honduro, sed ankaŭ sur la Kajman-insuloj kaj la Bahamoj.

Uzado redakti

En Kubo, oni uzas la trunkon de la palmo diversmaniere, oni kovras la tegmentojn per la folioj kaj oni uzas la fruktojn kiel furaĝo por la porkoj. Ĝi estas la plej ofte kultivita ornamplanto en la tropikoj kaj subtropikoj.