Reĝa tufkormorano

La Reĝa tufkormoranoKarunkla tufkormorano (Phalacrocorax carunculatus), konata ankaŭ kiel Novzelanda tufkormorano aŭ pli simple kiel Novzelanda kormorano, estas rara birdospecio endemia de Novzelando.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reĝa tufkormorano
Flavvizaĝa kormorano (maldekstre) kaj Reĝa tufkormorano (dekstre) (Ilustraĵo de John Gerrard Keulemans)
Flavvizaĝa kormorano (maldekstre)
kaj Reĝa tufkormorano (dekstre)
(Ilustraĵo de John Gerrard Keulemans)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. carunculatus
Phalacrocorax carunculatus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas granda (76 cm longa, 2.5 kg peza) nigrablanka kormorano (nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj) kun rozkoloraj piedoj. Aperas blankaj makuloj en la flugiloj kiel strioj kiam la flugiloj estas falditaj. Flav-oranĝaj ŝvelaĵoj (karunkloj) troviĝas ĉe la bekobazo. La griza gorĝosako iĝas ruĝeca en la reprodukta sezono kaj aperas tufkrestoj sur kronopinto. Bluaj okulringoj indikas sian parencecon kun la aliaj bluokulaj tufkormoranoj. Ili povas esti vidataj el la pramareo de la Kuka Markolo ĉe Rio Reĝino Karloto antaŭ la komenco de la Kanalo Trojo.

Habitato redakti

La Reĝa tufkormorano loĝas ĉe marbordaj akvoj de la Riaro Marlborough kie oni konas ke ili reproduktiĝas nur sur rokaj insuletoj ĉe kvar malgrandaj lokoj.[1]

Referencoj redakti

  1. BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheets: Duffers Reef. Sentinel Rock. Trio Islands. White Rocks. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 2012-02-03.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti