Reĝlando Akvitanio

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Akvitanio (apartigilo).

En 781, Karolo la Granda konsekris sian trian filon, Ludoviko (estonta reĝo de frankoj sub la nomo Ludoviko la Pia), tiam 3-jara, reĝo de Akvitanio kaj kiu estis konfidita al bajulus, Arnold. Tiu nova ŝtato, reĝlando Akvitanio, enhavis krom Akvitanio ankaŭ Vaskonion kaj kies ĉefurbo estis Toulouse. Administradon zorgis Guilhem (ĉ.742 - †812), grafo de Tuluzo kaj duko de Akvitanio.

Reĝlando Akvitanio
reĝlandoreĝlando
Geografio
Ĉefurbo:
Tolosa
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Prezento redakti

La Vaskonoj elektis, post la morto de Lupo la Dua, unu el ties filojn, Sanĉo la Unua Lupo, kiu agnoksis la suzerenecon de Karolo la Granda kaj partoprenis, en la ekspedicio organizita de Ludoviko, reĝo de Akvitanio kaj filo de Karolo la Granda, kontraŭ Barcelono en 801. Sed tiu agnosko mallonge daŭris ĝis en 802 ĉar Pamplono vazale omaĝis al la emiro de Kordovo.

En 812, post ribelo kondukita de Semen Loup, plejaĝa frato de Sanche Lupo la Unua, kiu anstataŭis lin post lia morto, nova ekspedicio de Ludoviko alvenis ĝis Pamplono irante tra Dax. Ludoviko singarde tiufoje, revenante per la intermonto Roncesvalo kapti ostaĝojn, kiujn li liberigis nur post alveno en sekura teritorio, kie lia armeo ne riskis embuskon.

Post morto de Karolo la Granda, Ludoviko la Pia fariĝis imperiestro kaj kompaniigis siajn filojn en regado. En 817, li donis al Pipino la Unua de Akvitanio, Gaskonion, distrikton de Tuluzo kaj parton de Septimanio kaj de Burgonjo.

Dum tiu tempo, en duklando Vaskonio, Garcia Semen, plejaĝa filo de Semen Lupo postsekvis sian patron mortintan en 816. Sed Garcia Semen mortis en 818 kaj estis anstataŭita de sia kuzo, Lupo la Tria. En 819, tiu lasta perdis siajn bienojn rabitajn de Pipino la Unua, kiu ekzilis lin. Tamen, por ne malplaĉi al la vaskonoj, li donis al ili kiel ĉefon Aznar Sanchez, filo de Sanĉo, kiu helpis lin por batali kontraŭ la navarajn ribelojn. Tio estis la epoko de graflando Cisa Vaskonio, kio estos altigita al duklando Gaskonio en 852.

Post morto de Aznar Sanchez en 837, tiu graflando, poste duklando Vaskonio iris al lia frato Santz-Santz mem anstataŭita, post sia morto en ĉirkaŭ 855 de lia nevo Arnaud, kiu estis la filo de lia fratino Sancia kaj de Émenon, grafo de Poitiers, poste grafo de Angulemo. Arnaud mortis en 864 kaj la sinsekvo de gaskonaj dukoj ne estas tre klara. Legendo asertas ke en 864, gaskonoj nomumis kiel grafon, Sanche la Tria Menditarrat, nepo de Garcia Semen. Sanche la Tria Menditarrat eble estas la praulo de la estontaj dukoj kaj grafoj de Gaskonio, kiuj sin sekvis ĝis en 1032, kiam mortis la lasta princo de tiu familio.