Reĝlando Sevilo

La Sevila reĝlando en 1590

La Reĝlando Sevilo estis teritoria jurisdikcio aŭ provinco de la Kastilia reĝlando ekde ĝia rekonkero ĝis la teritoria disdivido de Hispanio en 1833. Ĝi estis unu el la kvar andaluziaj reĝlandoj. Ĝi etendiĝis tra la teritorio de la nunaj provincoj Onubo, Sevilo kaj Kadizo kaj la depresio de Antekero, enhavante ankaŭ kelkajn municipojn de la nuna ekstremadura provinco Badaĥozo. La Sevila reĝlando dividiĝis en dek trezorejojn kiuj havis siajn respektivajn sidejojn en Sevilo, Kadizo, Jerez de la Frontera, Sanlúcar de Barrameda, Écija, Carmona, Osuna, Estepa, Marchena, kaj Antequera.

El jurisdikcia vidpunkto, la Sevila reĝlando estis kaj reĝapartenaĵo kaj senjorio, en kiu ekzistis senjorioj kaj laikaj kaj ekleziaj. Inter la unuaj sin trovis la teritorioj de la Domo de Medina Sidonia, la Domo de Arcos, la Domo de Alcalá, la Domo de Osuna, la Domo de Olivares, la Domo de Sanlúcar la Mayor, la Markizlando Estepa, la Markizlando Gibraleón kaj la Markizlando Ayamonte, kom multaj aliaj malpli gravaj. Inter la duaj troviĝis propraĵoj de la Ĉefepiskoplando de Sevilo, la Ordeno de Sankta Johano kaj la Monaĥejo de Sankta Isidoro de la Kamparo.

Ĝibraltaro ĉesis aparteni al la Sevila reĝlando post la subskribo de la traktato de Utreĥto (inter 1712 kaj 1714).

En 1833, post 585 jaroj, la Reĝa Dekreto de la 30a de novembro nuligis la reĝlandon kaj kreis la nunan enton de la Provinco Sevilo, kiu formiĝis per la kuniĝo de la loĝlokoj de la samnoma reĝlando, krom tiuj kiuj iĝis parto de la provincoj Kadizo kaj Onubo. Ankaŭ en Sevilo eniris Gvadalkanalon, kiu ĝis tiu momento apartenis al Ekstremaduro, kaj perdis la loĝlokojn El Bodonal, Fregenal de la Sierra kaj Higuera la Real, kiuj iĝis parto de la provinco Badaĥozo, en Ekstremaduro.