Reĝo Lear
Reĝo Lear estas unu el la plej grandaj tragediaj figuroj de William Shakespeare en la dramo True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters (Vera kronika historio de la vivo kaj morto de reĝo Lear kaj liaj tri filinoj).
La Tragedio de Reĝo Lear | ||
---|---|---|
Aŭtoro | William Shakespeare | |
Eldonjaro | 1924 | |
Urbo | Huddersfield[1] | |
Eldoninto | The Vicarage Tyas | |
Paĝoj | 172 | |
Multaj poetoj opiniis la dramon kulmino de la teatra poezio (Victor Hugo), sed aperis ankaŭ malaj opinioj, ke la dramo estas malbona (William Makepeace Thackeray, Leo Tolstoj).
La dramo disvolvas klasikan fabelon pri reĝo, kutimiĝinta nur al flatoj, kiu elpelas el la domo sian plej junan filinon, ĉar ŝi rifuzis kaĵoli lin, dum ŝiaj pli aĝaj fratinoj incensis lin plej fervore. Sed baldaŭ montriĝis, ke ilia amo estis nur ŝajnigata, dum sole la plej juna lin amas sincere. Ŝekspiro faris el la fabela temo filozofian dramon.
En Esperanto aperis du tradukoj, en 1924 de pastroj Curry kaj Ashley, en 1966 majstra traduko de Kalocsay.
En Esperanto aperisRedakti
- La Tragedio de Reĝo Lear de Shakespeare, el la angla tradukis A. L. Curry kaj A. J. Ashley. 1924, 172 p. „Certe laŭ precizeco kaj ĝustigo al la originalo superas la anglaj tradukintoj, sed kion ili gajnas je fideleco, tion ili perdas je facileco kaj komprenebleco.“ (G. S. ,E', 1924, p: 125.)
- La tragedio de Reĝo Lear de William Shakespeare, tradukis Kolomano Kalocsay, enkondukon verkis Ivo Lapenna. - Rotterdam: UEA, 1966. - 160 p. - Serio Oriento-Okcidento n-ro 6)
BildaroRedakti
Lear kaj Cordelia de Ford Madox Brown, 1849
NotojRedakti
- ↑ La bildo estas tiu de la eldono de 1966
Eksteraj ligilojRedakti
- Enciklopedio de Esperanto/L en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio