Reĝo Rother (germane König Rother) estas la plej frua menestrela poeziaĵo - en mezaltgermana lingvo - konata al historiistoj. Ĝi havas multajn el la kvalitoj de fabelo. Nur unu kompleta manuskripto ekzistas de la dekdua jarcento (Heidelberg Cpg 390). La rakonto estis populara en la 14-a jarcento. La nomo Rother povas havi ligon al reĝo de la Lombardoj, Rotario. Ekzistas la ebleco, aliflanke, ke la nomo Rother eble venis de la normanda reĝo, Rogerius la 2-a de Sicilio.

Menestrelo moderna en vestoj renesancaj.
Fragmento de Rother el manuskripto.

Priskribo redakti

La epopea rakonto estas rimarkinda pro sia kombinaĵo de bizancaj kaj ĝermanaj rakontelementoj. La poemo havas inter 5200 kaj 5300 versoj kaj estas de la periodo de Mezaltgermana literaturo de aventurromanoj. Ĝi estas skribita en miksaĵo de malaltgermana lingvo kaj altgermana. Ĝi ŝajnas esti por sudgermana aŭskultantaro/legantaro kaj eble estis skribita fare de bavara pastro. La kialo de tio estas ĉar la verkisto mencias du noblajn bavarajn familiojn, la Tengelingenoj kaj la Diessenoj.

La mezepoka germana latinida rakonto estis populara inter vagantaj amkantistoj de centra Eŭropo kaj estis skribita en populara versstilo. Kelkaj historiistoj kredas ke Reĝo Rother estis verkita inter 1140 kaj 1170. La verkinto rilatas al "libroj" kvazaŭ skriba fonto ekzistus jam; aliflanke li povus esti uzinta tion por aŭtentikigi siajn skribaĵojn.

Enhavo redakti

La epopeo rakontas la aventuran serĉon de reĝo Rother en la Mezoriento pri edzino. La reĝo post la konsilo de siaj nobeluloj estas maltrankvila koncerne la reĝan sinsekvon. Li reagas al iliaj konsiloj serĉi la manon de la bela filino de reĝo Konstantino de Konstantinopolo. La problemo: ĉiuj antaŭaj svatantoj perdis la vivon dume.

Rother singardeme sendas 12 legatojn mezorienten al la bizanca kortego. Li sendis 12 grafojn eskortitajn de 12 kavaliroj en brila kiraso kun multe da trezoreroj. Ili faris elstaran impreson, precipe sur la reĝino. Tamen kiam la ĉefa grafo sciigas la celon edzinigi imperiestran filinon, Konstantino rifuzas. Ne nur ke li kaptas ĉiujn virojn de reĝo Rother kaj ĵetas ilin en malliberejo: li ankaŭ prenas la tutan trezoron.

Jaroj pasas kaj Rother estas maltrankvila pro siaj viroj kaj trezoro. Li ne aŭdacas marŝi kontraŭ Konstantino kun armeo ĉar certe li tiukaze mortigus la kaptitajn virojn. Anstataŭe li elpensas ruzon kaj alivestas sin kiel Dietrich, rifuĝinto kiu asertas ke li estis forpelita el la tero de Rother. Dietrich (=la reĝo Rother mem) estas malavara kun donacoj kaj poste akiras armeon de 5000 viroj. La reĝino de Konstantinopolo estas aparte imponita per la apero de Dietrich. Ŝi donas sian opinion al sia edzo reĝo Konstantino ke reĝo Rother devas esti potenca reĝo se li sukcesis ĵeti viron de tiaj kvalitoj for de sia tero. Ŝi sentis ke la reĝa princino devus esti donita tiom potenca reĝo kiel Rother!

La scivolemo de la princino aranĝigas rendevuon kun Dietrich. Dietrich tiam rivelas al ŝi li estas vere Rother kaj deziras ŝian manon en geedziĝo. Ili tiam planis sekrete liberigi la kaptitajn senditojn. Dietrich promesas al reĝo Konstantino ke la viroj post liberiĝo certe ne forlasos la grandurbon. Post kiam la viroj estas liberigitaj Dietrich rivelas al ĉiu ke li estas vere ilia reĝo ludante certan melodion je sia harpo.

Tiam novaĵo venas ke la malico reĝo Ymelot venas por ataki reĝon Konstantino. Dietrich ofertas helpi al la reĝo kaj al la du armeotendaroj ĉe la periferio de la grandurbo. Dum la nokto Dietrich ŝteliras en la tendaron de la malamiko kaj kaptas reĝon Ymelot. Ekzistas multe da entuziasmo de la malvenko de la malamiko. En la tumulto kaj ekscito reĝo Rother rapide revenas al Konstantinopolo kaj sciigas tie ke reĝo Konstantino estis mortigita.

La sinjorinoj de Konstantinopolo petas helpon al reĝo Rother. Li alportu ilin ĉiujn al sia ŝipo. En la procezo de enŝipiĝi tamen, li nur fakte prenas la reĝan princinon surŝipe. Li lasas mesaĝon al la reĝino pri sia vera identeco kaj ke la rakonto pri la forpaso de reĝo Konstantino estus nur ruzo por ricevi la princinon. Reĝo Rother velas for kun la princino. La reĝino estas tre feliĉa pri la rezulto, aliflanke ŝia edzo reĝo Konstantino estas kolerega. Pluse reĝo Ymelot intertempe sukcesis fuĝi el prizono.

Reĝo Rother revenas al sia lando de Bari kaj trovas la bezonon preni registron de siaj teroj. Li vojaĝas al la norda parto de la lando por komenci la registradon. Dum lia foresto senskrupula amkantisto sendita fare de reĝo Konstantino alvenas en Bari. Li utiligas ruzaĵon kaj trukojn por logi la reĝan princinon sur la ŝipon kaj prenas ŝin reen al Konstantinopolo. Kiam King Rother revenas de sia registro li estas iritita. Li kolektas 30000 virojn kaj velas for al Konstantinopolo.

Post kiam reĝo Rother alvenas proksime de la grandurbo li kaŝas en la arbaro kun siaj viroj. La reĝo kaj kelkaj el liaj viroj sekrete envojaĝas la grandurbon alivestite kiel pilgrimoj. Tie ili lernas ke la malico de reĝo Ymelot ne nur kaptitigis la reĝon Konstantino, sed lian filinon ankaŭ. La princino devos iĝi edzino de la filo de Ymelot ankoraŭ la venantan vesperon. Reĝo Rother kaj siaj kunpilgrimoj ŝteliras en la bankedohalon kaj kaŝas sub la tablo kie la princino estas. Reĝo Rother sekrete ellasas al ŝi arĝentan ringon. Ŝi estas tiel ekscitita pri tio ke ŝi diras publike ke reĝo Rother devas esti proksima. Rother riveliĝas metinte sin sub la volo de Dio. Li rajtas havi elekton pri la maniero de la ekzekuto. kaj persvadas King Ymelot ke li deziras morti en la arbaro (kie lia armeo estas).

King Rother insistas ke ĉiuj 30 malbonaj reĝoj ĉeestu ĉe lia ekzekuto. Ili konsentas pri tiu granda ŝanco vidi lin murdita. Dume reen ĉe la grandurbo la 5000 viroj, kiujn Dietrich ("reĝo Rother") antaŭe helpis, estas pretaj liberigi la amikojn. Dum la pendumiloj estis konstruitaj tiuj viroj atakis kaj liberigis reĝon Rother kaj liajn du kunulojn. La kunuloj estis du gigantoj, Asprian kaj Witold, kiujn reĝo Rother kunportis. Reĝo Rother blovas per korno kiu estas signalo. Tiam lia tuta armeo kaŝite en la arbaro venis kaj ili, kune kun la specialaj gigantoj de reĝo Rother, buĉis la malbonajn reĝojn.

Al la grandurbo de Konstantinopolo kaj reĝo kuratako ne okazos. Reĝo Konstantino lasas sian princinon kaj la aliajn sinjorinojn de la grandurbo renkontiĝi kun Rother. La reĝino akuzis ŝian edzon je aroganteco kaj donas la princinon reen al King Rother. La reĝo tiam revenas kun sia nova novedzino al Bari, kie ŝi naskas filon, Pipin. Pipin poste iĝas la patro de Karlo la Granda.

Literaturo redakti

  • König Rother, Mittelhochdeutscher Text und neuhochdeutsche Übersetzung von Peter K. Stein, Herausgegeben von Ingrid Bennewitz unter Mitarbeit von Beatrix Koll und Ruth Weichselbaumer, (= Reclam Universal-Bibliothek; Band 18047), Stuttgart 2000 ISBN 3-15-018047-3
  • Hans Szklenar: "König Rother" in: Die deutsche Literatur des Mittelalters. Verfasserlexikon, Band 5, 2. Auflage Berlin, New York 1985, Spalte 82-94
  • Christian Kiening: "Arbeit am Muster. Literarisierungsstrategien im 'König Rother'" in: Wolfram-Studien XV: Neue Wege der Mittelalter-Philologie. Hrsg. Joachim Heinzle, L. Peter Johnson, Gisela Vollmann-Profe. Erich Schmidt Verlag:1996.