Reŭari
Reŭari aŭ Rewari (hindie रेवाड़ी) estas urbo kaj municipa konsilio de la distrikto Rewari en la barata subŝtato Harjano. Ĝi kuŝas en sudokcidenta Harjano je 82 km[1] el malnova Delhio kaj je 51 km el Gurgaon.
GeografioRedakti
Rewari, kiu formas parton de la Nacia Ĉefurba Regiono,[2] estas apuda al Raĝastano kaj, tiele, havas polvajn ŝtormojn somere. Kruta monteca tereno de la Aravali-Montaro same kiel la sablaj dunoj en la distrikto tuŝas la urban klimaton.[3]