ReVo kaj Esperanto

ReVo kaj Esperanto estas dumonata bulteno de la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (ReVELo). Post revigliĝo de ReVELo la iama bulteno de la Esperanto-Grupo Essen, Ruhr-Espero kiun ĉefe redaktis Ludger Schméink, iĝis samtempe tiu de la federacilanda asocio de Nordrejn-Vestfalio. Por pli bone reprezenti la novan taskon, Ruhr-Espero estis alinomita. La unua numero de ReVo kaj Esperanto aperis en septembro 2006.