Reader’s Digest estas ĝenerala magazino fondita en Usono en 1922. Ĝi resumas artikolojn el aliaj gazetoj pri diversaj temoj, kaj aldonas kelkajn konstantajn rubrikojn (ŝercoj, prisanaĵoj ktp), prezentante la tuton en konciza formato pli simila al la tipa poŝlibro ol al la tipa revuo (pli simila, ekz-e, al Pasporta Servo ol al Kontakto). Multaj abonantoj lasas ĝin en la necesejo, por havi ion por legi tie.

Reader’s Digest

emblemo

revuo

Fondinto(j) DeWitt Wallace • Lila Bell Wallace vd

Retejo https://www.rd.com/
vdr

Dum multaj jaroj Reader’s Digest estis la plej multe abonata gazeto en Usono. Laŭ la anglalingva Vikipedio ĝi rangas aktuale kvina en la mondo kaj sesa en Usono laŭ abonantaro. La tutmonda abonantaro inkluzivas ankaŭ legantojn de versioj de la magazino en ĉ. 20 lingvoj, krom eldonoj brajla, sona, grandlitera, ktp.

La eldonanto estas profitcela firmao Reader’s Digest Association, Inc., kiu ankaŭ eldonas librojn kaj aŭspicias loteriojn ligitajn al la magazino. Procesoj plendantaj pri la loterioj pune devigis la firmaon elpagi milionojn da dolaroj, kio kontribuis al ĝia provizora bankroto antaŭ kelkaj jaroj.

Sidejo de la eldona firmao en Pleasantville, Novjorkio, Usono

Reader’s Digest estis la unua disvastiganto en Usono de novaĵoj pri la danĝeroj de fumado rilate al pulma kancero, kaj ĝia premado influis la usonan registaron ekagi kontraŭ tiu danĝero.

La redakcia politiko estis (kaj kredeble plu estas) dekstrema, kontraŭkomunisma ktp. En 1968 Reader’s Digest forte subtenis la prezidentiĝan kandidatecon de Richard Nixon, eĉ permesis lin verki artikolojn rekte por la magazino.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo (angla)

 
Frontpaĝo de la unua numero