Estas similnoma vilaĝo en Rumanio nome Recaș.

Recas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45211
Retpaĝaro www.recas.es
Politiko
Urbestro Alfredo Sánchez Ortega
Demografio
Loĝantaro 3 912  (2010)
Loĝdenso 126,19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 3° 59′ U (mapo)40.052777777778-3.9847222222222Koordinatoj: 40° 3′ N, 3° 59′ U (mapo) [+]
Alto 571 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Recas (Hispanio)
Recas (Hispanio)
DEC
Recas
Recas
Situo de Recas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Recas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Recas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Recas [rEkas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio redakti

La termino "Recas" devenas de la hispana vorto recuas, aro de ŝarĝobestoj, kiu siavice devenas el araba "rákab" kiu signifas karavano, aŭ veturaro. En la 12-a jarcento ĝi nomiĝis ĉu Recas ĉu Recuas sendistinge.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Requeños. La censita populacio en 2010 estis de 3.912 loĝantoj kaj la denseco estas de 126,19 loĝ/km². Dum la 20-a jarcento la populacio duobliĝis kaj ankoraŭ kreskas.

Situo redakti

Recas estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 571 m; je 27 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′10″ N 3°59′5″ Ok.

Geografio redakti

Recas limas kun la municipaj teritorioj de Chozas de Canales, Lominchar, Cedillo del Condado, Villaluenga de la Sagra, Yunclillos kaj Bargas, ĉiuj de la Provinco Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

Estas restoj de romiaj kaj arabaj epokoj. La plej antikva mencio estas en dondokumento al episkopo de Toledo fare de Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio. En 1576 Recas jam estis loko reĝoposedata.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

  • Ermitejo de Sankta Blaso
  • Preĝejo de Sankta Petro Apostolo
  • Kastelo de Canales (kanaloj)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti