Recea-Cristur [reĉa kristur] (hungare: Récekeresztúr) estas komunumo en Rumanio norde de Cluj-Napoca.

Historio redakti

Ĝia unua mencio skribe estas en 1320. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝi estis en la mezepoko hungara vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). En 1910 ĝi havis 797 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 567 (rumanoj). Administre apartenas al ĝi Căprioara, Ciubanca, Ciubăncuţa, Elciu, Escu, Jurca, Osoi, Pustuţa.

 
Preĝejo en Recea-Cristur

Famuloj redakti

En la iama Récekeresztúr naskiĝis hungara literaturhistoriisto Albert Kardos.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti