Holoceno

la nuna epoko; la dua kaj lasta epoko de periodo kvaternaro; ekde ĉ. 10000 a.K. ĝis nun
(Alidirektita el Recenta (biologio))
Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

La holoceno estas la plej juna geologia epoko de la tera historio. Ĝi komenciĝas antaŭ proksimume 11.700 jaroj, kiam fine de la antaŭa epoko plejstoceno, la "glaci-epoko", la klimato sur la tero definitive varmiĝis.

Vorto redakti

La termino Holoceno venas el la greka lingvo kaj signifas "la komplete nova" (greke ὄλος, „komplete“ kaj καινός, „nova“). La vorto ĉirkaŭ la jaro 1867 estis kreita per la franca zoologo Paul Gervais.

Subepokoj redakti

Frua holoceno redakti

10-a ĝis 6-a jarmilo antaŭ Kristo

Post kiam la "vistula glaci-epoko" havis sian plej malvarman fazon proksimume dum la jaro 16000 antaŭ Kristo, laŭfaze revarmiĝis la tera klimato. Kompare al pli fruaj revarmiĝoj tiu proceso nun tamen daŭris nekutime longe, kaj post fazo jam preskaŭ varm-epoka, la klimato inter la jaroj 10700 ĝis 9500 antaŭ Kristo ankoraŭfoje frostiĝis. La pli konstanta revarmiĝo post tiu lasta frosta fazo signas la komencon de la holocena epoko.

La epoko laŭdifine komenciĝas per la degeliĝo de la glacia rando en centra Svedio (9610 antaŭ Kristo laŭ hodiaŭa tera kronologio) kaj la malfermiĝo de akvovojo inter la glaci-epoke fermita Balta maro kaj la Atlantika oceano. La marnivelo de la "Balta glaci-lago", kiu nun iĝis "Balta maro", malaltiĝis je 26 metroj al la nivelo de la Atlantika aŭ fakte "Monda oceano" (ĉar ja la Atlantika oceano daure interŝanĝas sian akvon kun la aliaj mondaj oceanoj). Arktaj bestoj per la nova akvovojo eniris la regionon de la Balta maro.

La klimatoŝanĝiĝo ĉie sur la tero signifis ŝanĝiĝon de la bestaro. En multaj regionoj malaperis la grandaj mamuloj glaci-epokaj. Aliaj mamuloj, ekzemple bizonoj, kanadaj cervoj kaj alkoj, kompense plimultiĝis.

La someroj iĝis pli varmaj kaj pli malsekaj, tial ke la ĝis-nuna stepa vegetaĵaro fundamente ŝanĝisgis: herbejoj plivastiĝis, poste evoluis tundro el arbustoj, arbedoj kaj arboj, kies plantoj estis parte venenaj por bestoj vivantaj de plantoj (herbovoruloj) kaj do influis ties multecon. Necesis tiom draste adaptiĝi al novaj cirkonstancoj, ke ne ĉiuj bestaj kaj plantaj specioj sukcesis - kaj ekestis drasta ekologia restrukturiĝo.

La homoj sekve de tio ŝanĝis siajn nutrado-kutimojn: la antaŭaj "ĉasistoj kaj kolektistoj" komencis kultivi grenon kaj aliajn plantojn, kaj bredi kaprojn, ŝafoojn kaj aliajn bestojn.

La varmiĝo signifis degeliĝon de la glaciaj amasoj. Post kiam en Eŭropo jam fine de la plejstoceno la glacio de la nordgermana kaj pola ebenaĵo kaj sur la suda teritorio de la nuna Balta maro estis degeliĝinta, ĉirkaŭ la jaro 6800 disrompiĝis la glaciaj amasoj en Skandinavio kaj ĝis la jaro 6000 antaŭ Kristo tute malaperis. La tiel malpezigita skandinavia subkontinento ekde la jaro 7000 antaŭ Kristo ĝis hodiaŭ leviĝis je sume proksimume 300 metroj (kaj ankoraŭ hodiaŭ Skandinavio leviĝas pli-malpli 1 centimetron po jaro).

Meza holoceno redakti

6-a ĝis 3-a jarmilo antaŭ Kristo

La akvo de la degeliĝintaj glaciaj amasoj kolektiĝis en valoj kaj kreis multajn grandajn lagojn, ekzemple la Ladogan lagon en norda Eŭropo aŭ la lagon Agassiz en norda Ameriko; ankaŭ la Balta kaj Nigra maroj unue estis lagoj. Alia parto de la akvo fluis en al mondan oceanon kaj kaŭzis altiĝon de la tera marnivelo je pli ol 120 metroj. Tio kaŭzis fazan inundiĝon de multaj marbordaj regionoj, kaj aliflanke iuj lagegoj iĝis maraj golfoj (ekzemple la Hudsona Golfo). Ĉirkaŭ la jaro 5000 antaŭ Kristo la insuloj de Danio kaj Britio disiĝis de la Eŭropa kontinento. Tiu evoluo akompaniĝis per dramaj inundoj - simile drame evoluis la inundiĝo de la Nigra maro ĉirkaŭ la jaro 6700 antaŭ Kristo.

Pro la daure pli varma klimato en centra Eŭropo kaj norda Ameriko la tundro transformiĝis al giganta arbaro, unue el betuloj, pinoj kaj piceoj, poste ankaŭ el kverkoj, fagoj, alnoj kaj aliaj arboj. La tundra vegetaĵara zono "migris" al pli malvarmaj regionoj norde.

 
"Dezertaj naĝantoj". Roka desegnaĵo el la egiptia-libia dezerto.

Inter la 6-a ĝis 2-a jarmilo antaŭ Kristo la klimato plej varmis, averaĝe 2 ĝis 3 celsiusajn gradojn pli ol hodiaŭ. En la Alpoj arboj kreskis 200 ĝis 300 metrojn pli alte ol hodiaŭ, kaj en Siberio kaj norda Ameriko ĝis 300 kilometrojn pli norde ol nuntempe.

La plej drasta diferenco inter tiu kulmina epoko de la holoceno kompare al hodiaŭ estis signife pli malseka klimato en la mondaj dezertoj. Probable ekzistis tutjaraj riveroj en la Saharo kaj aliaj hodiaŭaj dezertoj. Multaj rokaj desegnaĵoj el la Saharo montras ĝirafojn, elefantojn, rinocerojn kaj eĉ hipopotamojn. Homoj povis vivi tie kaj kultivi plantojn.

Kiam inter la jaroj 4100 ĝis 2500 antaŭ Kristo la temperaturoj signife malaltiĝis, la savana vegetaĵaro tre malpliiĝis. Inter la jaroj 3200 kaj 3000 antaŭ Kristo la Saharo kaj aliaj nuntempaj dezertoj iĝis tiaj. La homaj loĝantoj de la Saharo kaj aliaj dezertoj devis forlasi siajn vivoregionojn kaj kolektiĝis en la valoj de grandaj riveroj, ekzemple de la riveroj Nilo, Niĝero, Flava Rivero, Induso, Eŭfrato kaj Tigriso. En plej multaj el tiuj riveraj regionoj pro la neceso de ŝtata organiziĝo kaj la superabundo de laborfortoj ekestis unuaj altaj civilizoj.

Malfrua holoceno redakti

3-a jarmilo antaŭ Kristo ĝis hodiaŭ

Fine de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo la klimato dum pluraj jarcentoj estis ekstreme malseka. En Egiptio pro la ĉeso de nilaj inundoj kolapsis la "malnova regno". En la valo de la rivero Induso ekestis la dezerto Thar kaj malaperis la Induso-civilizo.

Ekde pli-malpli la jaro 1200 antaŭ Kristo ĝis la mezo de la unua antaŭkrista jarmilo (bronza eopoko) la klimato averaĝe estis 1 ĝis 2 celsiusajn gradojn pli malvarme ol nuntempe, kaj dum la sekva epoko en Eŭropo dominita de la Romia regno, estis 1 ĝis 1,5 gradojn pli varme ol hodiaŭ: dum tiu epoko la armeo de la kartaga armeestro Hanibalo sukcesis per elefantoj (jaro 217 antaŭ Kristo) pasi la Alpojn kaj la romianoj kultivis vinon sur la britaj insuloj. Kiam la klimato remalvarmiĝis, malfortiĝis la Romia regno kaj per la atakoj de la hunoj (mem forpelitaj el centra Azio pro malsekeco) komenciĝis la eŭropa popolmigrado. La malsekeco en centra Azio dum la 4-a jarcento ankaŭ ĉesigas la komercadon sur la silka vojo.

 
„Malgranda glaci-epoko“. Glaciiĝintaj kanaloj en Nederlando dum 1608.

Dum la 8-a kaj 9-a jarcentoj la klimato denove pli varmis: eblis kultivi vinon eĉ en la sudo de Skotio, la vikingoj ekloĝis en Islando kaj Groenlando - kiu tiuepoke prave nomiĝis "verda lando". Samtempe en Eŭropo plurfoje okazis katastrofaj inundoj, kaj unu el ili dividis la frisajn insulojn de la eurxopa kontinento.

Fine de la 14-a jarcento ankoraŭfoje komenciĝis pli frosta epoko, kiu aparte drastis inter la jaroj 1550 kaj 1850. Homoj nomis tiun epokon "Malgranda glaci-epoko". Dum malsekaj kaj malvarmaj someroj la greno ne maturiĝis, homoj amase malsatis, kaj samtempe epidemioj (pesto) kaj militoj (aparte la tridekjara milito) malfortigis la loĝantaron. Amase eŭropanoj elmigris al norda Ameriko.

Ekde pli-malpli la jaro 1850, plej laste la jaro 1900, komenciĝis nova varma epoko, kiu daŭras ĝis hodiaŭ. Sciencistoj disputas pri tio, ĉu tiu varmeco estas natura aŭ ŝuldiĝas al la homa industriigo de grandaj partoj de la tero. La meteorologo Paul J. Crutzen kritike nomas tiun lastan epokon "Antropoceno" - "epoko de la homo".

Vidu ankaŭ redakti