Reclams Jazzführer

Reclams Jazzführer estas konsultlibro pri ĵazo, kiun unuafoj eldonis en 1970 la eldonejo Philipp Reclam jun. en Stutgarto. Ĝi celas peri kompletan superrigardon super la kampo de ĵazo. La 4-a reviziita kaj kompletigita eldono de ĉi tiu verko, kiun fondis Carlo Bohländer kaj Karl Heinz Holler, ampleksas 551 paĝojn kaj aperis en 1990. La 5-a kaj lasta eldono el la jaro 2000 devenas de Carlo Bohländer, Karl Heinz Holler kaj Christian Pfarr kaj enhavas proks. 1700 biografiojn de muzikistoj kaj bandoj kaj la karakterizaĵojn de 470 komponaĵoj kun pokaze unu notekzemplo.

Reclams Jazzführer
literatura verkoreferencverko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Literaturo redakti

  • Carlo Bohländer, Karl Heinz Holler und Christian Pfarr: Reclams Jazzführer. Stuttgart 1970, 4. Auflage. 1990; ISBN 3-15-010355-X; 551 S. m. 60 Abb. u. zahlr. Notenbeispielen; 5. Auflage, Stuttgart 2000 ISBN 3-15-010464-5