Reekprenado (muziko)

Reekprenado (frz. reprise) estas en la muziko la ripetado de movimenta parto ene de komponaĵo.

Komence oni uzis la nocion nur por la ripetado de parto, markita en la nototeksto per ripetiloj. Poste aliĝis pluaj signifoj. Ekzemple en la triparta kantoformo (A-B-A) oni per tio nomas la duan A-parton aŭ en la rondelo la revenon de la ritornelo.

Plej ofte tamen uzas la nocion por la tria formparto de la sonata ĉefmovimento.