Reformprojekto de Zamenhof

Por aliaj proponoj de reformo de Esperanto, vidu esperantidoj.

La reformprojekto de Zamenhof estis tuta sistemo de lingvaj reformoj, kiujn L. L. Zamenhof publikigis en 1894, kun kompleta vortaro, en La Esperantisto.[1][2][3][4][5][6]

Ĉefaj proponitaj ŝanĝojRedakti

Fonologio kaj ortografioRedakti

En la reformopropono, almenaŭ kvin Esperantaj fonemoj, preskaŭ ĉiuj respondantaj al ĉapelitaj literoj, malaperas (tamen, la fonemo ŝ restas).[2][4][5]

Forigotaj fonemoj
IFA Esperanto
/tʃ/ ĉ
/dʒ/ ĝ
/x/ ĥ
/ʒ/ ĵ
/z/ z
/u̯/? ŭ?

Pri /u̯/ en diftongoj, multaj okazaĵoj de la diftongo foriĝas, ekz. ankaŭanku, kaj kelkaj anstataŭiĝas per av, ekz. aŭgustoavgusto, laŭdilavdi, aŭ per au, ekz. kaŭzikausa, laŭtalaute. Ne certas ĉu la prononco de au estus diftonga aŭ dusilaba.

OrtografioRedakti

En la skribo, la supersignoj malaperas. La litero c estas elparolata kiel la malnova ŝ; la litero z, kiel la malnova c.

Jen la malsamaĵoj inter Esperanto kaj la reformopropono:

Ortografiaj ŝanĝoj
Fonemo Esperanto Reformopropono
/ʃ/ ŝ c
/ts/ c z

Partikuloj kaj tabelvortojRedakti

La artikolo la malaperas. La akuzativo havas la saman formon kiel la nominativo. La multenombro aŭ pluralo estas esprimata per -i. La adjektivo finiĝas per -e, same kiel la adverbo. La du vortklasoj ne plu estas distingitaj per malsamaj gramatikaj finaĵoj.

La tabelvortoj malaperas kaj estas anstataŭigita de latindevenaj korelativoj. «Por forigi tiun ĉi objekton de konstanta disputado, mi proponas detrui la reciprokan aranĝon de la tabelo kaj rigardi la membrojn de la tabelo, kiel simplajn vortojn sen reciproka interrilato.»[3]

Personaj pronomojRedakti

Jen la pronomoj de la reformopropono.[4][3] La reformpropono observas la ci-vi-distingon, malsimile al ordinara Esperanto.

Pronomo Esperanto Reformopropono
1-a sing. mi mi
1-a plur. ni nos
2-a formala sing. vi vu
2-a plur. vos
2-a malformala sing. (ci) tu
3-a vira sing. li lu
3-a neŭtra sing. ĝi
3-a ina sing. ŝi elu
3-a plur. ili ilu
nedifina oni on
refleksiva si su

VerbojRedakti

La reformopropono forigis ĉiujn participojn escepte de nur du participoj kaj konverboj: la aktiva -ente kaj la pasiva -ate. Por precizigi oni povos aldoni pasate kaj future.

Jen la konjugacio de la verboj:

Fleksio Esperanto Reformopropono
infinitivo -i lerni -a aprenda
prezenco -as lernas -en aprenden
preterito -is lernis -in aprendin
futuro -os lernos -on aprendon
imperativo -u lernu -an aprendan
subjunktivo -us lernus -un aprendun
aktiva participo -anta lernanta
-inta lerninta
-onta lernonta
-ente aprendente
pasiva participo -ata lernata
-ita lernita
-ota lernota
-ate aprendate

VortprovizoRedakti

La reformopronono enkondukis novan vortaron: «Por ke la karaktero de la tuta lingvo estu pli unuforma kaj ne simila al ia neharmonia miksaĵo, mi proponus (dank' al la romana karaktero de nia lingvo) evitadi vortojn germanajn aŭ slavajn kaj preni, kiom ĝi estos ebla, nur el lingvoj romanaj (latina [la plej bone], itala, hispana k.t.p.)». Zamenhof proponas uzi kunmetitajn vortojn kiel eble plimalofte «ĉar ili ne bone respondas al la romana karaktero de nia lingvo». «Vortojn kunmetitajn mi proponas fari el plenaj vortoj, por eviti malbonsonecon kaj ofte ankaŭ nekompreneblecon; ekzemple vaporoŝipo (ne vaporŝipo).»[3]

Unuaj vortoj de Patro nia, februaro 1894: Patro nue kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan regito tue, estan volo tue, kom in cielo, sik anku sur tero.

La sama specimeno, laŭ la fina vortaro, majo 1894: Patro nose kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan reksito tue, estan vulo tue, kom in cielo, sik anku sur tero.

HistorioRedakti

Origino de la reformoRedakti

La malrapida progreso de Esperanto en la unuaj jaroj estigis en multaj Esperantistoj la ideon, ke ŝanĝo de la ekstera lingva formo povos plisukcesigi la propagandon.

Zamenhof, kvankam kontraŭvole, surprenis la gvidon de la reforma movado «por depreni de ĝi la danĝerecon», laŭ citaĵo en Enciklopedio de Esperanto, kaj eldonis la reformoprojekton en 1894 en La Esperantisto. Pri la reformo, Zamenhof anoncis en La Esperantisto en 1893:

 
 […] ni ne devas pli peni digi la riveron, sed ni devas reguligi ĝian fluon, por ke ĝi alportu utilon anstataŭ malutilo. […] Mi konfesas denove, ke, se la afero dependus nur de mi, mi retenus ankoraŭ ĉiujn parolojn pri reformoj […] 
— L. L. Zamenhof, [1]

VoĉdonoRedakti

Post la publikigo oni aranĝis voĉdonon inter la Esperantistaro pri kvar demandoj:

  1. ĉu malakcepti ĉiajn reformojn,
  2. ĉu akcepti senŝanĝe la reformon ellaboritan de Zamenhof,
  3. ĉu enkonduki aliajn reformojn,
  4. ĉu akcepti la Zamenhofan ellaboraĵon, sed iom modifite.

Ĉiu ano de la Ligo Esperantista rajtis voĉdoni, kaj ĉiu abonanto de La Esperantisto estis Ligano. En 1894, la nombro de abonantoj estis 717, el kiuj 60% loĝis en la tiama Rusa Imperio.[1]

La rezultaĵo estis publikigita en novembro de 1894. Kvankam nur 264 (37% de la tiama abonantaro) voĉdonis, la rezulto montris absolutan plimulton kontraŭ ĉiaj reformoj.

Respondo Nombro Elcento
1. Malakcepti reformon 157 59%
2. Akcepti reformon 11 4%
3. Fari alian reformon 3 1%
4. Akcepti modifitan reformon 93 35%
Sumo 264 100%

Poste, Zamenhof forlasis la reformoprojekton. Zamenhof private ĝojis pri la rezulto; en letero en la 29a de aŭgusto, 1894, al J. Guminski, Zamenhof diris:

 
 Dank’ al la parolado pri reformoj la nuna jaro estas efektive tute perdita por nia afero; tamen ni ne devas tion ĉi bedaŭri, ĉar la fina rezultato estos tre bona. La minaca fulmotondro de la reformoj purigis unu fojon por ĉiam la atmosferon plenigitan de nuboj, kaj nun ni havos jam dank’ al Dio longan trankvilecon kaj povos energie labori. En la lastaj kelkaj jaroj multaj amikoj komencis postuladi reformojn; mi petegadis ilin konstante kaj senĉese, ke ili lasu tiun ĉi demandon, kiu alportos nenian utilon kaj nur tute ruinigos nian aferon; sed neniu volis min aŭdi. 
— L. L. Zamenhof, [1]

En 1905, en la Unua Universala Kongreso, la Bulonja Deklaracio formale malpermesis tian reformon.

Post la voĉdonoRedakti

En la januaro de 1906, Emile Javal represigis la Zamenhofajn ellaboraĵojn el 1894 en limigita eldono de 50 ekzempleroj. Post la morto de Javal en la januaro de 1907, en la sama jaro Louis Couturat, por apogi sian laboron por novaj reformoj, grandkvante represigis la broŝuron de Javal, cetere sen permeso kaj kontraŭ la volo de la aŭtoro de la projekto. Poste, anoj de la Ido-movado citadas tiun projekton, kiel ateston de la neceso de reformo de Esperanto.

En la 21-a jarcento, la reformoprojekto estas studata de Esperantologoj kaj de amatoroj Interrete.[7][8]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Kiselman, Christer (2011). “Variantoj de Esperanto iniciatitaj de Zamenhof”, Esperantologio / Esperanto Studies (eo), p. 79–149. 
  2. 2,0 2,1 Zamenhof, L.; Émile Laval. (1907) Pri reformoj en Esperanto ϗ Aldonajho (esperante). Pariso: Coulommiers.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Zamenhof, L. L. (1989) Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. 1. unua etapo de esperanto. 1878–1895. Kioto: Eldonejo Ludovikito.
  4. 4,0 4,1 4,2 Kiselman, Christer. (2010) Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, p. 45–107. ISBN 978-92-9017-115-7.
  5. 5,0 5,1 Zamenhof, Ludvik (1894). Pri Reformoj en Esperanto archive.org (esperante) (PDF). La Esperantisto.
  6. Zamenhof, Ludvik; Émile Javal (1907). Bertilo Wennergren: Pri Reformoj en Esperanto (esperante) (HTML). Tekstaro de Esperanto. ESF. Alirita la 20 aŭgusto 2017.
  7. Washirei (2011). Esperanto 1894 (esperante).
  8. Washirei (2010–2011). Esperanto 1894. Blogo por esperantologoj kaj ne nur! (esperante).


Eksteraj ligilojRedakti