Distriktaro Duseldorfo

(Alidirektita el Regdistrikto Duseldorfo)

La distriktaro Duseldorfo estas unu el kvin administraj distriktaroj en la lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 5 261 157 loĝantojn.

Distriktaro Duseldorfo
Administra distriktaro
Blazono
registara regiono de Nordrejn-Vestfalio • registara regiono de Prusio [+]

LandoGermanio

ĈefurboDuseldorfo
- koordinatoj51° 25′ 12″ N, 6° 40′ 12″ O (mapo)51.426.67Koordinatoj: 51° 25′ 12″ N, 6° 40′ 12″ O (mapo)
Areo5 292,4211 km² (529 242 ha) [+]


Distriktaro Duseldorfo (Tero)
Distriktaro Duseldorfo (Tero)

Distriktaro Duseldorfo (Nordrejn-Vestfalio)
Distriktaro Duseldorfo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC

Map
Distriktaro Duseldorfo

Vikimedia Komunejo:  Regierungsbezirk Düsseldorf [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
blazono mapo
blazono de Nordrejn-Vestfalio situo de la distriktaro Duseldorfo en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
regiona ligo: Rejnlando
sidejo: Duseldorfo
areo: 5290,46 km²
loĝantoj: 5 261 157
(fine de decembro 2022)
loĝodenso: 987 loĝantoj po km²
subdivido: 66 komunumoj, el tiuj 56 en 5 distriktoj
adreso de la
administrejo:
Cecilienallee 2
40474 Düsseldorf
poŝtadreso de la
administrejo:
Postfach 30 08 65
40408 Düsseldorf
retpaĝo: www.bezreg-duesseldorf.nrw.de
retadreso: poststelle@brd.nrw.de
Mapo
situo de la distriktaro Duseldorfo en Nordrejn-Vestfalio

Geografio redakti

La distriktaro Duseldorfo situas en la nordokcidento de Nordrejn-Vestfalio. Ĝi estas la plej loĝantoriĉa kaj plej dense loĝata en tuta Germanio. La strukturo de la teritorio estas plejparte urbeca. Nur dek eksterdistriktaj urboj, el tiuj kvar en la okcidenta (Rejnlanda) Ruhr-regiono apartenas al ĝia teritorio. Tamen ĉ. 52 % de la areo estas uzata agrikulture kaj septono de la areo estas arbara.

Najbaraj distriktaroj resp. landoj redakti

La distriktaro Duseldorfo limas en la nordo al la distriktaro Monastero, en la oriento al la distriktaro Arnsbergo en la sudo al la distriktaro Kolonjo kaj en la okcidento al Nederlando.

Historio redakti

La historio da la distriktaro originas en la "Prusa ordono pri la plibonigota instalo de provincaj instancoj" de la 30-a de aprilo 1815. Tiam la Prusa registaro kaj administrado estis novordigata post la Viena Kongreso kaj la provincoj subdividata en entute 28 distriktaroj, unu el ili la distriktaro Duseldorfo. Kiel la aliaj, ankaŭ la registaro en Duseldorfo je la 22-a de aprilo 1816 ekfunkciis. Jam post preskaŭ ses jaroj la 22-an de junio 1822 la "distriktaro Kleve" estis unuigata kun la Duseldorfa. Samtempe la origine 18 distriktoj estis reduktataj je 13.

Administra subdivido redakti

Stato 1822 redakti

distriktoj

Plua historia evoluo redakti

distriktoj redakti

  1. distrikto Dinslaken (ĝis la 31-a de decembro 1974, sekve en la distrikto Wesel)
  2. distrikto Düsseldorf-Mettmann (ĝis la 31-a de decembro 1974, post limkorektadoj alinomigo en distrikto Mettmann)
  3. distrikto Geldern (ĝis la 31-a de decembro 1974, poste en la distrikto Kleve)
  4. distrikto Grevenbroich (ĝis la 31-a de decembro 1974, post enigado de la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Neuss kaj aliaj limkorektadoj alinomigo en distrikto Neuss)
  5. distrikto Kempen-Krefeld (ekde la 1-a de januaro 1969 enigado de la ĝis nuna eksterdistrikta urbo Viersen kaj la 1-an de januaro 1975 alinomigo en distrikto Viersen)
  6. distrikto Kleve (ekde la 1-a de januaro 1975 kun la distrikto Geldern kaj partoj de la distriktoj Rees kaj Borken [tiu lasta en la distriktaro Monastero])
  7. distrikto Mettmann (ekde la 1-a de januaro post alinomigo de la distrikto Düsseldorf-Mettmann)
  8. distrikto Moers (ĝis la 31-a de decembro 1974, poste en la distrikto Wesel ; Homberg kaj Rheinhausen urbopartoj de Duisburg)
  9. distrikto Neuss (ekde la 1-a de januaro 1975 post alinomige de la pligrandigata distrikto Grevenbroich ĝis la 30a de junio 2003, nun Rejn-distrikto Neuss)
  10. distrikto Rees (ĝis la 31-a de decembro 1974, poste en la Kreisen Wesel kaj Kleve)
  11. Rhein-distrikto Neuss (ekde la 1-a de julio 2003, antaŭe distrikto Neuss)
  12. distrikto Rhein-Wupper (ĝis la 31-a de decembro 1974, poste dispartigata al la urbo Leverkusen, la distrikto Rhein-Berg kaj la distrikto Oberberg [ĉiuj en la distriktaro Kolonjo])
  13. distrikto Viersen (ekde la 1-a de januaro 1975 post alinomigo de la distrikto Kempen-Krefeld)
  14. Distrikto Wesel (ekde la 1-a de januaro 1975 el partoj de la distriktoj Dinslaken, Moers, Rees kaj Recklinghausen, tiu lasta en la distriktaro Monastero])

Eksterdistriktaj urboj redakti

  1. Düsseldorf (la 1-a de januaro 1975 pligrandigo per enkomunumigoj)
  2. Duisburg (la 1-a de januaro 1975 pligrandigo per enkomunumigoj)
  3. Essen (la 1-a de januaro 1-a de januaro 1975 pligrandigo per enkomunumigoj)
  4. Krefeld (la 1-a de januaro 1975 pligrandigo per enkomunumigoj)
  5. Leverkusen (ĝis la 31-a de decembro 1974, poste ŝanĝiĝo en la distriktaro Kolonjo)
  6. Mülheim ĉe Ruhr (la 1-a de januaro 1975 pligrandigo per enkomunumigoj)
  7. M. Gladbach (skribmaniero de la urbo Mönchengladbach ĝis la 10-a de oktobro 1960, prononco unue kiel München Gladbach ĝis la 19-a de decembro 1950)
  8. Mönchengladbach (skribmaniero de la urbo Mönchengladbach ekde la 1-a de oktobro 1960; la 1-a de januaro 1975 pligrandigo per enkomunumigo de la urbo Rheydt)
  9. Neuß (ĝis 1968, ŝanĝo de la skribmaniero en Neuss)
  10. Neuss (ekde 1968, antaŭe Neuß, la 1-an de januaro 1975 enigado en la novan distrikton Kreis Neuss)
  11. Oberhausen
  12. Remscheid (la 1-a de januaro 1975 pligrandigo per enkomunumigoj)
  13. Rheydt (ĝis la 31-a de decembro 1974, urboparto de la urbo Mönchengladbach)
  14. Solingen (la 1-a de januaro 1975 pligrandigo per enkomunumigoj)
  15. Wuppertal (la 1-a de januaro 1975 pligrandigo per enkomunumigoj)

Aktuala stato redakti

Ekde la 1-a de januaro 1975 la distriktaro Duseldorfo subdividiĝas en kvin distriktoj kun entute 56 distriktaj komunumo] kaj dek eksterdistriktaj urboj.

distriktoj Eksterdistriktaj urboj

Eksteraj ligiloj redakti