Reghin
Reghin [regin] (hungare: Szászrégen [sa:sre:gen], germane: Re(g)en, Sächsisch Regen) estas urbo en Rumanio sur la bordo de Mureș norde de Târgu Mureș. Ĝi estas la plej grava muzikinstrumentofara centro de Rumanio. Oni aligis al ĝi en 1926 Reghin-Sat. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Apalina kaj Iernuțeni.
Reghin | ||
---|---|---|
Urbo, municipego | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Mureș | |
Alinome | Szászrégen (hungare), Sächsisch Regen (germane) | |
Iama hungara departemento | Maros-Torda | |
Situo | 46° 47′ N, 24° 42′ O (mapo)46.77583333333324.708333333333Koordinatoj: 46° 47′ N, 24° 42′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 363 m | |
Poŝtkodo | 545300 | |
Loĝantaro | 33,281 (en 2011; 36.126 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 114809 | |
Reghin situas ambaŭflanke de rivero Mureș. En la urbo kuniĝas la naciaj vojoj DN15 kaj DN16.
LoĝantaroRedakti
En 1910 Szászrégen havis 7310 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj); en 1992 35 004 (68 % da rumanoj).
HistorioRedakti
Ĝiaj unuaj mencioj skribe estas en 1228, 1332 kiel ekleziejo. La saksoj koloniiĝis en la regionon en la 12-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, al Maros-Torda.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlandoRedakti
Iam tie loĝadis transilvaniaj saksoj.
Ekzistas ankaŭ pli kompleta listo de hungaraj loknomoj kun "szász".
Vidu ankaŭRedakti
BibliografioRedakti
- Bíró Dónát: A régeni magyarság művelődéstörténete (La kulturhistorio de hungaroj de Régen). 1996. (hungare)
- Bíró Dónát: Szászrégeni kézműves mesterségek, 2000.
Eksteraj ligilojRedakti
- Monata loka revuo Arkivigite je 2014-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
- ROU MS Reghin CoA.png
La urba blazono