Reginald Foster

usona pastro

Reginald Thomas FOSTER (naskiĝinta la 14-an de novembro 1939 en Milvokio, mortinta la 25-an de decembro 2020[1]) estis usona latinisto kaj romkatolika animzorganto. Li konsideritis unu el la plej bonaj spertuloj pri la latina lingvo kaj latinitas viva.[2]

Reginald Foster
Persona informo
Reginald Foster
Naskiĝo 14-an de novembro 1939 (1939-11-14)
en Milvokio
Morto 25-an de decembro 2020 (2020-12-25) (81-jaraĝa)
en Milvokio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaanglaitala vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo ordenpastro • latinisto • katolika sacerdoto • monaĥoinstruisto vd
Laborkampo Latina literaturolatina lingvo • lingvoinstruado • pastora zorgado • sacerdoteco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kreskis li en familio de ladistoj. En al aĝo de 13 jaroj li eniris la Malgrandan seminarion kaj dujarojn poste la Grandan seminarion de Peterborough (Nov-Hampŝiro). En 1959 li aniĝis al la ordeno de la senŝuaj karmelanoj studonte ekde 1962 teologion en Romo.

En 1970 li transprenis laŭ rekomendo de Karl Egger malgraŭ protestetoj de la ĝeneralprokuratoro de la karmelanoj la postenon de Amleto Tondito en la ofico por latinaj leteroj en la Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo de la Romia kurio. Inter 1969 kaj 2009 li deĵoris por la papoj Paŭlo la 6-a, Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a. Inter la taskoj de papa sekretario pri latinaĵoj estis la traduko de gravaj tekstoj pri papaj doktrinoj aŭ la nomo de stratoj en Vatikanurbo.[3] Intertempe li komisiitis verki gratulojn kaj salutojn de la papo senprepare kaj provizore.

Li mem flegis tre asketisman vivostilon dormante sub maldika kovrilo surpavime kaj fordonante ĉiujn donacojn krom libroj. Anstataŭ sutanon li portis dum al lastaj jardekoj bluajn pantalonojn kaj ĉemizojn, nigrajn sportŝuojn kaj malbonvetere bluan jakon el poliestro. Anoj de la Svisa Gvardio nomis lin pro tio benzinstaciulo (il benzinaio)[4] kaj ja ekzistas oficialaj protestoj kontraŭ ties vagabonda sinprezentado.

Krome Foster ankaŭ estis animzorganto. Li instruis studentojn kaj faris ĉiusemajnan elsendon ĉe Radio Vatikana titole The Latin Lover. Ekde 1977 li faris po dek latinkursojn ĉe la Pontifika Gregoria Universitato. En 1985 li krome ekigis, pro instigo de studentoj, someran lernejon. La kursoj estis senkostaj kaj daŭris ok semajnojn: nomo ilia estis Aestiva Romae Latinitas. Sed maldungitis li de la altlernejo en 2006 pro ke li estis permesinta al tro multe da studentoj ĝui senpage la universitatajn ofertojn. Sekve li fondis en novembro 2006 propran kaj liberan institucion nome Academia Romae Latinitatis respektive Istituto Ganganelli. Ĝi gastis ekde 2007 en Romo ĉe Venezia-placo. Do latinemuloj povis tie frandi la altkvalitajn latinaĵojn.[5]

Graveco redakti

Foster estis famega pro la parkere konata tekstaro de la klasika latina lingvo kaj la stilo de ora kaj arĝenta latinaj epokoj. En 2008 li kolapsis duminstruade kaj transportitis malsanulejen kaj tuj poste Usonon. Tie li ekloĝis en oldulejo en Greenfield (Viskonsino). Oficiale li retiriĝis en 2009. Vivanta je Milvokio li kontinuigis senkostan instruadon ĉe Universitato de Viskonsino-Milvokio. Ekde marto 2017 li instruis olduleje. Li mortis post diagnozo de kovido.[6]

Li multe laboris en la eldono de Lexicon recentis Latinitatis de Fondaĵo Latinitas. Li ankaŭ estis ŝtata intervjupartnero por ĵurnalistoj pro ties sincera-senkaŝa dirmaniero.[7]

Verkoj redakti

  • kun Daniel Patricius McCarthy: Ossa Latinitatis sola ad mentem Reginaldi rationemque. The mere bones of Latin according to the thoŭĝt and system of Reginald. Waŝington, D.C. 2016, ISBN 978-0-8132-2832-7.

Referencoj redakti

  1. Katie Walker:"RIP Father Reginald Foster, 81, the Pope’s Latin teacher"
  2. Margalit Fox: "Reginald Foster, Vatican Latinist Who Tweeted in the Language, Dies at 81". Ĉe: nytimes.com, 27.12.2020
  3. "Langjähriger Latinist der Päpste Reginald Foster gestorben. Ein Leben für eine lebendige tote Sprache." Ĉe: domradio.de, 27.12.2020.
  4. "40 Jahre lang Latinist des Papstes." Ĉe: katholisch.de, 27.12.2020
  5. "Papst würdigt verstorbenen Latinist Foster". Ĉe: vaticannews.va, 27.12.2020
  6. Ricardo Torres: Reginald Foster, 81, maintained Milwaukee roots while serving four popes as Vatican's foremost Latin aŭthority (=Milwaukee Joŭrnal Sentinel), Milwaukee, 27.12.2020 (surrete)
  7. En 2008 faris Bill Maher dokumentan filmon kun li Religuloŭs – Seeing is Believing kaj en 2018 li aperis ĉefrolule en verko de David Boffa Reginaldus: From Milwaŭkee to the Vatican.

Literaturo redakti

  • Michael Fontaine, Charles J. McNamara, William Michael Short (eld.): Quasi labor intus. Ambiguity in Latin literature. Papers in honor of Reginald Thomas Foster, OCD. Brooklyn 2018, ISBN 1-73247-501-6.
  • Alexander Stille: "Latin Fanatic: A Profile of Father Reginald Foster". Ĉe: The American Sĉolar, jarkolekto 63 (1994), p. 497–526 ) jstor.org interrete)

Eksteraj ligiloj redakti