Regine Hildebrandt

Regine HILDEBRANDT [regine HILdebrant] (naskiĝis la 26-an de aprilo, 1941, mortis la 26-an de novembro, 2001) estis germana politikistino.

Regine Hildebrandt
Persona informo
Regine Hildebrandt
Naskonomo Regine Radischewski
Naskiĝo 26-an de aprilo 1941 (1941-04-26)
en Berlino
Morto 26-an de novembro 2001 (2001-11-26) (60-jaraĝa)
en Woltersdorf
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Tombo Woltersdorf vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio • Social Democratic Party in the GDR vd
Familio
Edz(in)o Jörg Hildebrandt vd
Infanoj Elske Hildebrandt vd
Profesio
Okupo biologopolitikisto vd
Aktiva en Potsdam vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Regine Hildebrandt naskiĝis en Berlino. Ŝia origina nomo estis Regine RADISCHEWSKI. De 1959 ĝis 1964 ŝi studis biologion en Orienta Berlino; en 1968 ŝi doktoriĝis, poste ŝi priesploris kuracilojn.

Dum la politikaj ŝanĝoj en GDR en 1989 ŝi engaĝiĝis en la civitana movado Demokratie jetzt (= Demokration nun) kaj aliĝis al la Socialdemokratia Partio de GDR. En la unua libere elektita registaro de GDR ŝi de aprilo ĝis aŭgusto 1990 estis ministrino pri laboro kaj socialaj aferoj, poste ŝi fariĝis membrino de la federacia estraro de la Socialdemokratia Partio de Germanio.

En aŭtuno 1990 Regine Hildebrandt iĝis ministrino pri laboro, socialaj aferoj, sano kaj virinaj aferoj en la registaro de la federacia lando Brandenburgio. Post kiam la ĉefministro Manfred Stolpe en aŭtuno 1999 formis koalicion kun la Kristandemokratia Partio de Germanio, ŝi forlasis sian postenon en la landa registaro. En decembro 1999 kaj novembro 2001 ŝi denove fariĝis membrino de la federacia estraro de sia partio.

Regine Hildebrandt investis multe da energio por malkaŝi la problemojn ĉefe en la orienta parto de Germanio, kie la sociala nivelo estas multe pli malalta ol en la okcidento. Ŝi gajnis grandan popularecon kaj diversajn altajn premiojn.

Ekde 1996 Regine Hildebrandt suferis de mamkancero. En multnombraj intervjuoj ŝi parolis pri sia malsano kaj kuraĝigis per tio aliajn malsanulinojn. Post plurjara sensukcesa terapio ŝi la 26-an de novembro, 2001 mortis de sia malsano.

Unu tagon post la entombigo okazis fenebra ceremonio en la Pocdama preĝejo Nikolaikirche, kiun krom kanceliero Gerhard Schröder politikistoj de ĉiuj parlamentaj partioj partoprenis. Antaŭ la preĝejo kunvenis plurmil civitanoj, por honorigi la mortintinon.