Regiona Konsilio (Francio)

La Regiona Konsilio (franclingve Conseil régional) estas la balotita asembleo de ĉiu franca regiono.

Historio redakti

La subdivido de Francio laŭ regionoj datiĝas de 1956, sed ili estis tiam nur administraciaj kaj formalaj subdividoj, ekzemple samkiel arondismentojkantonoj hodiaŭ. Post la malsukceso de referendumo en 1969 pri la kreaĵo de potencaj, politikaj regionoj (kiu aliparte kaŭzis la demision de Prezidento Charles de Gaulle), la sinsekvaj registaroj elektis pli gradan metodon. Tiel la Regionaj Konsilioj estis kreitaj de la leĝo de la 5-a de julio 1972

Tiam, ĉiu konsilio konsistis el la parlamentanoj (deputitoj kaj senatanoj) de la regiono, kaj el de la delegitoj de la Ĝeneralaj Konsilioj kaj komunumoj de la regiono. La konsilantoj balotis ĉiujare malgrandan buĝeton, subtenitan per kelkaj fiskaj taksoj.

En 1982 kaj 1983, la leĝoj pri sencentralizo konfidis al la regionoj plurajn taskojn, precipe pri la subteno de liceoj aŭ pri profesia formado. Nur en 1986 fariĝis la regionoj veraj "teritoriaj kolektivoj", samkiel departementojkomunumoj.

Funkciado redakti

Ekde 1986, la regionaj konsilantoj estas balotitaj per rekta universala voĉdono. Iliaj mandatoj daŭras 6 jarojn, kaj ili estas sekve reelekteblaj. La konsilantoj balotas la prezidenton de la Regiona Konsilio, kiu disponas la ekzekutivan potencon ekde 1986 (antaŭe, tiun posedis la regiona prefekto).

La prezidento devas plenumi la decidojn de la Konsilio kaj rekruti la regionan laboristaron.

La regiona prefekto kontrolas la konformecon de la regionaj decidoj kun la naciaj leĝoj, kaj povas okazeble submeti peton al la administra tribunalo.

Ĉiu regiono, metropola aŭ transmara, enhavas Regionan Konsilion, escepte de Korsiko, kiu posedas specialan, pli aŭtonoman insulan asembleon.

Vidu ankaŭ redakti