Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro

La Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro (hispane Parque Regional de la Cuenca Alta del Manzanares), kreita en 1985, estas la plej granda natura areo protektita de la Madrida Regiono (Hispanio) kaj unu el la plej valoraj el ekologia kaj pejzaĝa vidpunkto. Ĝi situas en la nordokcidento de la regiono kaj etendiĝas ĉirkaŭ la alta trairo de la rivero Manzanaro, laŭlonge de 52.796 hektaroj, kiuj reprezentas ĉ. 6,6% de la madrida teritorio. Unesko deklaris ĝin Biosfera rezervejo en 1993.

Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro
Mapa Parque Regional de la Cuenca Alta del Manzanares.jpg

Koordinatoj40° 42′ 0″ N, 3° 48′ 0″ U (mapo)40.7-3.8Koordinatoj: 40° 42′ 0″ N, 3° 48′ 0″ U (mapo)
Areo425,83 km² (42 583,24 ha) [+]

Estiĝo23-a de januaro 1985

Map
Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Parque regional de la Cuenca Alta del Manzanares [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La Turoj de La Pedriza estas la plej alta pinto de ĉi loko, kun pli ol 2.000 m alte.
Ĝenerala panorama vido de La Pedriza, la natura loko plej vizitata de la parko.

Ĝi troviĝas en la Gvadarama Montaro, kun la escepto de la Monto El Pardo. Ĝia plej elstara loko estas La Pedriza, la granita komplekso plej grava de Europo.

En ĝi troviĝas entute aŭ nur parte 18 municipoj. Ili estas laŭalfabeta ordo: Alcobendas, Becerril de la Sierra, Cercediljo, Collado Villalba , Colmenar Viejo, El Boalo, Galapagar, Hoyo de Manzanares, Las Rozas, Madrido, Manzanares el Real, Miraflores de la Sierra, Moralzarzal, Navacerrada, San Sebastián de los Reyes, Soto del Real, Torrelodones kaj Tres Cantos.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti