Regiono Marborda-Karsta
statistika regiono en Slovenio
La Regiono Marborda-Karsta (slovene Obalno-kraška statisticna regija) estas unu el la 12 statistikaj regionoj de Slovenio. Ĝi estis kreita en majo 2005. Ĝi situas en la sudokcidenta parto de Slovenujo kaj havas 8 municipojn. La areo de la regiono estas 1044 km² kaj komence de 2014 ĝi havis 112.848 loĝantojn. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la regiono estas Koper.
Regiono Marborda-Karsta | |||
---|---|---|---|
Lando | Slovenio | ||
Ĉefurbo | Koper | ||
- koordinatoj | 46° N, 14° O (mapo)45.63333333333313.933333333333Koordinatoj: 46° N, 14° O (mapo) [+] | ||
Areo | 1 044 km² (104 400 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
|
|||
La marborda regiono de la mediteranea klimato estas la sola regiono de la lando kun aliro al la maro - krome, kiel indikas la nomon, ĝi inkluzivas la altebenaĵon karstan. Taŭgaj naturaj kondiĉoj ebligas evoluigi turismon, transportadon kaj kulturon de diversaj kultivaĵoj en agrikulturo.
Komunumo en la regionoRedakti
Nombro | Občina | Areo en km² | Loĝantaro |
---|---|---|---|
1 | Ankaran | 8,05 | 3230 |
2 | Divača | 147,80 | 3934 |
3 | Hrpelje-Kozina | 192,20 | 4260 |
4 | Izola | 28,60 | 15 833 |
5 | Komen | 102,70 | 3556 |
6 | Koper | 303,15 | 51 191 |
7 | Piran | 44,60 | 17 753 |
8 | Sežana | 217,40 | 13 091 |
Entute | 1044 | 112 848 |
Noto: Loĝantaro estis raportita komence de 2014.