Regiono Rejno-Majno

La metropola regiono Rejno-Majno (germane Rhein-Main-Gebiet) estas ekonomia regiono kaj urba aglomeraĵo en okcidenta Germanio, ĉe kaj relative proksime de la kunfluo de la du riveroj Majno kaj Rejno. La regiono kovras la sudon de la federacia lando Hesio kaj partojn de la najbaraj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato (Rejnhesio, Rheinhessen) okcidente kaj kaj Bavario (Malsupra Frankonio, Unterfranken) oriente. Depende de la teritoriaj difinoj de la aliaj metropolaj regionoj, temas pri la laŭ nombro de loĝantoj dua aŭ tria plej granda metropola regiono de Germanio, kaj pri unu el tiuj kies loĝantaro plej rapide kreskas. Centro de la regiono estas la urbo Frankfurto ĉe Majno. Sude la teritorio rekte limas je alia metropola regiono de Germanio, la metropola regiono Rhein-Neckar.

Regiono Rejno-Majno
Regiono
urboj kaj distriktoj de la regiono laŭ difino de la regiona industria kaj komerca ĉambro
urboj kaj distriktoj de la regiono laŭ difino de la regiona industria kaj komerca ĉambro
urboj kaj distriktoj de la regiono laŭ difino de la regiona industria kaj komerca ĉambro
metropolitan region in Germany [+]

LandoGermanio

- koordinatoj50° 6′ 26″ N, 8° 39′ 54″ O (mapo)50.1072222222228.665Koordinatoj: 50° 6′ 26″ N, 8° 39′ 54″ O (mapo)
Areo2 674 km² (267 400 ha) [+]

Loĝantaro2 437 141 [+] (decembro 2020)
Denseco911,42 loĝ./km² [+] [+]

Regiono Rejno-Majno (Tero)
Regiono Rejno-Majno (Tero)
Situo de la 11 oficialaj metropolaj regionoj de Germanio (la regiono Rejno-Majno en helflava koloro)

Regiono Rejno-Majno (Germanio)
Regiono Rejno-Majno (Germanio)
DEC

Map
Regiono Rejno-Majno

Vikimedia Komunejo:  Rhein-Main [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Limoj redakti

La regiono fakte ne havas unuece difinitajn limojn. Plej konatas la relative vasta difino uzata en la regiona forumo de la germana industria kaj komerca ĉambro (germane Forum Rhein-Main der Deutschen Industrie- und Handelskammer). Laŭ ĝi membras en la regiono

sep eksterdistriktaj urboj
kaj dek ok distriktoj

La distrikto Lahn-Dill ne estas en tiu listo, ĉar ĝi ne estas parto de la regiona forumo de la germana industria kaj komerca ĉambro kaj ne parto de la eŭropunia metropola regiono Rejno-Majno, sed historie ĝi apartenas al la regiono kaj fakte inkluzivigeblas.

Laŭ tiu difino la metropola regiono ampleksas areon de 14 800 kvadrataj kilometroj kaj en ĝi vivas proksimume 5,5 milionoj da homoj.

La distrikto Bergstraße kaj la urbo Worms paralele ankaŭ membras en la najbara metropola regiono Rhein-Neckar.

 
la urbocentra silueto de Frankfurto ĉe Majno

Vidu ankaŭ redakti