Malfermi la ĉefan menuon

Registaro de Brazilo

blazono de la federacia registaro de Brazilo

La federacia registaro de Brazilo (portugale Governo Federal do Brasil), jure ofte nomata portugale União, do "unio", estas la centra nacia registaro de la Federacia Respubliko Brazilo, laste fundamentigita per la Federacia Konstitucio de 1988 (portugale Constituição da República Federativa do Brasil. Ĝi dividas la suverenecon pri la ŝtata teritorio de Brazilo kun la aliaj ŝtataj unuoj, la 26 subŝtatoj, la Distrito Federal, en Esperanto Federacia Distrikto, kaj la municipoj. La sidejo de la federacia registaro estas en Braziljo (Brasília). La ŝtatprezidanta palaco tie nomatas Palácio do Planalto - pro tio ofte oni nomas la federacian registaron de Brazilo mallonge Planalto.

la ŝtatprezidanta palaco Planalto