Registroŝveligilo

La registroŝveligilo (ankaŭ rulŝveligilokresĉendorulo) estas ludhelpilo (mekanika, pneŭmatika aŭ elektra) instalita precipe ĉe orgenoj el la romantika epoko, per kiu oni povas aŭtomate tiri aŭ maltiri la registrojn tiel, ke la laŭteco entute pliiĝas aŭ malpliiĝas. Plejofte oni ekfunkciigas la registroŝveligilon per rulcilindro rulata perpiede, ankaŭ balancopedalo eblas. En kelkaj orgenoj foje troveblas „memfunkciaj“ rulcilindroj aŭ kresĉendiloj. Plejparte la orgenkonstruisto antaŭmetas la registrosinsekvon, sed en pli novaj orgenoj ankaŭ troviĝas libere ĝustigeblaj registroŝveligiloj.

rulŝveligilo (maldekstre de la balancopedaloj

Registroŝveligilo ebligas kontrolo la tutan dinamikan larĝecon de orgeno, tamen alie ol je la ŝvelpozitivo glata, senŝtupa kresĉendo aŭ dekresĉendo ne eblas. Krome je nura uzado de la registroŝveligilo la orgenisto perdas la kontrolon pri la sonkoloro.

La registroŝveligilo iĝis kutima meze de la 19-a jarcento, kiam evoluis la simfonia orgeno. Ofte en granda orgeno ekzistas ambaŭ sistemoj, la ŝvelpozitivo kun ĵaluzioj kaj la rulŝveligilo.