Regna Prezidanto
Regna Prezidanto en 1919–1945 estis la esprimo por la ŝtata ĉefo de Germana Regno de la Vajmara Respubliko en 1918–1933 federacia demokratia respubliko sub elektita prezidanto, neoficiale ankaŭ konata kiel "Vajmara Respubliko" (Weimarer Republik); kaj de la Nazia Germanio en 1933–1945 centrisma diktaturo sub la diktatoro Adolf Hitler; neoficiale ankaŭ nomata Nazia Germanio la "Tria Regno" (Drittes Reich). Laŭ la Vajmara Konstitucio la prezidento estis elektita de la popolo por sep jaroj. Li rajtis okazigi novbalotojn por la parlemento, instalis la registaron kaj en krizostato dekreti. Sed la parlamento Reichtag havis la rajton ekzemple malelekti la registaron kaj ankaŭ cetere nuligi prezidentajn decidojn. Ĉar la parlamento suferis ofte pro manko de stabila plimulto por subteni registaron, la prezidento fariĝis pli forta ol la konstituci-farintoj intencis. Ekde 1930 la registaro regis ĉefe per prezidentaj dekretoj, tolerata ĝis 1932 de la socialdemokratoj.
La unua Regna Prezidento estis Friedrich Ebert, en 1919 ankoraŭ elektita de la Nacia Asembleo (kun plilongigo). Kelkajn monatojn antaŭ la fino de la tiel kreita periodo, Ebert mortis komence de 1925. Elektiĝis jen en la popola baloto la senpartia pensiita generalo Paul von Hindenburg, kiu principe ne simpatiis kun la respubliko, sed intencis respekti la konstitucion. Li estis reelektita en 1932.
Ĉar Hindenburg en 1933 timis rompi la konstitucion dissolvante la parlamenton (dominatan de ekstremistoj) por iom longa tempo, li decidis instali koalician registaron de nacisocialistoj kaj (ĉefe senpartiaj) konservativuloj. Malgraŭ ĉies supozo, regna kanceliero Adolf Hitler montriĝis la fortulo en la registaro kaj neniigis la germanan demokration. Kiam Hindenburg mortis en aŭgusto 1934, Hitler deklaris la oficon de la prezidento transirintan al sia propra, la kanceliereco, anstataŭ lasi elekti novan prezidenton.
En Federacia Respubliko Germanio, la Federacia Prezidento havas malpli da rajtoj ol havis la Regna Prezidento.
Regna Prezidentoj 1919–1945
redaktiRegna Prezidentoj de Germanio | |||||
nomo (naskiĝo - morto) | partio | ekofico | fino de la ofico | ŝtato(j) | |
---|---|---|---|---|---|
1 | Friedrich Ebert (1871–1925) |
SPD | 11-an de februaro 1919 |
28-an de februaro 1925Mortis |
Vajmara Respubliko |
– | Hans Luther (1879–1962) |
Senpartia | 28-an de februaro 1925 |
12-a de marto 1925Portempa prezidanto |
Vajmara Respubliko |
– | Walter Simons (1861–1937) |
Senpartia | 12-a de marto 1925 |
12-an de majo 1925Portempa prezidanto |
Vajmara Respubliko |
2 | Paul von Hindenburg (1847–1934) |
Senpartia | 12-a de majo 1925 |
2-an de aŭgusto 1934Mortis |
Vajmara Respubliko Nazia Germanio |
3 | Adolf Hitler (Führer kaj Regna Kanceliero) (1889–1945) |
NSDAP | 2-an de aŭgusto 1934 |
30-an de aprilo 1945Suicidis |
Nazia Germanio |
4 | Karl Dönitz (1891-1980) |
NSDAP[1] | 30-an de aprilo 1945 |
23-a de majo 1945Arestis |
Nazia Germanio |
Standardo
redakti-
1919–1921
-
1921–1926
-
1926–1933
-
1933–1934
-
1934–1945
-
30-an de aprilo 1945–23-a de majo 1945
Referencoj
redakti- ↑ Howard D. Grier (2007): Hitler, Dönitz, and the Baltic Sea. The Third Reich's last hope. Naval Institute Press, ISBN 1-59114-345-4, p. 256 Footnote 8, Chapter 10.