Ŝtatestro

(Alidirektita el Regnestroj)

Regnestroŝtatestro[1] estas estro de la ŝtato. Li/ŝi povas esti monarko (imperiestro, reĝo, princo, emiro...), prezidento (plej ofte; vidu: respubliko) elektita de la popolo aŭ de deputitoj en demokratioj, aŭ ĉefministro laŭ la konstituciotradicio de tiu regno. Li/ŝi estas la hierarkie plej alta estro de iu regno.

Karlo la 3-a funkcianta kiel ŝtatestro por la plej multaj nacioj (14) en la nuna politika mondo

Multaj ŝtatestroj nur reprezentas sian landon, neposendante efektivan povon (kiu estas ĉe la ĉefministro, ĝenerala sekretariokanceliero) kiel en Britio, HungarioGermanio; tiukaze lia nomo estas preskaŭ nekonata.

En aliaj landoj la ŝtatestro (prezidento) havas efektivan potencon, kiel en Usono, Rusio, Belorusio.

En landoj, kie la subŝtatoj nomiĝas ŝtatoj (ekzemple Usono, Meksiko, Brazilo, Birmo) la termino "ŝtatestro" ofte efektive signifas provincestron; ankaŭ la terminon "guberniestro" oni trovas en tiu ĉi situacio, pro la angla "governor". Eble subŝtatestro pli bonus tie.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti