Provincoj de la Regno en 1920–1922.Jugoslava poŝtmarko de 1939 montranta la reĝon Petro la 2-a.
Tiu Reĝlando Jugoslavio estis formita en 1918 pere de la kunigo de la provizora Ŝtato de Slovenoj, Kroatoj kaj Serboj (siavice formita el teritorioj de la iama Aŭstri-Hungaria Imperio) kun la iame sendependa Reĝlando Serbio. La Reĝlando Montenegro estis unuigita kun Serbio kvin tagojn antaŭe, dum la regionoj Kosovo, Vojvodino kaj Vardara Makedonio estis partoj de Serbio antaŭ la unuigo.
Dekomence, la Reĝlando estis oficiale nomata Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (en serb-kroata: Краљевина Срба, Хрвата и Словенаца / Kraljevina Srba, Hrvata i Slovenaca; en slovena: Kraljevina Srbov, Hrvatov in Slovencev), sed la termino "Jugoslavio" (laŭvorte "Lando de Sudaj Slavoj") estis populara nomo el sia origino. La oficiala nomo de la ŝtato estis ŝanĝita al "Reĝlando Jugoslavio" fare de la reĝo Aleksandro la 1-a Karađorđević la 3-an de oktobro 1929.[2]
↑ "Kraljevina Jugoslavija! Novi naziv naše države. No, mi smo itak med seboj vedno dejali Jugoslavija, četudi je bilo na vseh uradnih listih Kraljevina Srbov, Hrvatov in Slovencev. In tudi drugi narodi, kakor Nemci in Francozi, so pisali že prej v svojih listih mnogo o Jugoslaviji. 3. oktobra, ko je kralj Aleksander podpisal “Zakon o nazivu in razdelitvi kraljevine na upravna območja", pa je bil naslov kraljevine Srbov, Hrvatov in Slovencev za vedno izbrisan." (Naš rod ("Our Generation", a monthly Slovenian language periodical), Ljubljana 1929/30, št. 1, str. 22, letnik I.)