Reĝlando Rumanio

historia ŝtato (1881-1947)
(Alidirektita el Regno de Rumanio)

Reĝlando Rumaniorumana reĝlando (rumane Regatul României) estis konstitucia monarkio ekzistanta inter 1881 kaj 1947.

Reĝlando Rumanio
Plena origina nomo:
Regatul României
 Unuiĝintaj Princlandoj
 Moldavia Demokratia Respubliko
 Duklando de Bukovino
 Transilvanio
18811947 Rumana Popola Respubliko 
Moldava Soveta Socialisma Respubliko 
Ukraina Soveta Socialisma Respubliko 
Reĝlando de Bulgario 

flago

blazono

flago blazono
historia lando • suverena ŝtatoreĝlando
Geografio
Rumanio inter 1918 kaj 1940
Rumanio inter 1918 kaj 1940
Ĉefurbo:
Bukareŝto
Iași (1916-1918)
Areo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
18 052 896 en 1930
rumana kiel oficiala lingvo
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Unuiĝintaj Princlandoj Unuiĝintaj Princlandoj
Moldavia Demokratia Respubliko Moldavia Demokratia Respubliko
Duklando de Bukovino Duklando de Bukovino
Transilvanio Transilvanio
Postsekvaj ŝtatoj:
Rumana Popola Respubliko Rumana Popola Respubliko
Moldava Soveta Socialisma Respubliko Moldava Soveta Socialisma Respubliko
Ukraina Soveta Socialisma Respubliko Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
Reĝlando de Bulgario Reĝlando de Bulgario
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Triopa Entento

vdr

De 1859 ĝis 1877 Rumanio evoluigis sian sistemon: de persona unio de du ŝtatoj (Valaĥio kaj Moldavio) kun unu reganto ĝis plene memstara, sendependa reĝlando kun monarkio el la eksterlanda familio de Hohencolernoj. En 1918, post la unua mondmilito, Transilvanio, parto de Kriŝano, parto de Maramureș, plejparto de Banato, Besarabio kaj Bukovino estis aligitaj al la lando kaj formiĝis tiel nomata România Mare (Granda Rumanio). En 1940 Maramureș, partoj de Transilvanio kaj de Kriŝano estis transdonitaj al Hungario, Besarabio - al Sovetunio kaj suda Dobruĝo - al Bulgario. Nur la teritorioj transdonitaj al Hungario ree fariĝis rumanaj post la Dua Mondmilito. En 1947 la lasta reĝo estis devigita rezigni kaj monarkion anstataŭis respubliko regata de Rumana Komunista Partio.

Unuiĝo kaj monarkio redakti

 
Karolo la 1-a
 
Proklamo-akto de Reĝlando de Rumanio

En 1859 rumana popolo unuiĝis: Moldavujo kaj Valaĥio estis ekregitaj de unu homo, Aleksandro Johano Kuzo, sub protektado de Otomana Imperio. La 5-an de februaro 1862 ambaŭ ŝtatoj formale unuiĝis en Duklandon de Rumanio kun Bukareŝto kiel ĉefurbo.

La 23-an de februaro 1866 alianco de konservativuloj kaj radikalaj liberaluloj devigis Kuzon rezigni el la posteno. La suverenecon de Rumanio ekhavis duko Karolo Hohenzollern-Sigmaringen. Liaj idoj regis la landon ĝis la komunisma ŝtatrenverso en 1947. En 1877, kiam Duklando de Rumanio kaj Rusia Imperio militis kontraŭ Otomana Imperio, sendependeco de la lando estis rimarkita en internacia medio kaj agnoskita dum la kongreso de Berlino en 1878. La lando regajnis preskaŭ tutan Dobruĝon sed devis fordoni al Rusio Buĝakon. Karolo estis kronita en 1881 kiel la unua reĝo de Rumanio.

La nova ŝtato, troviĝanta inter Otomana Imperio, Aŭstrio-Hungario kaj Rusia Imperio, kun slavaj najbaroj sude kaj korde kaj hungaraj okcidente, decidis sekvi okcidentajn landojn, ĉefe Francion, enkondukante en sia teritorio tieajn kulturajn, edukajn kaj administrajn sistemojn.

En 1916 Rumanio post iomaj duboj aliĝis al la unua mondmilito flanke de Entento. Rumanio malvenkis kaj preskaŭ la tuta lando estis okupita de germanaj, aŭstraj-hungaraj kaj bulgaraj trupoj. Ĝi estis devigita subskribi la traktaton de Bukareŝto kaj ĝian pereon savis ĝenerala malvenko de la Centraj Potencoj. Organizaĵoj regantaj Transilvanion, Besarabion kaj Bukovinon decidis aliĝi al Rumanio, foje perforte nuligante ribelojn; la decidojn agnoskis en 1920 la traktato de Trianon.

Intermilita periodo redakti

Rumanio akceptante konstitucion en 1923 fariĝis konstitucia monarkio. Dum unuaj jaroj post la unua mondmilito ĝian politikon dominis Nacia Liberala Partio. En 1928 ekregis Nacia Kamparana Partio. En 1927 mortis reĝo Ferdinando la 1-a. La sekva reganto fariĝis lia nepo, kronita kiel Mikaelo la 1-a. De lia patro, posta Karolo la 2-a, oni forprenis la rajton heredi la potencon kaj li elmigris. En 1930 li revenis, oni trovis la forprenon de la heredpovo nevalida, kaj estis kronita kiel nova reĝo.

La granda depresio en 1929 havis seriozan influon al Rumanio. La komencon de la 1930-aj jaroj karakterizis sociaj turmentiĝoj, politikaj konfliktoj, granda senlaboreco kaj strikoj. Kelkfoje la reĝimo estingis sociajn turmentiĝojn perforte, ekz. strikon de ministoj en Valea Jiului. La ekonomio komencis resaniĝon meze de la 1930-aj jaroj. Politikaj organizaĵoj radikaliĝis kaj la politika situacio malstabiliĝis. La regadon atingis partioj naciismaj kaj kontraŭjudismaj. La Nacia Liberala Partio fariĝis pli kaj pli naciisma; la Nacia Kamparana Partio unuiĝis kun Rumana Fronto kaj kreis Nacian Kristanan Partion. Fine ege fortiĝis Fera Gvardio, ekstreme naciisma kaj faŝisma organizaĵo. La regantaj partioj ne fidis al reĝo Karolo la 2-a, kun reciproko. Krome la rumana konstitucio donis al reĝo la rajton nuligi la parlamenton kaj anonci baloton. Pro tio dum nur dek jaroj Rumanion regis 25 ministraroj.

 

Malgraŭ tio en 1937 Karolo la 2-a nomumis Octavian Goga nova ĉefministro. Samtempe reĝo renkontiĝis kun Adolf Hitler kiu diris pri sia deziro konsistigi la rumanan ministraron el membroj de la Fera Gvardio. Karolo la 2-a ne plenumis tiun deziron - la 10-an de februaro 1938 li eksigis la ministraron de Goga kaj enkondukis diktatoran regadon. Agnoskis ĝin nova konstitucio, akceptita dek sep tagojn poste. Ĝi donis al reĝo la rajton nomumi ne nur ĉefministron, sed ĉiujn ministrojn. La estro de la Fera Gvardio, Corneliu Zelea Codreanu, estis arestita kaj en novembro 1938 mortigita.

La reĝa diktatoreco daŭris mallonge. La 7-an de marto 1939 estis nomumita nova ministraro, gvidata de Armand Călinescu. La 21-an de septembro Călinescu estis murdita de batalgrupo el la Fera Gvardio, kiu venĝis la morton de Codreanu.

La 23-an de aŭgusto 1939 Sovetunio kaj la Tria Regno subskribis la pakton Ribbentrop-Molotov, en kiu estis diro pri sovetaj "pretendoj" al Besarabio.

Vidu ankaŭ redakti