Regueras de Arriba

Regueras de Arriba [reGEras deaRIba] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco, kaj foje atribuita ankaŭ al la komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco, pli oriente. Regueras de Arriba estas komprenebla etimologie kiel Supraj Irigacikanaletoj.

Regueras de Arriba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24763
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 264  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 5° 52′ U (mapo)42.292777777778-5.8602777777778Koordinatoj: 42° 18′ N, 5° 52′ U (mapo) [+]
Alto 765 m [+]
Areo 11,35 km² (1 135 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Regueras de Arriba (Provinco Leono)
Regueras de Arriba (Provinco Leono)
DEC
Regueras de Arriba
Regueras de Arriba
Situo de Regueras de Arriba
Regueras de Arriba (Hispanio)
Regueras de Arriba (Hispanio)
DEC
Regueras de Arriba
Regueras de Arriba
Situo de Regueras de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Regueras de Arriba [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Regueras de Abajo kaj Regueras de Arriba, okupas totalan areon de 11,35 km² ĉe la rivero Órbigo, kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 271 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed somere oni rekuperas iom. Ĝi distas 51 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum jarcentoj estis orminado en apudaj areoj. Ĝis 1857, la historio de Regueras de Arriba estis ligita al tiu de Cebrones del Río, municipo al kiu apertenis Regueras.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, beto kaj maizo nun; iam lino, pri kio aperas linplanto inter du poploj en la supra duono de la blazono) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti