Regulo de Titius-Bode

Regulo de Titius-Bode estas hipotezo, ke mezaj distancoj de planedoj en sunsistemo plenumas simplan aritmetikan regulon.

Historio redakti

 
Johann Daniel Titius.
 
Johann Elert Bode

Hipotezo estis proponita en 1766 jaro de Daniel Titius kaj publicita en jaro 1772 de direktoro de Astronomia Observatorio en Berlino de Johann Elert Bode. El nomoj ĉi tiuj sciencistoj estas nomo de regulo.

Regulo redakti

Komenca regulo estis:

 

kaj:

  • a - meza distanco de planedo el suno.
  • n - 0, 3, 6, 12, 24, 48 ..., ĉiu sekva nombro estas duobla.

Fine regulo havas formon:

Meza distanco a de planedo el Suno en astronomia unuo:

 

kaj:

k = 0, 1, 2, 4, 8, 16, 32, 64, 128 (serio de potencoj de duo kune zero)
Planedo k distanco laŭ T-B Reala distanco
Merkuro 0 0,4 0,39
Venuso 1 0,7 0,72
Tero 2 1,0 1,00
Marso 4 1,6 1,52
Asteroida zono 8 2,8 2,17 - 3,64
Jupitero 16 5,2 5,20
Saturno 32 10,0 9,54
Urano 64 19,6 19,2
Neptuno - - 30,1
Plutono 128 38,8 39,5

Tabelo: Distancoj de plandedoj kaj Plutono kiuj estas kalkulata el regulo de Titius-Bode kaj reala meza distanco el suno.

En tableo montras al ni du esceptoj el regulo Titius-Bode:

  • Ne ekzistas planedo inter Marso kaj Jupitero. Sed inter ĉi tiuj plandoj estas asteroida zono. (Unua asteroido ,Ceres estis malkovrata de Giuseppe Piazzi en jaro 1801, ĝia meza distanco el suno estas 2,77 a.u.)
  • Mankas loko por Neptuno. Sed ekzistas konvinko, ke en pasinteco tra rando de sunsistemo trairis ia granda objekto (vidu Nemezis), kiu malordis movo de finaj planedoj. Sed ĉi tiu estas nur hipotezo.

 
Diagramo: Komparo de distancoj de planedoj laŭ regulo T-B kun realaj distancoj.

Ĝis nun ne ekzistas korekta klarigo de kaŭzoj de ekzisto de regulo kaj ne scias ĉu estas nur koincideco, ĉu pli fundamenta regulo.

Nuntempe plej probabla klarigo estas, ke orbita resonanco kiu kreiĝas inter objektoj en sunsistemo kaŭzas, ke aperiĝas "malordonaj" zonoj, en kiu mankas orbitoj kun longaj periodoj de stabileco. Rezultoj de simulado sugestas, ke regulo similaj al regulo Titius-Bode estas natura konsekvenco de planedkreaj procesoj.