Regulus (romano)

romano verkita de Lorjak

Regulus estas originale esperantlingve verkita romano de Lorjak (pseŭdonimo de Jacques-Louis Mahé). Ĝi aperis en 1981 ĉe Eldonejo Lina Gabrielli en Ascoli Piceno.

Regulus
Aŭtoro Lorjak
Eldonjaro 1981
Urbo Ascoli Piceno
Eldoninto Lina Gabrielli
Paĝoj 339
vdr

Recenzoj redakti

 
 Kiel klasi tiun ĉi romanon? Ĉu detektiva, ĉu aventura, ĉu historia? El la unua ĝenro ĝi havas la tikladon de interplektitaj enigmoj, el la dua la konstantan saltadon de unu evento en alian, el la tria la revivigon de difinita epoko aparte riĉa je intrigoj kaj komplotoj. En iom pli ol 300 paĝoj ĝi rakontas sekvon de faktoj kaj agoj dense kunigitaj en la daŭro de dek tagoj, kaj neniam malstreĉiĝas la atento de la leganto. Tempe ĝi situas en la unua duono de la 17-a jarcento, sub la reĝado en Francio de Luizo XIIIa kun kardinalo Richelieu, inter la Ligo kaj la Frondo, la epoko de la Tri Musketeroj. Loke en la ĉefurbo de Francio, riĉa je buntaj koloroj, odoroj kaj fetoroj, en mikso de barbaraj moroj kaj de rafinita sprito. Tamen tiu etoso, majstre elvokita, plurfoje pensigas pri la nuna...
Kune kun la jam konata lerteco de Lorjak por teksi atentoŝtreĉan rakonton, ni retrovas lian lingvan vituozecon. La lingvo estas moderna ne nur pro uzado de neologismoj, sed ankaŭ kaj precipe pro trafa eltrovo de nekutimaj kunmetaĵoj kaj elfosado de multaj eblaĵoj kuŝantaj en la grundo de la strukturo de Esperanto. Nur unu ekzemplo inter cent: "ni atendu kaj vidontu". Eble ne ĉiuj el tiuj eltrovoj estas gramatike tute ortodoksaj, sed ili almenaŭ estas facile kompreneblaj. Ĉu tio ne estas ĉefa kriterio pri bona stilo? Per tiaj provoj de pioniroj, se ili enradikiĝas en la komuna uzado, iom post iom riĉiĝas la lingvo...
Koncerne la presan prezenton, mi dezirus kiel kutime laŭdi senrezerve la belan kolekton Plejado. Bedaŭrinde en tiu ĉi libro estas tro da preseraroj. Mi tamen konfesas, ke, facile korekteblaj, ili ne ĝenas la komprenon kaj ne difektas la plezuron de la leganto. 
— decembro 1981, Valo, Sennaciulo 12(919), paĝo 102

Eksteraj ligiloj redakti