Reichenau an der Rax
Reichenau an der Rax estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj al la distrikto Neunkirchen. Krome ĝi situas en la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 571 loĝantoj.
Reichenau an der Rax | |||||
---|---|---|---|---|---|
Foira komunumo komunumo de Aŭstrio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Aŭstrio | ||||
Fed. lando | Malsupra Aŭstrio | ||||
Distrikto | distrikto Neunkirchen | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 2651 • 2654 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 571 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 42′ N, 15° 50′ O (mapo)47.715.833333333333Koordinatoj: 47° 42′ N, 15° 50′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 484 m [+] | ||||
Areo | 89,5 km² (8 950 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Reichenau an der Rax [+] | |||||
Ekde la unua duono de la 19-a jarcento la loko iĝis renoma banloko, de kiu ankaŭ profitis la komunumopartoj Edlach kaj Hirschwang. Malfermo de vaporlokomotiva trajnlinio en 1842 al Vieno subtenis tiun evoluon, kaj impresaj sanatorioj, hoteloj kaj vilaoj konstruiĝis. La nomo Rax cetere signas lokan montomasivon: la populariĝo de alpismo, do montogrimpado, somere kaj de alpa skiado vintre fine de la 19-a jarcento ankaŭ speguliĝis en la vizitantoj de Reichenau.
En la komunumoparto Edlach cetere en 1903 mortis la aŭstra ĵurnalisto Theodor Herzl, en 1931 la orkestrodirektisto Franz Schalk kaj en 1992 la esperantisto Johann Hubalek,[1] kiu tie estis mastro de Esperanto-gastejo.
Sume la komunumo konsistas el la 15 partoj Dörfl, Edlach an der Rax, Griesleiten, Großau, Grünsting, Hinterleiten, Hirschwang an der Rax, Kleinau, Mayerhöfen, Oberland, Prein an der Rax, Preinrotte, la centra loĝloko Reichenau an der Rax, Sonnleiten kaj Thonberg.[2]
Referencoj
redakti- ↑ ekzemple dokumentita en la Jarlibro de UEA 1982, p. 92, aŭ 1984, p. 97
- ↑ el kiuj tamen Kleinau komence de 2023 nur havis 22, Mayerhöfen eĉ nur 9, Oberland 10 kaj Thonberg nur 13 loĝantojn, do apenaŭ menciindas.