Reims

komunumo en la departemento Marne de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reims (stacidomo).

Reims [ʁɛ̃s] estas urbo en nordorienta Francio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 179 380 loĝantoj sur areo de 46,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 825 loĝantoj/km² - en 2010 ĝi havis 179 992 loĝantojn.[1] Pro tio estas la plej loĝata komunumo en la departemento Marne kaj la regiono Grand Est, kvankam ĝi nur estas subprefektejo.

Reims
Fotokunmetaĵo
Fotokunmetaĵo
komunumo en Francio • urbego
Administrado
Lando  Francio
Regiono Grand Est
Departemento Marne
Arondismento Reims
Kantono Kantonoj Reims-1, -2, -3, -4, -5, -6, -7, -8 kaj -9
Komunumaro Reims Métropole
Urbestro Arnaud Robinet (2020-2026)
Insee-kodo 51454
Poŝtkodo 51100
Demografio
Loĝantaro 179 992 (2010)
Loĝdenso 3 837,8 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 49° 16′ N, 4° 2′ O (mapo)49.265284.02861Koordinatoj: 49° 16′ N, 4° 2′ O (mapo)
Alteco 74 ĝis 137 m
Areo 46,9 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Reims

Reims (Reims)
Reims (Reims)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Reims (Francio)
Reims (Francio)
DEC
Map
vdr
La urbodomo de Reims
La urbodomo de Reims

Reims dum romia tempo estis Durocortorum, sed antaŭe estis ĉefurbo de la galla popolo Rèmes. Ĝi estis la ĉefurbo de la historia provinco de Ĉampanjo, kaj ankaŭ la precipa centro de Ĉampano-keloj. Tie estis kronitaj la reĝoj de Francio, post kiam Klodvigo la 1-a igis sin kristano kaj igis sin kroni per Sankta Remiĝo ĉirkaŭ la jaro 500 (laŭ iuj en 498/499, laŭ aliaj en 507).

Reims posedas tri lokojn apartenantajn al la monda heredaĵo de Unesko: katedralon, la bazilikon Sankta Remio kaj la palacon de Tau[2].

Geografio redakti

 
Situo de Reims inter la komunumoj de Marne

Reims situas en nordorienta Francio, 130 km de Parizo, 157 km de Metz, 168 km de Lille kaj 282 km de Strasburgo.


Monumentoj redakti

Katedralo Nia Sinjorino redakti

 
La katedralo de Reims

Ĉefa vidindaĵo de Reims estas ĝia katedralo, unu el la plej belaj gotikaj konstruaĵoj. En ĝi la reĝoj de Francio kutime estis kronitaj.

Ĝi estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO[2] kaj tutmonde fama pro siaj eleganteco kaj harmonieco. Rimarkindaj estas ankaŭ ĝia statuaro kaj ĝiaj vitraloj, precipe la granda rozo.

Baziliko Sankta Remio redakti

Post la katedralo, kiun ĝi preskaŭ egalas laŭ grando, la plej fama preĝejo de Reims estas la baziliko Sankta Remio, dum iu tempo ligita al grava monaĥejo. Ĝi estis konstruita dum la 11-a, 12-a, 13-a kaj 15-a jarcentoj. La navo kaj la ĉefa transepto estas la plej malnovaj partoj; la fasado de la suda transepto estas pli nova.

La Marsa Pordego redakti

 
Marsa Pordego

La Marsa Pordego estas la plej malnova monumento de la urbo. Ĝia nomo devenas de la romia dio Marso, kiu proksime havis templon. Ĝi ne vere estas pordego, sed triumfarko 33 metrojn longa kaj 13 metrojn alta, konsistanta el tri arkoj.

Trafiko redakti

En la urbo havis sian sidejonla flugkompanio Air Turquoise, ĝis fino de la aktivecoj en 2006.

Edukado redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Reims havas jenajn ĝemelurbojn:

Esperantistoj el Reims redakti

Referencoj redakti

  1. Insee. Populations légales 2010 - 51454-Reims (france). Alirita 6-an de septembro 2013.
  2. 2,0 2,1 Cathédrale Notre-Dame, ancienne abbaye Saint-Rémi et palais de Tau, Reims (france). Unesko. Alirita 6-an de septembro 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti