Reinhard Bütikofer
germana politikisto
Reinhard Hans BÜTIKOFER (naskiĝis la 26-an de januaro 1953 en Mannheim) estas germana politikisto de la verda partio Bündnis 90/Die Grünen (Alianco '90/La Verduloj), dum la jaroj 2002-2008 ĝia kunprezidanto - unue kun la Angelika Beer kaj ekde 2004 kun Claudia Roth.
Reinhard Bütikofer | |
---|---|
![]() Reinhard Bütikofer (2009) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Reinhard Hans Bütikofer |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1953 (69-jara) en Mannheim |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.reinhardbuetikofer.eu/ |
En la eŭropaj balotoj 2009 li elektiĝis kiel Membro de la Eŭropa Parlamento.
EsperantoRedakti
En la 1960-aj jaroj, Bütikofer lernis Esperanton en kurso de Helmut Rössler. Poste li dum ĉ. 10 jaroj aplikis la lingvon, i.a. kiel abonanto de El Popola Ĉinio. En la 1980-aj jaroj li estis urba deputito en Heidelberg kaj tenis kontaktojn al la tiea Esperanto-grupo.