Rejkjavika Gimnazio

La Rejkjavika Gimnazio (islande: Menntaskólinn í Reykjavík, mallongigo MR) estas la plej malnova gimnazio en Islando. Ĝi originas el en 1056 ĉe la episkopa sidejo Skálholt fondita institucio kiu translokigitis en 1786 en la ĉefurbon Rejkjaviko (Lækjargötu 7, regiono Höfuðborgarsvæðið).

Rejkjavika Gimnazio
Menntaskóli • mezlernejo
Informoj
fondodato 1056
Situo
Geografia situo 64° 8′ 46″ N, 21° 56′ 12″ U (mapo)64.146055555556-21.936777777778Koordinatoj: 64° 8′ 46″ N, 21° 56′ 12″ U (mapo)
lando Islando
adreso Lækjargötu 7, 101 Reykjavík
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Rejkjavika Gimnazio (Islando)
Rejkjavika Gimnazio (Islando)
DEC
Rejkjavika Gimnazio
Rejkjavika Gimnazio
Map
Rejkjavika Gimnazio
vdr
Menntaskólinn í Reykjavík

Historio redakti

 
Dum la lerneja jaro 1918/19

Mallonge post la fondiĝo de la dioceso Skálholt malfermitis slamlokee en 1056 latina lernejo Skálholtsskóli. Sekve temas ne nur pri unue el la plej tradiciaj klerigejoj islandaj sed ankaŭ pri la plej honorindaj seninterompe ekzistantaj organizaĵoj tie. En 1786 ĝi venis al Rejkjaviko kelkajn jarojn antaŭ la transloĝiĝo episkopa. Sed jam en 1805 la lernejo devis moviĝi je Bessastaðir en la komunumo Álftanes la nuna sidejo de la islanda ŝtatprezidanto. Removigo Rejkvavikon okazis en 1846 en la tiam plej grandan ejon de Islando kiu videblas sur la monbileto de 100 kronoj. Krom la ĉefa ejo uzatas ĉ. dek kromaj kiel biblioteko, instruĉambraro, studenthejmo ktp. Iliaj nomoj jenas: Skólahúsið/Gamli skóli, Íþaka, Fjósið', Íþróttahús, Kristshús/Casa Christi, Nýja hús/Casa nova, Nýja setur/Villa nova, Elísabetarhús, Amtmannsstígur.

La nomoj lernejaj ja ŝanĝis en la kuro de la tempo: Skálholtsskóli, Lærðiskólinn, Latínuskólinn (latina lernejo) aŭ latinlingve Schola Reykjavicensis. La hodiaŭa nomo ekzistas jam ekde 1937. Ofertatas programo daŭranta kvar jarojn. Post trapaso de la fina ekzameno (stúdentspróf) oni rajtas ekstudi altlerneje.

Elstaraj lernintoj redakti

Lernejestroj ekde 1846 redakti

  • 1846–1851: Sveinbjörn Egilsson
  • 1851–1869: Bjarni Jónsson
  • 1869–1872: Jens Sigurðsson
  • 1872–1895: Jón Þorkelsson
  • 1895–1904: Björn M. Ólsen
  • 1904–1913: Steingrímur Thorsteinsson
  • 1913–1928: Geir Zoëga
  • 1928–1929: Þorleifur H. Bjarnason
  • 1929–1956: Pálmi Hannesson
  • 1956–1965: Kristinn Ármannsson
  • 1965–1970: Einar Magnússon
  • 1970–1995: Guðni Guðmundsson
  • 1995–2001: Ragnheiður Torfadóttir
  • 2001–2012: Yngvi Pétursson
  • 2012–2013: Linda Rós Michaelsdóttir
  • 2013–2017: Yngvi Pétursson
  • ekde : Elísabet Siemsen

Eksteraj ligiloj redakti