Rejkjaviko

ĉefurbo kaj plej granda urbo de Islando

Rejkjaviko (islande Reykjavík, [REJkjavik]) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Islando. Ĝi situas en sudokcidenta Islando, en la suda marbordo de la golfo Faxaflói.

Panoramo de la norda marbordo de Rejkjaviko, vidata el Örfirisey, en 2008
Panoramo de la norda marbordo de Rejkjaviko, vidata el Örfirisey, en 2008
Rejkjaviko
islande Reykjavík
urbo
Oficiala nomo: Reykjavík
Ŝtato Islando Islando
Golfo Faxaflói
Elektodistriktoj Reykjavíkurkjördæmi Norður, Reykjavíkurkjördæmi Suður
Memorindaĵo Hallgrímskirkja
Situo Rejkjaviko
 - koordinatoj 64° 08′ 00″ N 21° 56′ 00″ U / 64.13333 °N, 21.93333 °U / 64.13333; -21.93333 (mapo)
Areo 274,0 km² (27 400 ha)
Loĝantaro 117 721 (2007)
Denseco 429,64 loĝ./km²
Fondo 870
Urbestro Dagur B. Eggertsson
Horzono GMT (UTC+0)
Poŝtkodo 101-155
ISO-3166 IS-1
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Islando
Situo enkadre de Islando
Situo enkadre de Islando
Kvartaloj en Rejkjaviko
Kvartaloj en Rejkjaviko
Kvartaloj en Rejkjaviko
Vikimedia Komunejo: Reykjavík
Retpaĝo: www.rvk.is
Map

Rejkjaviko havas pli ol 123 000 loĝantojn (en 2016), kaj pli ol 216 000 en la urba regiono. La regiona loĝantaro kongruas je ĉirkaŭ 2/3 de ĉiuj loĝantoj en Islando, kaj la urbo estas la centro de la kulturaj, ekonomiaj kaj registraraj agadoj.

Fondita je la fino de la 9-a jarcento de la vikingoj, ĝi ekde 1786 havas la rangon de urbo. Nuntempe Rejkjaviko estas la industria, komerca, scienca kaj kultura centro de la lando, kaj la Universitato de Rejkjaviko situas en la urbo. Je la latitudo 64°08' N, ĝi estas la plej norda ĉefurbo de suverena ŝtato en la mondo, kaj estas populara celo por turistoj.

La nomo Reykjavík signifas fumogolfeto, kiu venas de la varmaj vaporantaj fontoj en la ejo. Rejkjaviko estas un de la plej puraj, ekologie amikaj, kaj sekuraj urboj en la mondo.

Rejkjaviko estas ĝemelurbo de Seatlo.

Historio redakti

 
Urba mapo

Laŭ kio oni scias, Rejkjavík estis fondita kiel loĝejo de la vikinga estro-viro Ingólfur Arnarson en la jaro 874, kaj minime estis un de la unua setlejoj en Islando – viro nomita Náttfari eble jam loĝis en Húsavík. La loĝejo iĝis urbu in 1786, kiel ofica komerco-urbo.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Okazigitaĵoj redakti

Elstaruloj kun ligo al Rejkjaviko redakti

Esperanto en Rejkjaviko redakti

En 1889 Þorsteinn Þorsteinsson komencis tie la Esperanto-movadon. En 1925, la ŝtata ĉefkuracisto Vilmundur Jónsson, entuziasmigis sian amikon, la islanda verkisto Þórbergur Þórðarson por Esperanto. Aparte Þorssteinn, Þórbergur havis grandan signifon por la Esperanto-movado, kaj signife kontribuis al la konatigo de la internacia lingvo en Islando.[1]

En 1977 okazis la 62-a Universala Kongreso de Esperanto kaj en 2013 okazis la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko.

Aliaj gravaj urbaj esperantistoj, krom la jam menciita, inkludas:

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti