La Rejnprovinco (Provinco Rejnlando, Rejnprusujo, la Rejnlandoj) estis unu el la provincoj de Prusujo, kiuj formis de la 22a de junio 1822 ĝis la malfondado post la Dua Mondmilito konsistigis la ŝtaton Prusujo. Ĝi ampleksis la Rejnlandon de Saarbrücken ĝis Kleve. Sidejo de la ĉefprezidentoj kaj de la aliaj ŝtataj administrejoj por la provinco estis Koblenco. La parlamenta kaj administra sidejo por la Provinca Ligo de la Rejnprovinco, aŭtonoma korporacio por transkomunumaj taskoj kun la ĉeforgantoj landestro kaj provinca parlamento (la antaŭaĵo de la nuntempa Regiona ligo Rejnlando), estis Duseldorfo. La norda parto de ĉi tiu provinco troviĝas nun en la federaciero Nordrejn-Vestfalio, la suda en Rejnland-Palatinato kaj en Sarlando. Pli malgrandaj partoj nun apartenas al Hesujo (iama distrikto Wetzlar) kaj al Belgujo (iamaj distriktoj Eupen kaj Malmedy).

Rejnprovinco
22-a de junio 1822 – 1945

provinco de Prusio
Geografio
Mapo de la Rejnprovinco de 1815 ĝis 1919
Mapo de la Rejnprovinco de 1815 ĝis 1919
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Eksteraj ligiloj redakti