Rekomendletero, konata ankaŭ kiel referencletero, kaj pli simple kiel referenco aŭ rekomendo, estas dokumentoletero en kiu la sendinto pritaksas la kvalitojn, karakterojn kaj kapablojn de la persono kiu estas rekomendata laŭ la kapablo de individuo por plenumi precizan funkcion aŭ taskon.

„Helpu min per rekomendletero por prezentiĝo al kaldronisto“;
olepentraĵo de August Heinrich Plinke, 19-a jarcento

La rekomendletero estas tipe rilataj kun la atingo de dungado, laborposteno, akcepto ĉe institucioj de supera edukado aŭ kandidatiĝoj al stipendioj. La rekomendleteroj estas plej ofte redaktitaj kaj subskribitaj pri specifa persono, kaj estas adresitaj al persono aŭ institucio kiu postulas la rekomendon aŭ al kiu tiu utilus (kiel ebla dunganto, funkciulo de universitataj akceptoj, ktp.), kvankam ili povas esti adresitaj ankaŭ al la persono rekomendata, sen specifi precizan ricevonton.