Rekonstruado (arĥitekturo)

riparo de ekzistanta konstruaĵo
(Alidirektita el Rekonstruaĵo)

Rekonstruado estas en arĥitekturo kaj monumento-konservado la plejeble identa restarigo de detruitaj historiaj monumentoj, konstruaĵoj aŭ konstrupartoj. Laŭ senco de la arthistorio tio estas reproduktado resp. refarado. Rilate la monumentkonservadon la difino de la termino diferencas laŭ la respektiva landa kulturo.

Frauenkirche en Dresdeno – bombdetruata februaron de 1945 fine de la Dua Mondmilito, post ruino, rekonstruo de 1994 ĝis 2005
Ponto en Mostar, monda heredaĵo de Unesko ekde 2005.

Rekonstruado okazas kutime kun la celo, re-ekestigi konstruaĵojn kaj konstruajn ensemblojn, kiujn detruis milito aŭ naturkatastrofoj, laŭ kiel plejeble identa formo.

Pri la neceso de rekonstruoprojektoj la taksado povas treege diferenci: Ekzemple la realigita rekonstruo de la ponto de Mostar neniam estis pridubata, malsame kiel en la kazo de la Frauenkirche en Dresdeno. La rekonstruon de la Mondkomerca Centro en Usono oni definitive rezignis.

Eksteraj ligiloj redakti