Rekordoj de mamuloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Rekordoj de Mamuloj rilatas al la bestotipo mamulo, jen klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Evolue la mamuloj devenas el reptilioj.

Ekzistas proksimume 5400 specoj (5490 laŭ la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj) de mamuloj, disvastigata en proksimume 1200 genroj, 153 familioj, kaj 29 ordoj (kvankam tio varias laŭ enklasiga metodo). Mamuloj grandas el la 30-40 milimetra Burda vesperto al la 33 metra Blua baleno.

Korpaj dimensioj redakti

La plej grandaj mamuloj redakti

 
Balenoptero

La plej granda mamulo de la hodiaŭa kaj verŝajne ankaŭ la plej granda mamulo de ĉiuj tempoj estas blua grandega baleno (Balaenoptera musculus). Rekordaj unuopuloj povas ĝiskreski ĝis 33,5 metroj kaj pezo ĝis 190 tunoj. Sed kutime ili kreskas ĝis longeco de "nur" 19 – 27,5 m kaj pezo 60 – 140 tunoj.

 
Megaptero

Ankaŭ aliaj cetacoj atingas grandegajn dimensiojn. Al la plej grandaj apartenas balenoptero finvalo (Balaenoptera physalus), kiu ĝiskreskas ĝis 18 – 23 (27,3) m kaj pezo 45 – 70 (100) t, plu balenoptera norda (Balaenoptera borealis) kun 12 – 15 (21) m kaj 20 – 30 (40) t, gronlanda baleno (Balaena mysticetus) kun 15 – 18 (20) m kaj 50 – 70 (100) t, ĝiba baleno (Megaptera novaeangliae) 11 – 19 m kaj 25 – 30 (40) tunoj.

El dentigitaj cetacoj la plej granda estas kaĉaloto (Physeter catodon) kun 8 – 20 (23,1) m kaj pezo 35 – 70 (85) tunoj. Mamuloj povas atingi tiujn ĉi grandecojn sole dank‘ al restado en akva medio, kiu superportas iliajn korpojn. Sur seka tero eĉ malpli grandaj cetacoj sufokiĝos pro la pezo de sia propra korpo.

El landaj mamuloj, kiuj hodiaŭ vivas, la plej granda estas afrika elefanto (Loxodonta africana). Afrikaj elefantoj pezas 2,7 – 6,3 (7,5) tunojn, ili mezuras 6 – 7,5 m en longecon kaj 1,6 ĝis 4 m en postkolo (mezproksime 3,2 m). La plej grandaj afrikaj elefantoj apartenas al sudafrika subspecio Loxodonta africana africana. El la jaro 1955 estas konata el Angolo nedokumentita okazo de elefanto mezuranta en postkolo 3,95 m kaj pezanta proksimume 12 tunojn. La plej granda dokumentita elefanto estis virseksulo ĉasita la 7-an de novembro 1974 en Mucusso en Angolo. Kiam ĝi kuŝis sur flanko, ĝi mezuris en postkolo 4,2 m, kio signifas, ke starante ĝi devis mezuri proksimume 4 m. Ĝi pezis 13,5 tunojn. Hodiaŭ tiu ĉi unuopulo estas ekspoziciata en Smithsonian Museum en Washington.

 
Azia elefanto

La ekspoziciata preparitaĵo mezuras 4,01 m. La dua plej granda elefanto estis onidire unuopulo, kiu mezuris en postkolo 3,8 m havante pezon proksimume 10,8 tunojn. De la ekstremaĵo de rostro ĝis fino de la vosto ĝi mezuris 10 m.

La alia plej granda landa mamulo estas azia elefanto (Elephas maximus), kiu estadas ofte bredata en kaptiteco, tial ties mezurado kaj pezado estas pli facila. Sovaĝe vivantaj aziaj elefantoj atingas pezon 2,0 – 5,7 (6,7) tunojn kaj laŭlonge kaj en postkolo ili mezuras 2,5 – 3 (3,2) m. La maksimuma alteco de plejstocena mamuto (Mammuthus trogontherii) estis mezurita laŭ la skeleto je 4,5 m, la viva unuopulo tiel mezuris 4,74 m pezante proksimume 16 tunojn.

 
Indricotherium transouralicum

Sed entute la plej granda kaj la plej ega konata landa mamulo, kiu kiam vivis, estis Indricotherium transouralicum. Tio estis rinocero kun longa kolo kaj sen korno, kiu vivis antaŭ 35 milionoj da jaroj (oligoceno kaj frua mioceno) en la tuta okcidenta Azio kaj en Eŭropo. Trovaĵoj de ĝiaj ostoj devenas el la jaro 19071908 el Bugti Hills en Baluĉistano (Pakistano). Indricotherium mezuris de tero ĝis pinto de dorsa ĝibo 7,5 m.

 
Pteropo flughundo

La longeco de ĝia korpo estis 11,3 m kaj la pezo ĉirkaŭ 11 tunojn. Ili povis maksimume atingi 16 – 22 tunojn, kio estas komparebla kun pereintaj plej grandaj rostruloj. Unu studo bazita je ekstrapolo de pezo sole el tri plej grandaj ostoj de reprezentantoj de genro de Indricotherium signas, ke tiuj ĉi mamuloj povis pezi eĉ 20 – 30 tunojn.

La plej granda aktive fluganta mamulo estas en hodiaŭa tempo pteropo flughundo (Pteropus vampyrus). Ido pezas preskaŭ 47 gramojn. Adoltoj ĝiskreskas ĝis longeco escepte eĉ 48 cm kun la pezo preskaŭ 1652 gramoj. Ĝi povas havi spanon de flugiloj eĉ 168 cm.

La plej malgrandaj mamuloj redakti

Destini la plej malgrandan mamulon estas disputeble, ĉar dependas de maniero de mezurado. Problemo estas same en tio, ke eblas malbone kompari tute diferencajn formojn de mamuloj. Ĝenerale la plej bona destino estas la pezo, sed tiu ne estadas multfoje (precipe en tereno) konstatata. En tiaj kazoj estas preferata la mezurado de korpo. Esploroj bazitaj je mezurado de muzeaj materialoj denove plej ofte baziĝas je mezurado de longecoj de kranioj.

Verŝajne la plej malgranda mamulo de la mondo estas sunko plejeta (Suncus etruscus). Ĝi estas nepre la plej malgranda el eŭropaj mamuloj. Sen la vosto ĝi mezuras (3,35) 3,6 – 5,18 (5,3) cm. La vosto estas 2,4 – 2,9 cm longa. La suma mezproksima longeco (kun la vosteto) estas proksimume 6,5 cm. La sunko plejeta estas ankaŭ la plej malpeza mamulo de la mondo. Ĝia pezo moviĝas de (1,2) 1,42 ĝis 2,55 (2,7) gramoj. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ Mediteraneo, en Azio ĝi estas disvastigita ĝis Ĉinio kaj Tajlando. Maloftaj trovaĵoj devenas el Afriko, kie ĝi troviĝas direkte al sudo ĝis Kaburbo. Dank‘ al sia grandeco (aŭ prefere malgrandeco) la sunko plejeta kapablas trairadi tra koridoretoj de grandaj specioj de lumbrikoj. Malgraŭ tio, ke ĝi vivtenas sin per malgrandaj specioj de lumbrikoj kaj per diversa insekto, estas neverŝajne, ke ĝi povu ĉasi grandan lumbrikon (pli longan ol 8 cm), same kiel en kaptiteco ĝi ne kapablis ĉasi mantojn (Mantis religiosa). En kaptiteco la sunko plejeta estas nutrita per larvoj de griloj kaj aliaj skaraboj.

Kun la sunko plejeta povas, rilate al la grandeco, konkursi ankaŭ aliaj insektovoruloj, kies mezproksima pezo estas nur iom pli alta. Tio estas malmulte konata soriko plejmalgranda (Sorex minutissimus), kiu vivas en norda Eŭropo kaj Azio kaj pezanta 1,5 – 4,0 gramojn kaj soriko nana (Sorex hoyi), kies pezo moviĝas inter 2 ĝis 4 gramoj.

En la jaro 1998 estis anoncita fosilia trovaĵo de 8 mm granda osto de makzelo, kio estas nova rekordo de la plej malgranda mamulo. La menciita makzelo apartenas al pereinta insektovorulo de familio Batodonoides. La fosilio estis trovita en trunko de granda tropika arbo, kiu estis enterigita en kretaceaj sedimentoj (la aĝo estas taksata je 65 milionoj da jaroj) en Wyoming. Laŭ tiu ĉi fosilia trovitaĵo eblas supozi, ke tiu ĉi primitiva mamulo povis pezi 1,3 gramojn. Ĝiaj dentoj estas pli malgrandaj ol unu milimetro.

La formo de la dentoj de tiu ĉi animalo estas tre simila al dentoj de reprezentantoj de unu malnovepka familio, kiu estas tre malproksimas al sorikoj. Tiuj ĉi etaj kreituletoj vivis en okcidento de Norda Ameriko en subkreskaĵo de tropika praarbaro.

La plej longaj mamuloj redakti

 
Megaptero ĝibdorsa
 
Du orcinoj

La plej longa mamulo de la mondo estas blua grandega baleno (Balaenoptera musculus). La plej longa unuopulo de la mondo, kiu estis kiam registrita, estis ino de blua grandega baleno surbordigita en la jaro 1909 ĉe Grytviken (Suda Georgio, Falklandoj) en suda Atlantiko, kiu mezuris laŭlonge 33,6 m. En 1926 estis en la sama teritorio ĉasita unuopulo kun longeco 33,27 m. La adoltaj bluaj grandegaj balenoj povas do atingi longecon ĝis 34 m. Sed hodiaŭ estas bluaj grandegaj balenoj je rando de pereigo kaj en la maroj ni jam renkontiĝas nur kun malpli grandaj ĉirkaŭ 30 m. Tiuj povas pezi 130 – 160 tunojn. Tiajn pezojn atingis eĉ ne plej pezaj dinosaŭroj. La plej saŭropoida dinosaŭro estis braĥiosaŭro, kiu mezuris 22,5 m kaj pezis "sole" 78 tunojn. La kompleta skeleto estas deponita en berlina muzeo.

La plej granda dentohava cetaco vivanta daŭre en akva medio estas kaĉaloto (Physeter catodon). Ĝia makzelo, kiu estas deponita en Britia naturscienca muzeo en Londono, mezuras iom pli ol 5 m. Tio signifas, ke la tuta unuopulo devis mezuri ĉirkaŭ 25 metrojn.

Por kompari estas indikitaj ankaŭ dimensioj de aliaj grandaj cetacoj: Gronlanda baleno (Balaena mysticetus) kaj balenoptero norda (Balaenoptera borealis) mezuras 15 – 20 m, kaĉaloto (Physeter catodon) 11 – 20 m (la plej profunda mergiĝo 2000m), megaptero ĝibdorsa (Megaptera novaeangliae) 14 – 19 m, griza baleno (Eschrichtius robustus) 12 – 15 m, berardio granda (Berardius bairdii) 10 – 12 m, balenoptero nana (Balaenoptera acutorostrata) 8 – 10 m, hiperoodo bulfrunta (Hyperoodon ampullatus) 7 – 10 m (la plej longa tempo de mergiĝo – 2 horoj), orcino (Orcinus orca) 7 – 9 m (la pezo 6 t, la plej granda rabobesto en la mondo).

La plej alta mamulo redakti

 
Ĝirafo

La plej alta mamulo de la mondo estas unu el subspecioj de ĝirafomasaja ĝirafo (Giraffa camelopardalis tippelskirchi). La plej granda alteco estis mezurita ĉe virseksulo de nomo George alveturigita en la jaro 1959 ĝis bestoĝardeno en Chester (Granda Britio) el Kenjo. En naŭ jaroj de ĝia aĝo ĝiaj "kornetoj" tuŝis plafonon de ĝirafa pavilono, kiu estis alta 6,1 m. George mortis en la jaro 1969. Sed ekzistas ankaŭ nedokumentitaj informoj pri pafmortigo de ĝirafa virseksulo, kiu estis onidire 7 metrojn alta.

Proksimume duonon de la alteco de masaja ĝirafo kreas ĝia longa kolo, kiu povas havi longecon preskaŭ 296 cm. Ido de masaja ĝirafo estas naskiĝinte alta 162 ĝis 186 cm kaj ĝi pezas 39 – 52 kg. La inoj estas pli malgrandaj kaj malpli pezaj ol virseksuloj.

La mezproksima alteco de homo moviĝas ĉirkaŭ 170 – 180 cm. Sed jam hodiaŭ mezuras kelkaj homoj multe pli.

La plej alta konata virino de la mondo estis ĉinino Ĉeng Tin-Lien, kiu mortis en siaj 17 jaroj kaj mortinte ŝi mezuris 2,48 m. La plej alta vivanta virino estas kanadanino Sandy Allen, kiu mezuras 2,31 m. La plej alta viro de la mondo estis Robert Wadlow el ŝtato Illinois (Usono), kiu mortonte mezuris 2,72 m. La plej alta vivanta viro de la planedo estas Radhouan Charbib (Tunizio), kiu mezuras 2,34 m.

(Stato al la jaro 2000, laŭ Guinness-libro de rekordoj.)

La plej peza mamulo redakti

 
Hipopotamoj

Ino de blua grandega baleno (Balaenoptera musculus) ĉasita la 20-an de marto 1947 en suda maro pezis 109 tunojn kaj mezuris 27,6 m. Sed la pezo de ĉasitaj cetacoj ne respondas al la pezo de viva besto, ĉar ĉe morta unuopulo okazas perdo de sango kaj aliaj korpaj likvaĵoj. La pezo de ĉasitaj balenoj moviĝas ĉirkaŭ 110 tunoj (en literaturo ni povas renkontiĝi eĉ kun valoroj ĉirkaŭ 150 tunoj, kio estas por vivaj unuopuloj valoro nereala). En la jaro 1948 estis ĉasita 26,5 m longa ino, kiu estis tuta pesata po pecoj. La sumo de la pezoj de karno, la sango kaj la enhavo de stomako egaliĝis al la pezo 134,2 tunoj.

Onidire la plej peza unuopulo estis plenkreska ino de blua grandega baleno, kiu pezis 190 tunojn. Idoj de blua grandega baleno estas naskiĝinte 6 – 8 m longaj kaj ili pezas proksimume 3 tunojn. Dum la unuaj 12 monatoj ili akiros en la pezo preskaŭ 26 tunojn. La plej peza landa mamulo estas hodiaŭ sendispute afrika elefanto (Loxodonta africana). La adoltaj mamuloj pezas 5,5 – 6,0 tunojn. Tuj post ĝi sekvas azia elefanto (Elephas maximus). Virseksulo bredata en kaptiteco en Mysore (Barato, sude de urbo Bangalore en suda angulo de la duoninsulo) pezis 6198 kg kaj ĝia alteco estis 3,1 m.

Hipopotamo amfibia (Hippopotamus amphibius) estas komune kun marelefanto (Mirounga leonina) la plej granda "amfibia" mamulo. La plej granda pezo de virseksuloj de hipopotamoj amfibiaj estas 3 ĝis 4,5 tunoj. La pezo de marelefantoj moviĝas ĉirkaŭ 4 tunoj.

La plej grasa mamulo redakti

La mezurado de enhavo de graso estas multe pli malfacila ol la konstatado de grandeco aŭ pezo. La mezuradon de enhavo de graso eblas fari sole sur morta unuopulo. Pleje ekzistas neklaraĵoj rilate al defino, kion signifas la plej grasa. Ĉu ĝi estas mamulo, kiu havas la plej grandan suman kvanton de graso aŭ ĉu ĝi estas specio, kiu havas la plej grandan procentan enhavon de graso en la suma korpa pezo?

Absolute plej multe da graso havas ankaŭ la plej granda mamulo de la mondo – blua grandega baleno (Baleanoptera musculus), kiu mezproksime atingas pezon 120 tunojn. Naskonte, kiam ili ĉesas akcepti nutraĵon kaj migras el antarkta kaj antarktida maroj ĝis tropikaj akvoj, la tavolo de ilia subhaŭta graso atingas proksimume 6 – 8 cm, kio respondas al volumeno proksimume 15 m3 da graso. Sed en procenta komparo la volumeno de graso de blua grandega baleno partoprenas en ĝia suma pezo nur proksimume 12 %.

Ĉirilate eble la plej grasaj mamuloj estas idoj de ringita foko (Phoca hispida). La ringita foko estas pole disvastiĝinta kaj fine de aŭtuno kaj vintre adoltoj restadas ĉefe en akvo sub glacio, kie estas pli varme ol sur surfaco (la akvo reteniĝas senĉese daŭran temperaturon ĉirkaŭ 3 °C). Idoj naskiĝas laŭ klimataj kondiĉoj en kuŝejo el neĝo ekde duono de marto ĝis duono de junio. En la tempo, kiam la ino ĉesos mamnutri la idon, neta graso kreas 50 % de la pezo de ido.

Sed ankoraŭ pli grasaj povas esti kelkaj laboratoriaj bestoj. En kvindekaj jaroj de lasta jarcento estis en "Jackson laboratories" akirita mutaciigita muso de tribo OB (OB = obeza), kiu estis eksterordinare dika. La muso havis genetikan anomalion, kiu malhelpis transiron de kemiaj signaloj (leptonoj) el metita graso en la cerbon. La leptonon perceptas plimulto de mamulo en la cerbo kiel atentigo al kvanto de graso en la korpo kaj dum ilia supermeza kvanto ili plimulte limigas akcepton de nutraĵo. Ĉar la cerbo de OB-muso ne povis tiun ĉi signalon akcepti, la muso estis ĉiam vorema kaj ĉe adoltoj la graso kreis preskaŭ 70 % de ilia pezo.

Sed eĉ ne OB-muso estas tenanto de rekordo de la plej grasa mamulo. Tiu ĉi omaĝo apartenas al homoj. La plej grasa homo de la mondo estis ĝis nun viro Jon Minnoch, kiu vivis en ŝtato Washington (Usono). Kiam li mortis en la jaro 1983 en aĝo de 42 jaroj, li estis 1,85 m alta kaj laŭ taksoj li pezis nekredeblajn 635 kg. Rilate al tio, ke normala viro de tiu ĉi alteco estus pezonta malpli ol 100 kg, la graso en lia korpo devis prezenti proksimume 80 % de lia pezo.

La plej granda perdo de la pezo redakti

Ino de blua grandega baleno (Balaenoptera musculus) pezanta 132 tunojn perdos dum 7 monatoj de mamnutrado preskaŭ 25 % de sia korpa pezo.

La plej granda rabobesto redakti

 
Kodiaka urso
 
Blanka urso
 
Marelefanto

La plej granda rabobesto, kiu kiam vivis, estis verŝajne urso Arctodus simus el subordo Tremarctinae. Ĝi vivis en plejstoceno sur teritorio de Norda Ameriko kaj en postkolo irante sur kvar piedoj ĝi atingis la altecon de ĉevalo. Okulfrapaj estas ĉe tiu ĉi urso relative malgrandaj ekstremaĵoj, kiuj eblis al ĝi rapidan kuron.

Hodiaŭ estas la plej granda surtera rabobesto unu el subspecioj de bruna ursokodiaka urso (Ursus arctos middendorffi), kiu estas samtempe la plej granda karnovora landa mamulo. La plej granda registrita pezo de kodiaka urso estis 1200 kg (en kaptiteco). Ĝia alteco en rektiĝinta starpozicio estas ĝis 3,8 m, alteco en postkolo povas esti eĉ 1,7 m kaj la longeco estas ofte preskaŭ 3,4 m. Kodiaka urso troviĝas sur insuloj Kodiak (laŭ kiu ĝi ricevis sian nomon), Afognak, Shuyak kaj en Alaska Golfo en Usono.

Sed unuopaj subspecioj de bruna urso montras grandajn diferencojn en la grandeco. Tial eblas konsideri kiel la plej granda rabobesto ankaŭ blankan urson (Ursus maritimus), kies korpaj dimensioj estas multe pli stabilaj.

El naĝpieduloj la plej grandan grandecon atingas malofta marelefanto (Mirounga leonina), kiu vivas en malgranda nombro apud parto de marbordo de Antarktido kaj Sud-Ameriko. Virseksuloj mezuras eĉ pli ol 6,5 m atingante pezon preskaŭ 4 tunoj. Inoj estas maksimume 3 metroj longaj.


La plej malgranda rabobesto redakti

 
Vizelo

La plej malgranda rabobesto estas vizelo (Mustela nivalis). Vizelo mezuras eĉ kun la vosto preskaŭ 21,5 cm.


La plej granda feliseda mamulo redakti

 
Siberia tigro

Virseksulo de siberia tigro (Panthera tigris altaica) longas inkluzive de la vosto mezproksime 3,15 m. En la postkolo ĝi atingas 99 – 107 cm kaj pezas 265 kg. Barata tigro (Panthera tigris tigris), mortpafita en novembro de 1967 en nordo de Utar-Pradeŝo mezuris laŭlonge 333 cm kaj pezis 389 kg. La mezproksima adolta virseksulo mezuras 282 cm kaj pezas proksimume 190 kg.

La plej granda siberia tigro el kaptiteco (bredisto Joan Byron-Marasek en Clarksburg, New Jersey) mezuris en naŭ jaroj (oktobro de 1986) 333 cm kaj pezis nekredeblaj 423 kg.


La plej grandaj kornoj redakti

 
Akvobubalo

La plej grandan longecon de kornoj havas parhufulo el subfamilio de bovenojakvobubalo (Bubalus arnee) vivanta en Barato. Virseksulo pafmortigita en la jaro 1955 havis kornojn longaj 424 cm, mezurite per ekstera arko de la pinto de unu tra fleksiĝo de la korno kaj la frunto ĝis la pinto de la alia korno.

La plej malgrandaj kornoj redakti

Pigmea antilopo (Neotragus pygmaeus) havas el ĉiuj en hodiaŭa tempo vivantaj specioj de mamuloj la plej malgrandajn kornojn. Tiuj troviĝas nur ĉe virseksuloj de tiu ĉi specio de parhufulo kaj ili estas longaj sole 1,2 ĝis 2,5 cm. La plej grandaj unuopuloj atingas pezon 1,5 ĝis 2 kg kaj en postkolo ili mezuras 20 cm (malofte maksimume 26 cm).

La plej granda kornaro redakti

 
Usona alko

Kornaro estas tipa signo de cervedoj (Cervidae). La plej grandan kornaron havas usona subspecio de eŭropa alkoalaska marĉa alko (Alces alces gigas). Ties nekutime formita skapolsimila kornaro povas esti ĝis 20 kg peza, esceptokaze eĉ pli peza. Spano de la kornaro atingas de 160 cm ĝis 200 cm. Rekorda longeco de la kornaro estis 199 cm kaj eĉ kun la kranio ili pezis 41 kg, kio signifas, ke sen la kranio tiu ĉi kornaro devis pezi proksimume 26 – 34 kg.

La plej grandan kornaron entute havis evidente plejstocena cervo Megaloceros giganteus. Spano de la kornaro atingis 3,5 m.

La plej longa korno redakti

 
Rinocero

La plej longa korno estis mezurita ĉe unuopulo de specio larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum). Ties korno mezuris 158 cm. Interesaĵo estas, ke en Eŭropo disvastiĝis informoj pri bestoj kun unu korno ĝuste el priskribo de rinoceroj. Kaj ĝuste tiuj ĉi informoj iniciatis famojn pri unukornuloj.

La plej longan konatan kornon havis unukorna pliocena azia rinocero Elasmotherium sibiricum. La longeco de ties korno superis 2 m.

La plej longa hararo redakti

La plej longajn vilojn havas ovibovo (Ovibos moschatus), kiu vivas en malvarmaj regionoj. Sur la kolo kaj sur la gluteo ties viloj povas kreski ĝis 90 cm. Sur la dorso ili estas malpli longaj.

La plej forta haŭto redakti

Plimulte daŭras opinio, ke la plej fortan haŭton havas rinoceroj. Sed tio ne estas tiel. La rinoceroj havas nome je 0,5 cm pli malfortan haŭton ol amfibia hipopotamo (Hippopotamus amphibius), kies haŭto estas forta 2,5 cm (diversloke preskaŭ 3 cm). La hipopotama haŭto estas sekiĝinte tiom malmola, ke oni pli antaŭe uzis ĝin por polurado de la plej malmola mineralo en la mondo – diamanto. Elefanto havas la haŭton forta "nur" 1,8 cm.

La plej granda spano de flugiloj redakti

Unusolaj mamuloj kapablantaj aktive flugi estas ĥiropteroj (Chiroptera), da kiuj vivas en la mondo 950 specioj. Kaj pteropoj atingas el ili proporcie grandajn dimensiojn. La plej larĝan spanon de flugiloj havas bismarka pteropo (Pteropus neohibernicus) vivanta sur insularo de Bismarck kaj sur Nov-Gvineo. Unu unuopulo konservita en Amerika naturscienca muzeo en Nov-Jorko havas spanon 165 cm.

La plej longa dentego redakti

 
Rosmaro en Alasko

La plej longajn dentegojn havas certe elefantoj, pli precize afrikaj elefantoj (Loxodonta africana). En la periodo de ekfloro de komerco kun eburo oni precize mezuris kaj pesis la dentegojn. Tiel ni sekure scias, ke ekstera arko de la plej longa elefanta dentego mezuris 3,48 cm. La pezo de ambaŭ dentegoj de tiu ĉi elefanto estis rekordaj 117,5 kg. Per la plej longaj dentegoj entute povis fanfaroni kelkaj hararahavaj mamuloj, kiel ekz. Mammuthus trogontherii, kiu havis la dentegojn longaj preskaŭ 5 metrojn.

Longajn dentegojn havas ankaŭ rosmaroj (Odobaenidae). La plej longa rosmara dentego mezuris 92,5 cm kaj ties perimetro en la plej forta parto (ĉe supra lipo) estis mezurita al 27,5 cm. La rosmaraj dentegoj estas iam nomataj kiel rosmaraĵo, dank‘ al kiu ili estas endanĝerigataj per ŝtelĉasistoj.

Longan dentegon havas ankaŭ cetaco vivanta en Norda glacia oceanonarvalo (Monodon monoceros). Narvalo havas la dentegon spiralforme turniĝinta kaj sur surfaco kanelita, kiu elkreskas al virseksuloj el la mandiblo. Tio estas en la fakto la maldekstra kanino, kreita sur surfaco per denta cemento kaj sub ĝi per forta tavolo de dentino. La dentego povas atingi longecon ĝis 3 metroj kaj pezi 10 kg. Nur tre malofte la dentego elkreskos el la dekstra kanino aŭ al inoj.

Plej multe da dentoj redakti

Nombro de dentoj estas ĉe ĉiuj mamuloj unu el ĉefaj taksonomiaj signoj. Sed kelkaj specioj povas esti sendentaj. Male plej multe da dentoj (preskaŭ 250) havas dentohavaj cetacoj - dentocetacoj. Ni povas trovi rekordulojn en kvanto de dentoj ankaŭ inter ksenartroj. Granda dazipo (Priodontes maximus) povas havi eĉ 60 – 112 etajn dentetojn.

La plej larĝaj plandoj redakti

 
Gulo

Relative la plej larĝajn plandojn (t.e. kompare kun la grandeco de korpo) havas gulo (Gulo gulo), kiu vivas en malvarmaj nordiaj regionoj. Gulo estas same la plej granda musteleda rabobesto kaj ĝiaj larĝaj plandoj ebligas al ĝi moviĝi eĉ en alta neĝo, en kiun ĝi tiel ne enprofundiĝas. Ankaŭ dank‘ al tiu adapto ĝi estas kapabla ĉasi bestojn eĉ multe pli grandajn ol estas ĝi mem, ekz. eŭropan alkon (Alces alces), kiu estas pli ol 20x pli granda. Gulo kapablas ekataki eĉ grizan urson voranta sian ĉasakiraĵon kaj nome tiel, ke gulo de malantaŭe mordas grizan urson en gluteojn kaj femurojn. Krom homoj gulo devas timi sole organizitan gregon da lupoj.

La plej peza cerbo redakti

Absolute la plej grandan pezon de virseksula cerbo havas kaĉaloto. Ĝia cerbo pezas mezproksime 9,2 kg. Sekvas ĝin balenoptero finvalo (7,2 kg) kaj elefanto (6,1 kg). Homon, kun ties 1,45 kg da pezo de la cerbo, superas delfenosaltema tursiopo – (Tursiops truncatus), kies cerbo pezas 1,7 kg.

La plej malmola osto redakti

La plej densa ĝis nun konata osto en la mondo estis trovita ĉe balenoj. Unu el kraniaj ostoj de tre malofta tropika mezoplodo (Mesoplodon densirostris) estas tre peza kaj eble kvaroble pli malmola ol aliaj ĝiaj ostoj. Ĝi havas unikan strukturon kaj kemian konsiston. Pli ol 35 % da osto kreas kalcio, t.e. je 13 % pli, ol estas ĉe ostoj kutima. La osto estas trateksita per mikroskopaj kanaletoj, kiuj enhavas mineralajn substancojn. La kanaletoj estiĝas sur loko de formortantaj ostoklastoj, ĉeloj kreantaj ostan materion. Cilindraj kavetoj estas poste plenigitaj per mineraligita materio, kiun produktas aliaj specialigitaj ĉeloj. Krom la alta malmoleco estas por tiu ĉi tipo de osto karakteriza ankaŭ granda fragileco.

Oni dume disputas pri la signifo de tre malmolaj ostoj por balenoj. Rilate al ilia troviĝo precipe ĉe virseksuloj estus supozeble, ke ili povas servi dum dueloj je inoj. Sed estas ankaŭ sufiĉe bone eble, ke la malmoleco estas nur sekundara aperaĵo kunigita kun bona sonkondukiteco. La osto nome povus servi ankaŭ kiel kondukilo de signalo de eĥosondilo, per kiu la cetacoj komune komunikas.

La plej malgranda ido redakti

 
Kanguruo

Kanguruo havas en proporcio al la korpo de adolto la plej malgrandan idon. Proksimume dumetra ruĝa makropo (aŭ ruĝa kanguruo) (Macropus rufus) havas idon granda nur netutaj 2 cm.

Giganta makropo (aŭ granda kanguruo) (Macropus giganteus) naskas je sia grandeco tre malgrandajn idojn kaj en tio ĝi tenas inter ĉiuj specioj de vivantaj mamuloj rekordon. Oestro daŭras al inoj maksimume 36 tagojn kaj la ido pezas naskiĝinte malpli ol 2 g. Granda kanguruo atingas pezon ĝis 118 kg, sed kelkaj ĉasistoj asertas, ke ili ĉasis pecojn pezaj eĉ 150 kg. Kiam virseksuloj stariĝos sur pintojn de la ekstremaĵoj, ili atingas la altecon ĝis 218 cm. Granda kanguruo troviĝas en orienta Aŭstralio kaj en kelkaj rasoj eĉ en Tasmanio.

El placentulaj mamuloj estas evidente en absoluta mezurunuo la plej malgrandaj idoj de sunko plejeta (Suncus etruscus) kaj de tajlanda vesperteto (Craseonycteris thonglongyai).

La plej longa lango redakti

 
Granda formikomanĝulo

Granda formikomanĝulo (Myrmecophaga tridactyla) estas la plej granda reprezentanto de ksenartroj. Krom tio ĝi havas ankaŭ la plej longan langon el ĉiuj landaj mamuloj. La lango de formikomanĝulo mezuras preskaŭ 88 cm kaj unuopulo povas elpafi ĝin ĝis 150x dum minuto. Granda formikomanĝulo perfekte specializiĝis al vorado de termitoj kaj etaj formikoj. Tuj kiam ĝi trovos ilin, ĝi per rapidaj movoj montras la langon, sur kiun ĝi surgluas la formikojn. Granda formikomanĝulo voros proksimume 30 000 formikojn kaj termitojn dum tago.

 
La lango de ĝirafo

La lango de masaja ĝirafo (Giraffa camelopardalis tippelskirchi) estas longa 45 – 53 cm kaj la ĝirafo kapablas per ĝi eĉ purigi la okulojn.



La plej grandaj okuloj redakti

 
Filipina tarsio (Tarsius syrichta)

Okcidentsunda tarsio (Tarsius bancanus) el tarsiedoj havas multe pli grandajn okulojn ol aliaj mamuloj, same grandaj kiel ĝi. En proporcio al la korpo ĝi havas la plej grandajn okulojn el ĉiuj mamuloj. Se homo havus okulojn en la sama proporcio al la korpo kiel tarsio, ili devus esti grandaj kiel grapfrukto.


La plej forta tavolo de graso redakti

La plej fortan tavolon de subhaŭta graso havas gronlanda baleno (Balaena mysticetus). La mezproksima dikeco de la graso estas 50 cm.

Plej multe da vertebroj en la vosto redakti

 
Maniso

Longovosta maniso (Manis tetradactyla) havas la plej grandan nombron de vertebroj en la vosto. La vosto de maniso estas longa 60 – 70 cm kaj ĝi enhavas sume 46 ĝis 47 vertebrojn. La korpo de la maniso kun la kapo mezuras samtempe 30 – 40 cm.


Plej malmulte kaj multe da kolaj vertebroj redakti

 
Manatoj
 
Dugongoj

Unaŭo kurtkola (Choloepus hoffmanni), el familio de bradipodedoj, havas inter ĉiuj specioj de mamuloj la plej malgrandan nombron de la kolaj vertebroj. Ĝi havas da ili sole kvin aŭ ses. En la kutiman nombron de sep kolaj vertebroj do unu aŭ iam eĉ du mankas al ĝi.

Trifingraj bradipoj (Bradypus tridactylus) estas male konataj per tio, ke ili havas pli da kolaj vertebroj, nome 8 aŭ 9. La plialtigita nombro de la kolaj vertebroj estas evidente adapto je la maniero de vivo en branĉoj de arboj, kie ili estas pendigitaj je ekstremaĵoj per la kapo suben. Dank‘ al pli granda nombro de la kolaj vertebroj ili povas turni la kapon preskaŭ je 270°.

La alia grupo, kiu evitas per la nombro de la kolaj vertebroj al la kutima nombro, estas manatoj (Trichechus manatus). Ĉiuj tri specioj de manato havas sole ses kolajn vertebrojn. Parencaj dugongoj (Dugong dugong) havas sep kolajn vertebrojn, same kiel ĉiuj pluaj mamuloj.


La plej grandaj oreloj redakti

 
Long-orela vesperto

En relativa mezurunuo, t.e. la longeco de oreloj rilate al la korpo, long-orela vesperto (Plecotus auritus) havas la plej longajn orelojn. La korpo de long-orela vesperto povas atingi longecon eĉ 5,2 cm, la vosto estas plimulte nur je 1 mm malpli longa ol la korpo de unuopulo. Sed la suma longeco faras preskaŭ 14,7 cm, kaj tio estas tial, ĉar al long-orela vesperto kreskas ĝis 4,8 cm longaj aŭrikloj.

En absoluta mezurunuo la plej grandajn orelojn havas afrika elefanto (Loxodonta africana africana), ĝi havas ankaŭ la plej gradajn orelojn el ĉiuj, unu aŭriklo pezas preskaŭ 84 kg kaj ĝi estas en sia la plej larĝa punkto malproksima de la kapo preskaŭ 150 cm.

Mirindaj faroj redakti

La plej rapidaj mamuloj redakti

 
Gepardo
 
Forkokorna antilopo
 
Marleono

Sur tero la plej rapida kuranto por mallonga distanco (proksimume 0,5 km) estas gepardo (Acinonyx jubatus). Sur malfermitaj ebenaĵoj en orienta Afriko, Irano, Turkmenistano kaj Afganujo ĝi atingas kurante rapidecon ĉirkaŭ 96 km/horo. Sed onidire ĝi kapablas evolui rapidecon ĝis 116 km/horo. Gepardo havas neretiriĝemajn ungegojn, malgrandan rondan kapon, longajn krurojn, tre elastan spinon kaj 80 cm longan voston.

Gepardoj atingas sur mallongaj distancoj (ĝis 550 m) maksimuman rapidecon 100 km/horo. En gepardaj konkursoj Cheetah Outreach okazintaj en februaro de 1999, fonditaj de Annie Beckhelling (Kaburbo, Sud-Afriko) ili oficiale mezuris al gepardo de nomo Nyana-Spier je 100 m por 6,08 de sekundo kun akcelo el 0 je 80 km/horo por 3,6 de sekundo, kio signifas mezproksiman rapidecon 59,6 km/horo.

Forkokorna antilopo (Antilocapra americana) estas la plej rapida mamulo por longaj kaj tre longaj distancoj. Observante forkokornan antilopon okcidente de Usono estis konstatite, ke ĝi kapablas kuri 6,4 km per mezproksima rapideco 56 km/horo, en distanco 1,6 km ĝi atingos rapidecon preskaŭ 68 km/horo kaj malpli longan distancon ĝi kuras per rapideco 88 km/horo. Kurante ĝi konsumos trioble pli da aero ol estas por tiel granda besto kutima.

Ĉasante orcinon (Orcinus orca) en orienta parto de Pacifiko estis bezone por persekuti unuopulon 6 – 7,5 m longa evolui rapidecon 55 km/horo. Simila rapideco estis mezurita dum mallonga tempo ankaŭ ĉe blanknaĝila focenojdo (Phocoenoides dalli).

La plej rapida amfibia mamulo estas kalifornia marleono (Zalophus californianus). En akvo ĝi naĝas per maksimuma rapideco 40 km/horo. Eĉ sur tero ĝi kapablas moviĝi pli rapide ol homo.


La plej malrapida mamulo redakti

 
Bradipo

Trifingra bradipo (Bradypus tridactylus) el tropoj de Suda Ameriko moviĝas sur tero per mezproksima rapideco 1,8 – 2,4 metroj/minuto (4,6 cm/sekundo; 0,11 – 0,16 km/horo). En branĉoj de arboj ĝi moviĝas pli rapide (ĉirkaŭ 0,4 km/horo). Okaze de bezono ĝi kapablos evolui rapidecon preskaŭ 4,6 m dum minuto (0,27 km/horo). Ino, kiu ekaŭdos la angoran voĉon de sia ido, kapablas "sprinti" al ĝi per rapideco preskaŭ 4 metroj dum minuto.



La plej bonaj saltantoj redakti

 
Uncio
 
Saltema tursiopo

En longosalto estas grandaj ĉampionoj kelkaj grandaj specioj de kanguruoj. Ruĝa makropo (Macropus rufus) transsaltos per unu salto distancon ĝis 12,8 m (mezgrandaj specioj de kanguruoj transsaltos 9,7 m kaj en altecon ili elsaltos ĝis 2,7 m). Ruĝa cervo (Cervus elaphus) transsaltos 12 m. Sed superos ĝin impalo (Aepyceros melampus), kies rekordo estas 12,2 m. Sed blankvosta odokoileo (Odocoileus virginianus) aŭ uncio (Uncia uncia) transsaltos nekredeblajn 13,4 – 15,5 m. Gepardo (Acinonyx jubatus) transsaltos 9 metrojn, ĉevalo kapablos transsalti 8 m kaj leporo saltos je unu salto ĝis distanco 7 m.

En la plej grandan altecon elsaltos saltema tursiopo (Tursiops truncatus) (6,2 m). Sed dum favoraj cirkonstancoj ĝi superus saltotabulon eĉ en alteco 8 m. El surteraj mamuloj rekordulo estas en tiu ĉi disciplino jaguaro, kiu transsaltos 5,5 m. Preskaŭ la saman altecon superus per la salto ankaŭ leopardo kaj pumo (546 cm). Unu pumo kapablis supersalti kun ĉasita kapreolo en la buŝego ĝis altecon 3,6 m. Gazeloj elsaltas fuĝante ĝis alteco 3 m. Inter marsupiuloj gvidas denove ruĝa makropo kun la plej bona mezurita faro 3,1 m. Ĉevalo kapablas salti en altecon 2,6 m kaj leporo transsaltos obstaklon alta 2 metrojn. Same kiel mezgranda leporo kapablas ankaŭ malgranda dipodomuso (Dipodomys) salti en altecon 2 m, kio estas preskaŭ same kiel la plej granda elsalto de ruĝa cervo (2,4 m).

Plej alte vivanta mamulo redakti

 
Gruntbovoj

Grandorela lagomiso (Ochotona macrotis) estas plej alte vivanta specio de mamulo. Grandorela lagomiso havas proporcie grandajn orelojn, el ĉiuj specioj de lagomisoj ĝiaj aŭrikloj estas la plej grandaj (ili atingas longecon proksimume 4,5 cm). Grandorela lagomiso troviĝas precipe en Azio en montaroj Pamiro kaj Karakorumo, kie ĝi vivas ensupermara alteco de 2586 m ĝis maksimume 6132 m.

En la plej altan supermaran altecon supreniras gruntbovo (Bos grunniens). Gruntbovoj en Tibeto kaj en montaroj de Seĉuano (Ĉinio) serĉas nutraĵon en supermara alteco 6 km.

Kelkaj mamuloj povas penetri en altajn supermarajn altecojn, eĉ ne daŭre vivinte tie. Do ekz. ĝis supermara altecon 6000 m supreniras blanklipa cervo (Cervus albirostris), uncio (Uncia uncia), pigatrikso (Pygathrix). Vikuno (Vicugna vicugna) venas ĝis supermara alteco 5600 m, gvemulo (Hippocamelus) ĝis 5000 m. Plej alte situanta daŭre loĝataj homaj loĝejoj troviĝas en supermara alteco 4800 m. Monta tapiro (Tapirus pinchaque) vivas en supermara alteco 4600 m kaj montara gorilo (Gorilla gorilla beringei) en 4200 m. Vespertoj alflugas ĝis 4100 m, azia nigra urso (Ursus thibetanus), malgranda pando (Ailurus fulgens) kaj gvanako (Lama guanicoe) vivas en regionoj ĉirkaŭ 4000 m. Elefantojn ni trovas eĉ en alteco 3600 m. Pli alte ol 3000 m vivas ekz. leporoj, musteloj, lupoj kaj aproj.

Plej profunde mergiĝanta mamulo redakti

 
Kaĉaloto

Dokumentita indiko pri la plej granda mergiĝo de mamulo estas ĉe kaĉaloto (Physeter catodon). La mezurita profundeco de mergo estis 2 km kaj al la kaĉaloto daŭris pli ol unu horo, ol ĝi denove mergiĝis.

La 25-an de aprilo 1969 estis ĉasita 160 km sude de Durbano (Sud-Afriko) virseksulo de kaĉaloto (Physeter catodon), kiu mergiĝis post 1 horo kaj 52 minutoj. En ĝia stomako estis trovitaj du malgrandaj ŝarkoj de familio Scymnodon (ili vivas sole sur oceana fundo), kiuj devis esti englutitaj proksimume antaŭ unu horo. En la loko de ĉasigo de la kaĉaloto la fundo estas en la profundaĵo pli ol 3 km, kio signifas, ke la kaĉaloto devis mergiĝi, eĉ kiam nur por mallonga tempo, por nutraĵo ĝis profundaĵo preskaŭ 3 km. Ŝajnas, ke la profundaĵo de mergiĝo de kaĉalotoj estas limigita pli per tempa elteno de unu enspiro ol pro premo de akvo en la profundaĵo.

La plej alta aĝo redakti

Neniu mamulo atingas aĝon kiel eble 120 jaroj kiel homo (Homo sapiens). Tuj post li estas azia elefanto (Elephas maximus). Sur Srilanko onidire ĝisvivis elefanta virseksulo de nomo Rajah 81 jarojn. Sed temas pri nedokumentita indiko, same kiel en okazo de elefanto, maljuna 130 jarojn. Objektive la plej alta dokumentita aĝo de virseksulo de azia elefanto estas 69 jaroj. La plej granda objektive dokumentita aĝo de elefanto en kaptiteco estas ĉe elefantino de nomo Mudoc, kiu vivis en zoo en Santa Klaro (Kalifornio) – ŝi mortis en aĝo de 78 jaroj.

El nedubindaj kazoj la plej aĝa virino de la mondo estis francino Jeanne Louise Calment, kiu naskiĝis la 21-an de februaro 1875 kaj mortis la 4-an de aŭgusto 1997 en la aĝo 122 jaroj. Tenanto de vira monda rekordo estas japano Ŝigeĉijo Izumi, kiu ĝisvivis 120 jarojn kaj 237 tagojn. Li naskiĝis la 29-an de junio 1865 kaj mortis la 21-an de februaro 1986. El nuntempe vivantaj homoj la plej aĝa estas Benjamin Harrison Holcomb, kiu naskiĝis la 3-an de julio 1889 en ŝtato Kansaso (Usono). Senĉese vivanta plej aĝa virino estas Eva Morris (Granda Britio), kiu naskiĝis la 18-an de novembro 1885.

Stato al la jaro 2000, laŭ Guinness-libro de rekordoj.

El aliaj reprezentantoj de mamula faŭno ni indiku, kian mezproksiman aĝon ĝisvivas tiuj, kun kiuj ni kutime renkontiĝas. Ekz. rato vivas 3 – 4 jarojn, leporo preskaŭ 7 jarojn, kato 10 – 20 jarojn, hundo 15- 20 jarojn, leono 25 – 30 jarojn, simio 30 jarojn, ĉevalo 40 – 50 jarojn, elefanto 60 – 70 jarojn.

La plej dormemaj mamuloj redakti

 
Dazipo
 
Alpa marmoto
 
Leono

Kelkaj dazipedoj (familio Dasypodidae), marmozoj (familio Didelphidae) kaj bradipoj (familio Bradypodidae) pasos per dormado pli ol 80 % de sia vivo. Cindrokolora koalo (Phascolarctos cinereus) estas konsiderata kiel la plej dormema mamulo de la mondo, ĉar ĉiutage ĝi dormas preskaŭ 18 horojn. Granda dormemulo estas ankaŭ leono (Panthera leo), kiu ĉiutage dormas proksimume 16 horojn kaj pluajn 6 horojn ĝi ripozas.

Supozante, ke ni komparas ankaŭ tempon pasigita en trankvilo dum vintra dormo, poste la plej dormemaj mamuloj estas marmotoj (Marmot), kies vintra dormo daŭras 7,5 monatojn (t.e. preskaŭ 2/3 de la jaro). Marmoto de Parry dormas preskaŭ 9 monatojn.



La plej aktivaj mamuloj redakti

 
Blanknaĝila focenojdo

Blanknaĝila focenojdo (Phocoenoides dalli) dormas tute neniam. Al tio ĝi estas akomodinta tiel, ke regule alternas aktiveco de ĝiaj cerbaj hemisferoj. Focenojdo povas esti aktiva senĉese, ĉar unu duono de la cerbo estas ĉiam aktiva kaj la alia ripozas. La plej mallongan klasikan dormon (ambaŭ hemisferoj de cerbo estas en trankvila fazo) havas ĝirafo (Giraffa camelopardalis), kiu dormas dum 24 horoj nur 20 minutojn, kaj ankoraŭ en kelke da pli mallongaj tempaj intervaloj.

Tre mallonge dormas ankaŭ elefantoj. Sudafrika elefanto (Loxodonta africana africana) pasigas plimulton de tago per konsumado de nutraĵo. Ĉiutage ĝi konsumas nutraĵon 18 – 20 horojn kaj por dormado restas al ĝi nur 2 horoj.

La plej sentema mamulo redakti

 
Talpo

Ne dependas de tio, kie ni vivas. Ĉiuokaze unu mamulo ĝuste nun estas laboranta en nia ĝardeno aŭ proksime de ĝi. La mamulo havas pli grandan kapablecon percepti aĵojn ĉirkaŭ si ol la plej moderna aparataro. Ĝi eĉ aŭdas lumbrikojn mordantajn nutraĵon sub la tero. Tiu ĉi brava kaj nefintaksita besto estas neniu alia ol talpo.

Ni komencu per tio, ke ni seniĝos de kelkaj mitoj pri la talpo. Ĝiaj okuloj estas malgrandaj kaj ofte kovritaj per la hararo. Malgraŭ tio, kvankam oni pensas tion, la talpo ne estas blinda. La talpoj ne kuras, ĉar ili estas kreitaj por fosado. Iliaj antaŭaj kruroj havas ungegojn, kiuj estas por la fosado tiel grandaj, ke ili malhelpas talpojn en la irado, tiel ili do devas iradi sur maleoloj. La talpo havas sur la nazo kaj la vosto vibrajn sensorojn, pli sentemaj ol tiu plej bona sensoro fabrikita de homo. Ili konsistas el miloj da eroj permesante al la talpoj aŭdi kaj detekti kian ajn movon (ekz. eĉ larvojn mordantaj radiketojn) – kaj tio spite al kelke da dekoj de centimetroj da grundo! Dum unu jaro la talpo kapablos manĝi preskaŭ 27 kg da larvoj kaj insekto.

La plej bruema mamulo redakti

 
Aluato
 
Gibono

La plej bruemaj surteraj mamuloj en la mondo estas aluatoj (Alouatta) el Meza kaj Suda Amerikoj. La virseksuloj havas plilarĝiĝintajn ostajn strukturojn sur pinto de trakeo, kiuj ebligas disvastigon de terurplenaj blekoj. Tiuj similigas miloble obligitan bojadon de hundo ĝis iaado de azeno. Kiam ili komencos krii, ili estas aŭdeblaj ĝis distanco 15 km.

Tre bruemaj estas ankaŭ gibonoj (Hylobates). La plej fortan voĉon el ĉiuj gibonoj havas siamango (Hylobates syndactylus). La voĉo de tiu ĉi specio estas aŭdebla ĝis distanco tri kilometroj. Gibonoj havas sub la gorĝo utriklon, kiun ili blovigos ĝis grandeco de pilko.

La plej longa gravedeco redakti

La mezproksima longeco de gravedeco de azia elefanto (Elephas maximus) estas 609 tagojn (615 – 618 tagojn), kio estas pli ol 20 monatojn. Sed la maksimuma konstatita gravedeco daŭris 760 tagojn, t.e. 25 monatojn. Ino de azia elefanto venas en mallongan oestron ĉiun trian tagon.

Ino de afrika elefanto (Loxodonta africana) portas en ventro idon de ina sekso 21 monatojn (18 – 22), virseksuleton 23 monatojn (21 – 23). La oestra ciklo de inoj de afrika elefanto daŭras proksimume 2 monatojn, la propra oestro poste 2 – 6 tagojn. La mezproksima gravedeco daŭras 17 – 22 monatojn.

La plej mallonga gravedeco redakti

La periodo de gravedeco de didelfo mukuruo (Didelphis marsupialis) kaj lutra ĥironekto (Chironectes minimus) el meza kaj norda partoj de Sud-Ameriko estas normale 12 – 13 tagojn, sed ĝi povas esti eĉ pli mallonga. Malgrandaj specioj de marsupiuloj havas gravedecon ĉirkaŭ 17 tagoj.

La plej nombra nasko redakti

La plej grandan nombron de idoj en unu nasko estis konstatita en libera naturo ĉe senvosta tenreko (Tenrec ecaudatus). Ino de tiu ĉi specio, kiu vivas sur Madagaskaro kaj Komoroj povas naski preskaŭ nekredeblajn 32 idojn. Sed ne ĉiuj ĝisvivos adoltecon, plimulte da ili mortas baldaŭ post la naskiĝo. Sed estis notita kazo de unu ino, kiu havis 31 idojn, kaj sume 30 supervivis el ili. Samtempe normala nombro de idoj en unu nasko de senvostaj tenrekoj moviĝas inter 12 – 15. La ino havas ĝis 28 cicojn, sed samtempe ĝi kapablas mamnutri ĝis 24 idojn, kiuj pezas ĉiu 10 -17 gramojn. La adoltaj unuopuloj atingas pezon 1,6 – 2,4 kg.

La plej juna naskintino redakti

Ino de monta lemingo (Lemmus lemmus) povas gravediĝi jam en la aĝo de 14 tagoj. La gravedeco daŭras 16 – 23 tagojn kaj en unu nasko povas naskiĝi ĝis 13 idoj. Lemingoj estas tre fekundaj – unu geopo havis dum 167 tagoj eĉ 8 naskojn, sed poste la ino mortis.

La plej persistemaj mamuloj redakti

 
Bizono

La plej longan distancon, kiun mamuloj kapablas superi je unu tiro estas 1200 km. Tiun ĉi distancon ili iros sur siaj migradaj distancoj por nutraĵo bizono (Bison bison) kaj afrika elefanto (Loxodonta africana). Ankaŭ rangifero (Rangifer tarandus) kaj blankaj ursoj (Ursus maritimus) kapablas superi grandajn distancojn, nome ĝis 1000 km.

La plej longa vintra dormo redakti

La plej longan vintran dormon estis konstatita ĉe unu subspecio de marmoto de Parry. La menciita subspecio de marmoto vivas sur Alasko kaj rilate al lokaj klimataj kondiĉoj daŭras ties dormo plenajn 9 monatojn. Ĝi estas aktiva do nur kvaronjaron. Per longdaŭra studado estis konstatite, ke proksimume 65 % ĝis 75 % de la vivo la marmoto pasigas per dormado.

El eŭropaj mamuloj havas la plej longan vintran dormon zizelo. Ties vintra dormo daŭras 7 monatojn. Antaŭ veno de vintro la zizelo elfosos 2 metrojn sub la tero kuŝejon, kiu estas longa ĝis 10 metroj. En la finaĵo de la koridoro estas plilarĝigita parto, kie dormas la tuta familio aŭ kelke da unuopuloj komune.

Dum la vintra dormo sinkos la korpa temperaturo de la zizelo je nuraj 4 °C. Tuŝinte sur la dormantan zizelon oni povas impresi, ke ĝi estas malvarma. Dum la tempo de ĝusta vintra dormo la zizelo perdos preskaŭ 40 % de sia korpa pezo.

La plej granda manĝulo redakti

 
Blua grandega baleno

La plej granda manĝulo estas eble leono (Panthera leo) aŭ tigro (Panthera tigris), kiuj kapablas post sukcesa ĉaso konsumi ĝis 35 kg da nutraĵo (karno kaj ostoj). Post tia vorado ili poste plimulte tri tagoj ne ĉasas, sed ripozas kaj digestas. Sed rilate al la propra grandeco de korpo la plej grandaj manĝuloj estas kelkaj herbovoraj bestoj (ekz. koaloj), kiuj specialiĝas eksplicite al unu speco de nutraĵo.

En proporcio al sia grandeco la plej vorema besto estas soriko, kiu pro tre rapida metabolismo devas ĉiutage konsumi kelkoblon de la propra pezo. Ĝia metabolismo estas tiel rapida, ke la sorika koro batas preskaŭ 1200foje dum minuto.

Rilate al la suma kvanto de nutraĵo gvidas grandaj specioj de cetacoj. Blua grandega baleno (Balaenoptera musculus) englutos dum la tago preskaŭ 8 tunojn da krilo. Eĉ tia bankedo prezentas nur 4 % de la suma pezo de la baleno – la soriko do konsumos nekompareble pli.

El surteraj bestoj la plej grandaj manĝuloj estas elefantoj, kiuj dum la tago voros 130 – 220 kg da foliaro, branĉetoj, herbo kaj alia planta materio. La kaŭzo de tiu ĉi granda volumeno estas tio, ke elefanta manĝaĵo estas malriĉa je nutraĵo. En kaptiteco sufiĉas al elefanto 50 – 70 kg da fojno kaj kelke da siteloj de kruda legomo.

La plej granda kaj malgranda trinkemulo redakti

 
Dromedaroj
 
Meriono

La plej granda trinkemulo estas unuĝiba kamelodromedaro (Camelus dromedarius). Ĝi eltenos soifi preskaŭ 4 tagojn, dum kio sen influo al sanstato ĝi perdos preskaŭ kvaronon de sia pezo. Sed poste ĝi eltrinkos en kelke da porcioj eĉ 130 litrojn da akvo.

Plej malmulte trinkas kelkaj dezertaj ronĝuloj. Merionoj (Gerbillinae) eĉ ne trinkas entute. Ili akiras ĉiun akvon per absorbado de nutraĵo. Mongolia meriono (Meriones unguiculatus) konsumas el ĉiuj specioj de mamuloj la plej minimuman kvanton de fluidaĵoj, ĝi entute ne trinkas akvon kaj ĉiujn fluidaĵojn ĝi akiras el absorbado el nutraĵo. Mongolia meriono specializas sin al vivo en sekaj regionoj, do ĉefe en dezertoj. Dumtage mongoliaj merionoj antaŭ sekiganta varmego kaŝiĝas sub la teron. Mongolia meriono estas aktiva precipe dum krepusko frumatene kaj ankaŭ vespere.



La plej rapida reago redakti

 
Stelnaza talpo

La plej rapidan reagon dum ektrovo, distingo kaj vorado de nutraĵo atingas stelnaza talpo (Condylura cristata). Por engluto de ĵus trovita indentigita nutraĵo sufiĉas al ĝi mezproksime 0,227 da sekundo. Kaj kiam ĝi vere ekmovos per si, ĝi englutos la nutraĵon dum nura 0,14 da sekundo. Ŝajnas, ke stelnaza talpo venis per tiu ĉi tempo al vera limo de fiziologiaj eblecoj de nerva sistemo de mamuloj. Ŝlosilo de sukceso estas ties nazo kun 22 palpekstremaĵoj, dank‘ al kiuj ĝi konstatos en mallumo, ĉu la objekto estas aŭ ne estas manĝebla dum 0,008 da sekundo. En rapida akcepto de la nutraĵo helpas talpon ankaŭ pinĉilaj dentoj. Apartaĵo estas tri cerbaj centroj destinitaj por prilaborado de palpiniciatoj. Mamuloj havas kutime nur du.

Homo kapablas reagi je iniciato dum 0,65 da sekundo. Tio estas reaga tempo ekz. je luma signalo el semaforo, premo per piedo je pedalo dum abrupta ŝanĝo de situacio sur ŝoseo ks.

La plej longa migrado redakti

La plej longan migradon faras griza eŝriĥtio (Eschrichtius robustus), kiu ĉiujare naĝas migradan vojdirekton en la longeco preskaŭ 12000 mejloj.

La plej efika makzelo redakti

La plej efikajn makzelojn el ĉiuj kvaternaraj karnovoruloj, ĝis nun vivantaj kaj ankaŭ tiuj pereintaj, havis evidente marsupiulo Thylacoleo carnifex (kvinslanda tigro), kiu vivis en Aŭstralio ankoraŭ antaŭ kelke da miloj da jaroj. Paleontologoj el universitato en Sidnejo konstatis tion per komparo de kranioj de 39 predantoj. La marsupiulaj tigroj pezis preskaŭ 200 kg, ili havis egan kapon kaj kolon, akrajn dentojn kaj retiriĝemajn ungegojn. Per la konstruo de la korpo ili similis al felisedoj, sed evolue ili havas pli proksimen al koaloj ol al tigroj.

Aliaj rekordoj redakti

La unua mamulo redakti

La unuaj mamuloj evoluis en malfrua triaso, sed trovitaĵoj de unuopaj dentoj estas konataj ankaŭ el pli fruaj tempoj. La unua kompleta fosilio de mamulo devenas el kavernaj sedimentoj de suda Kimrio. Tio estas eta, al soriko simila, rabobesto Morganucodon. Ĝi havis pintan nazon kun moviĝemaj barboj. La barboj ja ne estis trovitaj, sed ties ĉeeston ni deduktas laŭ malgrandaj aperturetoj sur ostoj de la nazo, tra kiuj kondukis nervoj kaj angioj kunigitaj kun la barboj. Rilate al tio, ke palpobarboj estas en la fakto ŝanĝita hararo, eblas supozi, ke Morganucodon estis hararigita.

El la grandeco de dentoj kaj konstruo de dentaro ni juĝas, ke Morganucodon nutris sin per insekto kaj per aliaj malgrandaj senvertebruloj. Grandaj orbitoj montras al fakto, ke ĝi ĉasis nokte. Tio estis en la mondo plena dumtage de aktivaj dinosaŭroj kaj flugantaj pterosaŭroj tre avantaĝa strategio de havigado de nutraĵo kaj eskapo antaŭ eventualaj predantoj.

Dum multaj milionoj da jaroj estis tiuj ĉi niaj antaŭuloj kapablaj reteniĝi kaj malrapide evolui. Ĉiuj etaj mamuloj vivis dum 150 milionoj da jaroj de vivo en fonejo de la grandaj dinosaŭroj. Sed proksimume antaŭ 65 milionoj da jaroj ili eliĝis el la konkurenca premo. Tiutempe okazis subita cedo de la dinosaŭroj, kiu estis plej prefere kaŭzita pro sekvo de kunpuŝiĝo de asteroidokometo kun Tero. Drastaj ŝanĝoj kaŭzis eliĝon de mamuloj el la konkurenca premo ĝis tiu tempo de tre sukcesaj dinosaŭroj kaj rilate al tio, ke ili kapablis pli bone adaptiĝi al novaj kondiĉoj, venis erao de ilia rapida radiado.

La plej elektema mamulo redakti

 
Koalo

Cindrokolora koalo (Phascolarctos cinereus) nutras sin eksplicite per folioj kaj ŝelo de kelkaj eŭkaliptoj. Sed el 500 specioj de tiuj ĉi arboj gustumas al ĝi sole 6 speciojn. Pleje ĝi elektas inter ili unuopajn arbojn, do iam dum la tago ĝi elektos preskaŭ 9 kg da folioj antaŭ ol ĝi konsumos la plej kvalitan 0,5 kg da porcio. Tial estas tre malfacile bredi koalon en kaptiteco.

Venenaj mamuloj redakti

 
Ornitorinko

Tio ŝajnas esti nekredebla, sed kelkaj mamuloj estas vere venenaj. Mamuloj havas kelke da tipoj de glandoj: laktoglandoj (por ili unikaj, uzataj al mamnutrado de idoj), ŝvitoglandojn (forkondukantaj ŝviton) kaj sebumaj glandoj (ili ŝmiras hararon). Sed esceptokaze ni trovas ĉe ili ankaŭ la t.n. venenoglandojn, kiuj estas en la fakto la modifitaj ŝvit-, sebumaj aŭ salivaj glandoj. Ni povas alvicigi al venenaj mamuloj ĉiujn reprezentantojn de monotremoj (Monotremata). Proporcie konataj estas kornosimilaj elstaraĵoj kun venena glando sur interna flanko de la malantaŭaj ekstremaĵoj super la kalkana artiko de virseksuloj de ornitorinko (Ornithorhynchus anatinus). Sed malpli multe estas konate, ke similajn organojn havas ankaŭ ordinara eĥidno (Tachyglossus aculeatus) kaj ambaŭ pseŭdeĥidnoj (Zaglossus).

Pli nove oni konstatis, ke ankaŭ kelkaj el insektovoruloj havas "venenajn" glandojn, nome solenodonedoj (Solenodontidae) kaj kelkaj sorikoj (Soricinae). Tiuj ĉi animaloj havas venenajn sekreciaĵojn en submakzelaj glandoj kaj ili uzas ilin ĉasante.

La veneno de ĉiuj venenaj mamuloj estas proporcie malforta kaj plimulte ĝi kaŭzas al homo neniajn problemojn.

Plej multe fetoranta mamulo redakti

La plej ofta komunikado de mamuloj okazas helpe de odoroj, nome pere de ekskrementoj, urino kaj sekreciaĵoj de la haŭto. Tiaj signaloj precipe informas la unuopulon pri komplezo kopulacii, pri la sekso, pri la teritorioj kaj pri la socia posteno. Kelkaj mamuloj uzas odorsignalojn kiel defendon kontraŭ predantoj.

Plej bone ekipitaj estas ĉirilate skunkoj. Precipe striita mefito (Mephitis mephitis), kiu havas la plej bonan fetor-defend-sistemon. La skunkoj havas, same kiel aliaj rabobestoj (precipe el la familio de musteledoj), memstarajn parajn odor-glandojn, kiuj finiĝas kvazaŭ malgrandaj kanaletoj sur ĉiu flanko de la anuso. Tiuj ĉi anusaj glandoj konsistas el utriklo, en kiu estas kvanto da haŭtaj glandoj produktantaj diversajn kemiaĵojn. La utrikloj estas ĉirkaŭitaj per fortaj muskoloj, kiuj dum kuntiriĝo kaŭzas elŝprucon de ilia enhavo. Okaze de skunkoj tiuj ĉi sekreciaĵoj estas tre danĝeraj. Ili kaŭzas spontanean senton de vomado, kelkaj homoj povas eĉ sveni. La skunkoj kapablas abrupte elŝpruci la sekreciaĵojn ĝis distanco de kelke da metroj. Oni indikas, ke ĝi kapablas trafi areeton 1 cm2 je distanco 2 metroj, sed pli grandan celon ĝi fidinde trafos eĉ je distanco 4 metroj. Je eventuala danĝero elflanke de skunko atentigas jam ties kontrasta nigrablanka kolorigo, kiu estas videbla kiel dumtage tiel nokte. Se la skunko estas timigita aŭ ĝi sentas sin endanĝerigita, ĝi komencos unue svingi per la vosto. Per tiu ĉi avertema sinteno ĝi atentigas eblan sekvan atakon. Se la danĝero ne pasos, ĝi stariĝos sur la antaŭajn ekstremaĵojn, turniĝinte en atakeman starigon, ĝi leviĝos la voston kaj kun granda precizeco ĝi elŝprucos la sekreciaĵojn kontraŭ la malamiko. Okaze de trafo de la okuloj de homo aŭ de hundo la sekvoj povas esti rekte ruinigantaj. Povas okazi blindiĝo, okaze de pli malgrandaj animaloj eĉ ties sufokiĝo.

La fetoro de la skunko estas tiom intensa (ĝi estas sentebla ĝis distanco 800 m), ke nur malmultaj bestoj kuraĝos alproksimiĝi al ĝi. Unusola predanto, kiu regule ĉasas skunkojn, estas virginia gufo (Bubo virginianus). Tiu kapablas ĉasi la skunkon, dank‘ al silentema flugo kaj atako el aero, ankoraŭ pli baldaŭ, antaŭ ol la viktimo ekregistros ĝin. Sed malgraŭ tio tiuj ĉi gufoj estadas ŝprucigitaj per skunkaj sekreciaĵoj. Sed rilate al ties tre malforta flarsento tio kaŭzas al ili neniajn problemojn.

La defendaj sekreciaĵoj de striita skunko enhavas sep ĉefajn volatilajn substancojn kaj forte fetorantajn konsisterojn. Du el ili estas tioloj enhavantaj sulfuron, kiuj kaŭzas forte repeleman fetoron de la sekreciaĵoj. Ili markiĝas kiel (E)-2-buteno-1-tiolo kaj la alia 3-metilo-1-butanotiolo. Homo kapablas ilin (eĉ spite al sia malbona flarsento) percepti jam en koncentraĵoj 10 ppb, kio estas tre malalta koncetraĵo. Ni povus kompari ĝin al solvado de plena kafkulero en olimpika naĝbaseno.

La skunkoj elŝprucas ankaŭ substancon enhavanta tiolacetatajn derivaĵojn de tioloj. Tiuj ĉi miksaĵoj ne estas senteblaj kiel tioloj, sed ili forte brulas. Se ili renkontiĝos kun akvo, ili ŝanĝiĝos en multe pli efikajn tiolojn. Tio signifas, ke se ni klopodos lavi de la skunko surspruŝitajn hejmajn bestojn aŭ niajn vestojn, denove reaperos la skunka fetoro. Plej bona rekomendo dum granda suŝpruco estas eble la vestojn enfosi aŭ ankoraŭ pli bone bruligi. Surŝprucigo de skunko estis uzata en pli antaŭaj tempoj iam ankaŭ kiel formo de puno por kondamnitoj.

La skunko batalante kun predantoj havas ankaŭ avantaĝon en tio, ke ĝia haŭto estas sufiĉe libera, kaj tial ĝi facile liberiĝos. Kelkaj specioj de skunkoj estas imunaj eĉ kontraŭ veneno de krotaloj.

La plej granda grupiĝo de mamuloj redakti

 
Gnuo

La plej granda grego de saltemaj antidorkoj (Antidorcas marsupialis) estis notita dum migrado tra ebenaĵoj en okcidenta parto de suda Afriko. Unu grego observata en junio de 1896 en Karee Kloof ĉe rivero Orange (Sud-Afriko) estis larĝa 24 km kaj 160 km longa. En la pasinteco la gregoj de saltemaj antidorkoj estis la plej nombraj kaj la plej grandaj, sed hodiaŭ ties stato tiom sinkis, ke la plej grandajn gregojn havas gnuoj.

Hodiaŭ gnuoj (Connochaetes taurinus) kreas la plej nombrajn gregojn. La gregoj de gnuoj estas multfoje milmembraj. Unuopuloj engregiĝas en unu gregon, kiu havas preskaŭ 50 membrojn kaj en la tuta tia grego estas sole ununura virseksulo. Kelkaj rekordaj gregoj havas longecon preskaŭ 40 km kaj ili povas havi ĝis 1,3 milionoj da membroj.

La plej granda grupiĝo de vespertoj en la mondo estis konstatita ĉe guana tadarido (Tadarida brasiliensis) en kaverno Bracken Cave (San Antonio, Texas), kie post migrado estis amasiĝinta proksimume 20 milionojn da unuopuloj.

La plej nombran kolonion de unuopuloj havas nigravosta cinomuso (Cynomys ludovicianus), ronĝulo el familio de sciuredoj. Ties kolonioj (markataj kiel urboj) prezentas kaŝejon por miloj da unuopuloj. En la jaro 1901 estis trovita unu urbo, kiu havis onidire ĉirkaŭ 400 milionoj da unuopuloj kaj ĝi havis areon 38 000 km2, kio estas preskaŭ kiel la areo de Irlando.

En la tempo de migradoj kaj dum amasiĝo de nutraĵfontoj la unuopaj gregoj (grupoj) de dentocetacoj ofte grupiĝas en iajn supergregojn, kiuj povas nombri ĝis kelke da centoj de unuopuloj. Ĉe kelkaj specioj de delfenoj estis escepte observataj supergregoj, en kiuj estis eĉ ĉirkaŭ 1000 aŭ eĉ preskaŭ ĉirkaŭ 2500 unuopuloj.

La plej malalta kaj alta sonfrekvenco de mamuloj redakti

Malaltfrekvencajn sonojn eldonanta de blua grandega baleno (Balaenoptera musculus) dum reciproka komunikado atingas ĝis 188 decibeloj. Tio farigas el ili la plej laŭtajn animaloj de la mondo, aŭdeblaj ĝis distanco 850 km.

Ultrasono, kiu estas elsendata en altaj frekvencoj kaj la kapableco de eĥolokigo estas ĉe mamuloj plej multe evoluinta ĉe vespertoj. Vampiroj (Vampyrum spectrum) el la ordo de ĥiropteroj kaj pteropoj (Pteropodidae) aŭdas sonojn kun frekvenco 120 – 210 kHz. Homo kapablas percepti maksimume 20 kHz. Sed kutima delfeno (Delphinus delphis) aŭdas preskaŭ 280 kHz.

La plej granda QE redakti

 
Ĉimpanzo

En etologio (precipe studante delfenojn) estas uzata la t.n. koeficiento de encefaligo (QE). Tiu esprimas proporcion de volumeno de cerbo kaj la surfaco de la korpo. La plej grandan QE havas homo kun 7,4. Sekvas ĝin poste delfenoj, el kiuj saltema tursiopo (Tursiops truncatus) havas QE 5,6. Por komparo estas indikitaj ankoraŭ indikojn de ĉimpanzo (2,5) kaj hejma muso (malpli ol 1).

Iam estas uzata kiel kriterio de la encefaligo ankaŭ proporcio de la pezo de cerbo kaj la longeco de korpo, eventuale kvociento de la pezo de cerbo de besto kaj la pezo de cerbo de homo. Ekz. la cerbo de la adolta kaĉaloto pezas proksimume 7,8 kg, t.e. proksimume "sole" 0,02 % de ĝia pezo. Ĉe delfeno la cerbo pezas 1,7 kg, kio estas ĉe ĝia pezo 300 kg proksimume 0,57 %. Ĉe homo tio estas, kompare ties mezproksimam pezon de la korpo kaj la pezon de cerbo (1,7 kg), 2 %.

La plej rapida pulsado redakti

 
Kuniklo

Senkonkurence la plej rapidan pulson havas vespertoj (Microchiroptera). Malgrandaj animaloj (ekz. insektovoruloj) havas ĝenerale tre rapidan metabolismon. Vespertoj pleje eldonas multe da energio dum la flugado. Ilia plej alta pulsa frekvenco faras preskaŭ 800 batoj dum minuto. Sed vintre (en la tempo de vintra dormo) ilia pulso malaltiĝas je nur 16 batoj dum minuto, kio estas kvindekfoje malpli multe.

El mezgrandaj ronĝuloj havas tre rapidan pulson ekz. sovaĝa kuniklo (Oryctolagus cuniculus), kies pulso atingas 150 batoj dum minuto.

Plej malmulte da kromosomoj redakti

La plej malaltan nombron de kromosomoj en la korpa (t.e. somata) diploida ĉeno havas ruĝa mutjako (Muntiacus muntjak). Tiu ĉi specio el familio de cervedoj havas da ili sole 6. Dum ekzemple homo havas da ili 46, ĉevalo 64. Populacio de muntjako estas taksata je kelke da miloj da unuopuloj kaj ilia populacio senĉese malpligrandiĝas.

Plej malvarma redakti

 
Ekidno
 
Longobeka pseŭdekidno

Aŭstralia ekidno (Tachyglossus aculeatus) estas komune kun longobeka pseŭdekidno (Zaglossus bruijni) mamuloj kun la plej malalta korpa temperaturo.


La plej malofta mamulo redakti

 
Java rinocero sur Javo

Java rinocero (Rhinoceros sondaicus) estas ia ankoraŭ neformortinta en la libera naturo vivanta ekzemplero de rinocero. Tio estas hodiaŭ la plej malofta vivanta mamulo. Populacio de java rinocero estis dekumita pro drasta forarbarigo de ebenaĵaj regionoj kaj ĝis hodiaŭ supervivas jam nur du populacioj en Azio dank‘ al mangrovaj kaj bambuaj marĉoj.


La plej varma hararo redakti

 
Polara vulpo

La plej varman hararon el ĉiuj mamuloj havas polara vulpo (Alopex lagopus). Dank‘ al sia ekstreme varma hararo ĝi daŭre priloĝas la plej malvarmajn lokojn sur Tero, kie temperaturo atingas -50 °C. Iam povas temperaturoj sinki ĝis -70 °C, escepte eĉ ĝis -80 °C. Kolorigo de vulpo estas somere tute nigra, vintre denove tute blanka.

Unusola mamnutranta vira mamulo redakti

Sole virseksuloj de dajaka kombilnazulo (Hipposideros dyacorum) el ordo de ĥiropteroj produktas veran patrinan lakton por mamnutri siajn idojn same kiel la inoj. Tio estas unusola specio, ĉe kiu estas tiu ĉi fakto konata.

Plej sude vivanta redakti

 
Marleono de Weddell

Marleono de Weddell (Leptonychotes weddellii), kiu estis nomita laŭ siro James Weddell, vivas el ĉiuj mamuloj plej multe sude.

Plej norde vivanta redakti

Ringita foko (Phoca hispida) vivas el ĉiuj mamuloj plej multe norde.

El mamuloj kiel ajn moviĝantaj en aero vivas plej multe norde norda vesperto (Eptesicus nilssonii).

Plej disvastiĝinta redakti

 
Hejma muso
 
Rato

Je unueco de la plej disvastiĝinta mamulo de la mondo konkursas hejma muso (Mus musculus), kiu reteniĝas ĉefe en homaj loĝejoj kaj norvega rato (Rattus norvegicus), kiu vivas en libera naturo. Nepre ili estas ambaŭ la plej disvastiĝintaj landaj mamuloj de la mondo. La rato kaj la muso troviĝas en ĉiuj kontinentoj, inkluzive de Antarktido. Hejma rato estis pleje alportita eĉ sur kelkajn malproksimajn oceanajn insulojn.


Vidu ankaŭ redakti