Reliefo (kartografio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reliefo

Reliefo en kartografio (reliefmapo) estas laŭskala maketo reprezentanta parton de la tersurfaco kvazaŭ tridimensia mapo.

Du mapistoj kolorigas reliefmaketon de Sudameriko
Kanadaj armeanoj inspektas reliefmaketon farita de germana (Hitlera) armeo

Kutime tiaj reliefoj havas pli grandan skalon en la dimensio de alteco ("troaltigitaj") kompare al la du dimensioj de la ebeno, por ke oni pli facile perceptu la surfacajn formojn.
Kutime maketoj de altmontaro ne estas troaltigitaj, tiaj de mezaltmontaro obligas la skalon per 2 ĝis 4, tiaj de ebenaĵo estas ĝis 10-oble altigitaj.

La maketoj estas uzataj por turismo (ekzemple skiregiono kun skiliftoj) aŭ por plani militan defendon aŭ atakon.

Specialaĵo estas pejzaĝaj reliefoj, kiuj fariĝis tre popularaj en la 19-a kaj komenciĝanta 20-a jarcento. Renomaj artistoj en tiu fako estis la svisoj Xaver Imfeld und Eduard Imhof.

La plej granda Eŭropa maketo troviĝas en Villach, Aŭstrio, kie tuta provinco Karintio estas reliefe prezentata (skalo 1:10.000) sur areo de 182 m². Tiu vidindaĵo estis konstruita en 1913. - La Svisa Alpo-Muzeo en Berno disponas pri pli ol 250 tiaj montoreliefoj, la plej granda kolekto de la mondo.

Alia specialaĵo estas la pentritaj reliefmapoj, kiujn inventis Karl Wenschow (1884 –1947). Lia metodo estas la bazo por industria produktado de precizegaj reliefmapoj.

Hodiaŭ reliefmaketoj kutime ne plu estas manlaboraĵoj, sed surbaze de datenbankoj frezitaj per komputile stiritaj freziloj.

Plej granda reliefmaketo de la mondo? redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reliefmaketo de Akesajĉino.

Uzanto de la maparo Google Earth trovis grandan reliefmapon proksime de urbo Yinchuan, Ĉinio - Koordinatoj: 38° 15′ 56″ N 105° 57′ 2″ O / 38.26556 °N, 105.95056 °O / 38.26556; 105.95056 (mapo). [1] La maketo (900 x 700 m) situas en militista areo kaj montras la altmontaran regionon Aksai Chin, kie 1962 estis la ĉina-barata milito.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti