En la Katolika Eklezio, oni difinas religia instituto eklezian societon laŭleĝe starigitan aŭ aprobitan de la konstitucia aŭtoritato, (dioceza episkopoApostola Seĝo, kies religiaj membroj publike votpromesas kaj vivas komunume.
Kune kun la sekularaj institutoj, ili enpreniĝas en la laŭjura nocio de institutoj de konsekrita vivo.

Historie, la religiaj institutoj distingiĝas el la katolikaj regulaj ordenoj (en kiuj oni solene votpromesas, almenaŭ de parto de la asociitoj) kaj el la religiaj kongregacioj (kies membroj simple votpromesas).[1]

Distingoj inter la samnaturaj institutoj redakti

Tiuj institutoj distingiĝas en klerikaj kaj laikaj. Fakte, la stato de konsekrita vivo, el ĝia naturo, estas nek klerika nek laika. Intervenantaj en la nocio de[2] la elementoj influantaj en la difino pri la karaktero klerikalaika instituto estas tri: la celo volita de la fondinto; individuigita tradicio; la rekono pri tiuj karakterizoj flanke de la eklezia aŭtoritato.
Instituto estas rekonata klerika de la laŭleĝa aŭtoritato se estas regata de klerikoj kaj se ĝiaj membroj ricevas la sanktan ordinon;[3] estas, male, difinita laika se ĝiaj specifaj taskoj ne postulas la la ordinon.[4] En la laikaj institutoj la regaj funkcioj estas plenumitaj, kutime, de laikaj religiuloj, sed ne ekskludendas ke sine de ili povas membriĝi pastroj.

Tiuj religiaj institutoj povas esti aprobitaj de la Apostola Seĝo aŭ de la loka episkopo, la unuaj difiniĝas jure pontifikaj la aliaj jure diocezaj[5] Por starigi novan instituton, la episkopo devas ĉiukaze antaŭe konsulti la apostolan seĝon (nome, la Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj la societoj de Apostola Vivo kaj la Kongregacio por la evangelizado de la popoloj aŭ la Kongregacio por la Orientaj Eklezioj: kiam Instituto akiras certan dimension ĝi estas aprobita ankaŭ de la Apostola Seĝo per dekreto formale dirita (decretum laudis) kaj fariĝas aŭtomate jure pontifika.

La religiaj institutoj laikaj povas esti viraj kaj virinaj. La kanonaj normoj estas la samaj.[6]

La institutaj konstitucioj redakti

Por protekti kaj fidele garantii sian vokiĝon kaj sian identecon, ĉiu instituto devas posedi sian fundamentan kodon: la Konstitucioj, kiuj estas la elemento karakterizanta ĉiun instituton..[7]

Tiu kodo indiku ĉiujn elementojn (spiritajn kaj jurajn) kiuj priskribas la fizionomion de la instituto: ĝia specifa karismo, ĝia misio en la Eklezio, ĝia naturo, la tipo de apostola servo. La konstitucioj liveru ankaŭ la normojn rilate la regon, la elekton de la supera moderiganto, la administradon de la posedaĵoj kaj la formadon de la anoj.

La aprobo kaj eventualaj modifoj de la konstitucioj apartenas: por la jure pontifikaj institutoj, al la apostola aŭtoritato, por la jure diocezaj institutoj, al la loka episkopo.

La membroj de la religia instituto eventuale demisiigitaj pro kiu ajn motivo rajtas peti la la kanonan reakceptiĝon, kiu estas kutime koncedita post konstato pri la persisto de la necesaj kondiĉoj.

Societoj de apostola vivo redakti

Tiuj ĉi similas, laŭ iuj aspektoj, al la religiaj institutoj (komunuma vivo, iuj evangeliaj konsiloj praktikataj, konstitucioj); sed al la anoj de tiuj societoj ne estas permesita la la solena votpromeso: ili do ne povas esti konsideritaj religiaj ordenoj kiel, male, la religiaj institutoj.

Notoj redakti

  1. Ambaŭ votoj estas porĉiamaj, sed ili ligas neegalmaniere. Oni vidu ekzemplon: per la solena voto la votanto perdas ne nur la uzon, sed ankaŭ la rajton posedi: li estas kiel mortinta al la mondo. Per la simpla voto la votanto perdas la uzon, sed ne la rajton posedi. Kaze de aŭtomobilo, la unua perdas la rajton ĝin uzi (la objekto apartenas al la komunumo) sed perdas ankaŭ la rajton ĝin posedi, la dua perdas la raton ĝin uzi, sed ne perdas la rajton ĝin posedi.
  2. Kodo de kanona juro, kan. 588 § 1.
  3. Kan. 588 § 2 CIC.
  4. Kan. 588 § 3 CIC.
  5. Kan. 589 CIC.
  6. Kan. 606 CIC.
  7. Kan. 587 § 1 kaj 3 CIC.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

[4] Profilo de la religiaj institutoj en la retejo de la Apostola Seĝo.